La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.
Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.
Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la Suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio):
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro nome "Fabeloj el Turkujo" al mencioj pri la konstelacioj de Zodiako; tiele ŝi aludas al Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj.[5]