9-a de septembro
La 9-a de septembro estas la 252-a tago de la jaro (la 253-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 113 tagoj restas.
Je la 9-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 9: Ĥeruska estro Arminio venkis en batalo de Varus tri romiajn legiojn de Publio Kvintilio Varo - Romia Imperio perdis Germania Magna, oriente de Rejno
- 337: Regopovon en Romia Imperio transprenis tri filoj de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio (i.a. Konstantino la 2-a) - ili tri alprenis la titolon aŭgusto, kio faligis Dioklecianan sistemon de tetrarkio
- 533: Bizanca armeo de 15 000 viroj komandataj de Belizaro albordiĝis ĉe Caput Vada (moderna Tunizio) kaj ekmarŝis al Kartago
- 1000: Venko de sveda-dana ŝiparo super la norvega en marbatalo de Svold (en Sundo)
- 1087: Post morto de Vilhelmo la 1-a, la unua normandia reganto de Anglio, la tronon heredis lia filo Vilhelmo la 2-a
- 1310: Pollando: Słupsk ricevis renovigitan urborajton
- 1409: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo eldonis en Wolbórz (proksime al Piotrków Trybunalski) alvokon direktitan al klerikoj kaj al kristanaj nobeloj kaj princoj kun 29 riproĉoj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1438: Alfonso la 5-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1493: Venko de turkoj super kroatoj en batalo de Krbava (proksime al Udbina)
- 1499: Vasco da Gama revenis al Lisbono el sia ekspedicio en Baraton
- 1513: Batalo de Flodden Field - decida venko de la angloj kontraŭ la skotoj
- 1543: En kastelkapelo de Stirling 9-monata Maria Stuart estis kronita kiel reĝino de skotoj
- 1619: Ferdinando la 2-a estis elektita imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1668: Parizo: premiero en la Reĝa Palaco de la komedio de Moliere L' Avarulo, bazita sur komedio de Plaŭto
- 1698: Venko de pola armeo en la lasta batalo en Podhajce (nun en Ternopila provinco) en pola-turka milito, kiu finiĝis 4 monatojn poste per traktato de Karlovic
- 1739: En Suda Karolino eksplodis la plej granda ribelo de sklavoj en britaj kolonioj de Nordameriko
- 1791: Ĉefurbo de Usono ricevis la nomon Vaŝingtono, omaĝe al la tiutempa prezidento George Washington
- 1801: En Sankt-Peterburgo oni komencis konstrui Katedralon de Kazana Dipatrino
- 1805: Napoleono Bonaparte dekretis nuligon, ekde la 1-a de januaro 1806, de la franca revolucia kalendaro
- 1813: En ĉeĥa Teplice oni subskribis prusan-rusan-aŭstran interkonsenton pri komuna militado kontraŭ Francio, likvido de Rejna Federacio, rekonstruo de la pozicio de Aŭstrio kaj disdivido de Varsovia Duklando
- 1825: Germana komponisto Ludwig van Beethoven donis sian lastan koncerton
- 1839: John Herschel faris unuan fotaĵon sur vitra plato
- 1850: Alta California iĝis Kalifornio, la 31-a ŝtato de Usono
- 1886: Svislando: subskribo de la Konvencio de Berno pri protekto de literatura kaj artisma kreado
- 1888: Paskinsulo aneksita de Ĉilio
- 1892: En Observatorio Lick usona astronomo Edward Emerson Barnard malkovris Amalteon, unu el satelitoj de Jupitero
- 1905: En la Rusia imperio estis eldonita dekreto pri aŭtonomeco de universitatoj kaj ilia rajto elekti rektorojn
- 1908: 1908: Daktiloskopio estis oficiale uzita en la ĉeĥaj landoj, kaj samtempe la pli malnova metodo antropometrio estis abolita
- Unua Mondmilito
- 1919: Hispana pasaĝerŝipo Valbanera sinkis dum uragano antaŭ Florido
- 1922: Greka-turka milito: turka armeo postkuranta grekojn eniris al Smirno
- 1923: En Pollando aperis katolika semajnrevuo "Gość Niedzielny" (Dimanĉa Gasto)
- 1928: Dua Pola Respubliko: premiero de la filmo Sinjoro Tadeo
- Dua Mondmilito
- 1939: 9-a tago de la germana-pola milito: pola generalo Tadeusz Kutrzeba per atako de Łęczyca komencis batalon de Bzura, kiu haltigis germanan ofensivon al Varsovio; germana atako de la 4-a kirasita divizio kontraŭ Varsoviaj kvartaloj Wola kaj Ochota malsukcesis — Wehrmacht perdis duonon de siaj batalveturiloj (unuafoja uzo de benzinboteloj kontraŭ tankoj); distrikto Busko: dekkelkhora batalo de Bronina; Wehrmacht konkeris Lodzon, Kruszwica, Płock, Reda, Rzeszów; dutaga batalo de Iłża finiĝis; Luftwaffe atakis polajn unuojn apud Radom, Rzeszów kaj sude de Varsovio; pola Bomba Brigado atakis germanajn kirasitajn trupojn en la regiono Małkinia - Wyszków; masakro de 300 polaj militkaptitoj de infanterio en Ciepielów (proksime al Lipsko); germanaj aviadiloj bombis Łomża, Varsovio, Zamość, Siedlce, Łuków kaj Lublin; post retiriĝo de Pola Soldataro, en la tagoj 8-9 de septembro germanoj venĝe pro defendo de Kłecko pafmortigis ĉ. 300-320 loĝantojn; Sondergericht Bromberg/Speciala Juĝejo en Bydgoszcz estis fondita; Parizo: defendministro Edouard Daladier kaj pola ambasadoro Juliusz Łukasiewicz subskribis polan-francan pakton pri kreo de pola divizio; arestita ĉeĥa artisto Josef Čapek estis translokita al koncentrejo Dachau post pridemandado en praga malliberejo Pankrác
- 1940: Germana okupado de Pollando: Supera Komandantaro de Wehrmacht sekrete ordonis koncentri armeojn en Ĝenerala Gubernio por prepari atakon kontraŭ Sovetunio; itala aviado bombis Tel-Avivon - 130 mortigitoj; Batalo de Anglio: pli ol 200 germanaj aviadiloj forflugis super Londonon, ĉ. 90 atingis la celon - perdoj: Brita Aerarmeo - 19, Luftwaffe - 28 aviadilojn; Usona Mararmeo mendis 210 ŝipojn, en tio 12 aviadilŝipojn kaj 7 submarŝipojn
- 1941: Orienta Fronto: en Ukrainio germana 2-a Kirasita Gvardio rompis fronton kaj atingis regionon de Romni (Sumia provinco); interkonsento brita-soveta pri disdivido de Irano al okupaciaj zonoj (la norda — soveta, la suda — brita, la meza — neŭtrala); leĝo resumanta kontraŭjudajn rimedojn estas aprobita en Slovakio - la tiel nomata Juda Kodo
- 1942: germana polico pafmortigis en Łomża 33 personojn pro konspira agado kaj en Łańcut 9 judojn; Operaco Reinhardt: germanoj transportis de Lublin al pereigejo Majdanek du mil judojn; Pola Rezistomovado: kontraŭspiona agentejo de Pola Enlanda Armeo pafmortigis en Varsovio laboriston de germana laboroficejo; japana aviadilo startanta de la ferdeko de submarŝipo ĵetis bombojn apud Brookings (Oregono) kaŭzante etan incendion de arbaro - unusola bombado de Usono dum la milito; soveta Ŝtata Defend-Komitato kreis la Belorusan Stabon de Partizana Movado intensigante partizanan militon kontraŭ germanoj, kaj enkondukis militleĝon en transkaŭkazaj respublikoj
- 1943: Operaco Reinhardt: germanoj en koncentrejo Aŭŝvico kreis t.n. familian koncentrejon por judoj el la geto en Terezín; Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Varsovio 10 virojn kaj dekkelkajn virinojn, en Kłock 8 kaj en Bielanka 6 personojn; soldatoj de Pola Enlanda Armeo atakis malliberejon en Garwolin, kaj partizanoj la labortendaron en Jaworzno; Aliancanoj alteriĝis apud Salerno en suda Italio; tagon post anonco de la kapitulaco de Italio Luftwaffe atakis italan ŝiparon, kiu evakuiĝis sur Malton - pro sinkigo de kirasŝipo Roma 1326 pereis (el 1948 oficiroj kaj maristoj), en tio admiralo Carlo Bergamini kun sia stabo; Orienta Fronto: trupoj de la 3-a Brjanska Fronto liberigis Ludinovon; Balkanoj: germanoj komencis senarmigi italajn taĉmentojn, kiuj foje rezistis — ankaŭ oni senarmigadis jugoslavajn kaj grekajn partizanojn; sekreta interkonsento inter Hungario kaj Britio; Irano deklaris militon al Germanio
- 1944: Ribelo de Varsovio: interkonsentita kun germanoj plua dutaga evakuo de 8 mil volontuloj (ĉefe virinoj kun infanoj kaj maljunuloj) ekster Varsovion; diversarmila (artilerio, flamĵetiloj ktp) pripafado de suda Mezurbo kaj Czerniaków; germana generalo Hainz Rohr proponas kapitulacon; Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo konsideris pluan batalon sensenca, la krizo finiĝos la 11-an de septembro; taĉmentoj de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando ĉirkaŭiris en distrikto Włoszczowski kaj frakasis partizanan taĉmenton de la Popola Armeo kun grupo de sovetaj partizanoj - ĉirkaŭ 30 komunistoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 estis malliberigitaj (inter ili 60-on oni pafmortigis); registaro de Britio avertis germanojn per radio kaj en gazetoj pri farataj militkrimoj en Varsovio; Pola Komitato de Nacia Liberigo subskribis paktojn kun Belorusa Soveta Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko — sekve de tio komunistoj devige deportis polojn de la antaŭaj Orientaj Limregionoj
- 1948: Proklamo de Korea Demokratia Popola Respubliko
- 1951: Pollando: en sia loĝejo en Varsovio estis mortigita de la Pola Subtera Ŝtato aktoro kaj propagandisto, kiu en la Pola Radio gvidis politikan-propagandan disaŭdigaĵon Fala 49 (Ondo 49), en kiu li kondamnis usonan imperiismon kaj pravigis procesojn kontraŭ la Anatemitaj Soldatoj
- 1954: Tertremo en norda Alĝerio, maksimuma laŭ skalo de Mercalli, mortigis ne malpli ol 1243 personoj kaj 5000 vundis
- 1965: Universitato Simon Fraser ekfunkciis en Burnaby, proksime al Vankuvero, en kanada provinco Brita Kolumbio
- 1969: Bardo de la Praga Printempo Karel Kryl forveturis al kantfestivalo en Okcidenta Germanio, kie li petis politikan azilon
- 1970: Premiero de la pola televida serio Kolumbanoj
- 1978: Mondaj heredaĵoj en Pollando: Salminejo Wieliczka estis enskribita en la liston de la Monda heredaĵo de Unesko
- 1991: Taĝikio deklaris sin sendependa
- 1993: En Oslo okazis reciproka agnosko inter Organizaĵo por Liberigo de Palestino kaj la ŝtato Israelo
- 1996: Konsilio pri la pola lingvo fondiĝis – unua prezidanto iĝis Walery Pisarek
- 1999: Libio: Deklaracio de Sirto pri kreo de Afrika Unio, kies celo estas realigo de panafrikanismo
- 2001: Sinmortiga atenco kontraŭ la "Leono de Panĝŝir, afgana gvidanto de Nord-alianco Ahmad Ŝah Masud - flanke de du araboj, kiuj ŝajnigis ĵurnalistojn
- 2001: Unix-tempo trapasis limon de miliardo da sekundoj
- 2002: Burunda enlanda milito: registara armeo masakris ne malpli ol 173 civilulojn en Itaba
- 2005: Usono: Colin Powell deklaris, ke li eraris pri la pruviloj, laŭ kiuj Irako havas amas-mortigajn batalilojn
- 2006: Apostola pilgrimado de papo Benedikto la 16-a al sia patrujo Germanio komenciĝis
- 2008: Asif Ali Zardari fariĝis prezidento de Pakistano
- 2009: Malfermo de la metroo de Dubajo - sen lokomotivestroj
- 2012: Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado enorbitigis lanĉo-veturilon PSLV
- 2015: Elizabeto la 2-a iĝis la plej longe reganta monarko de la Unuiĝinta Reĝlando
- 2016: 2016: Al polaj kinejoj eniras prokrastata filmo "Smoleńsk" de reĝisoro Antoni Krauze, kiu dokumentas manipuladon de amaskomunikiloj rilate al klarigado de la kraŝo de la pola registara aviadilo super Smolensk en 2010, la plej tragika postmilita katastrofo/atenco en Pollando
- 2017: Ramush Haradinaj iĝis ĉefministro de Kosovo
- 2020: Belorusa Domo en Varsovio malfermiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: En Lodzo en la Muzeo de Polaj Infanoj — Viktimoj de Totalismo komenciĝis la unua scienca konferenco pri nereparaciigitaj germanaj krimoj kun prezento de la listo de 696 infanoj el estinta porinfana koncentrejo
- 2023: En Pollando kaj kelkdeko de landoj sur preskaŭ ĉiuj kontinentoj okazas 12-a Nacia Legado de la romano Ĉe Nemano de Eliza Orzeszkowa
Naskiĝoj
- 214: Aŭreliano, imperiestro de la Romia Imperio, retiriĝinta el Dakio (m. 275)
- 384 - Flavio Honorio, imperiestro translokiginta ĉefurbon de Okcident-Romia Imperio al Raveno (m. 423)
- 1569: Jáchym Ondřej Šlik, ĉeĥa nobelo, luterano, viktimo de la amasa malnovurba ekzekuto en Prago (m. 1621)
- 1571: Apollonia Radermecher, germana flegistino kaj ordenfondintino (m. 1626)
- 1578: Ferdinando la 2-a, reĝo de Ĉeĥio, Hungario kaj de la Sankta Romia Imperio (m. 1637)
- 1583: Girolamo Frescobaldi, itala komponisto kaj orgenisto de la baroko (m. 1643)
- 1585: Armand Jean du Plessis de Richelieu, franca kleriko, nobelo kaj ŝtatestro (m. 1642)
- 1618: Joan Cererols, hispana komponisto, konata de rekviemoj (m. 1680)
- 1708: Poul Egede, norvega-dana teologo, misiisto kaj tradukisto (m. 1789)
- 1737: Luigi Galvani, itala kuracisto, fiziologo kaj biofizikisto, kontribuinta al elektrokemio (m. 1798)
- 1754: William Bligh, brita maroficiro, komandanto de la ŝipo Bounty (m. 1817)
- 1769: Ivan Kotlarevskij, ukraina poeto kaj dramisto, kiu enkondukis vivan popolan lingvon al ukraina literaturo (m. 1838)
- 1778: Clemens Brentano, germana poeto (m. 1842)
- 1789: William Cranch Bond, usona astronomo, direktoro de Observatorio de la Universitato Harvard, inventisto (m. 1859)
- 1815: Johann Gottfried Piefke, germana komponisto de porsoldata muziko (m. 1884)
- 1821: August Köhler, germana pedagogo pri infanĝardenoj (m. 1879)
- 1828: Lev Tolstoj, klasikulo de la rusa literaturo (m. 1910)
- 1845: Ignác Acsády, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj historiisto (m. 1906)
- 1850: Franz Joseph Zimmermann, saksa historiisto en Transsilvanio (m. 1935)
- 1855: Anthony Francis Lucas, kroata mineralogo, usona pioniro de nafta inĝenierarto (m. 1921)
- 1855: Houston Stewart Chamberlain, angla-germana filozofo kaj verkisto pri politika filozofio kaj naturscienco (m. 1927)
- 1871: Ivan Gubkin, rusia, sovetia geologo, membro de la Sovetia Akademio de Sciencoj (m. 1939)
- 1880: László Szepessy, hungara poeto, ĵurnalisto kaj instruisto, mortfalinta (m. 1915)
- 1894: Irén Gulácsy, hungara verkistino, membrino de Societo Petőfi (m. 1945)
- 1896: István Kozma, hungara vicgeneralo, ekzekutita kaj rehonorigita (m. 1951)
- 1896: Hujucz, ĉina redaktoro, verkisto, tradukisto, poligloto, komunisto kaj la plej influa esperantisto, kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, societo Amikoj de Esperanto, kaj Ĉina Proleta Esperantista Unio, iniciatinto de "El Popola Ĉinio" kaj de esperantlingvaj disaŭdigaĵoj de Ĉina Radio Internacia, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (m. 1986)
- 1899: Brassaï, franca fotisto, verkisto, artisto (m. 1984)
- 1908: István Gábor, hungara ĵurnalisto, verkisto, viktimo de koncentrejo en Nordhausen (m. 1944)
- 1908: Cesare Pavese, itala verkisto kaj tradukisto (m. 1950)
- 1910: László Heinrich, hungara scienchistoriisto kaj verkisto (m. 1985)
- 1918: Oscar Luigi Scalfaro, prezidento de Italio (m. 2012)
- 1922: Witold Lesiewicz, pola reĝisoro kunlaboranta kun Andrzej Munk (m. 2012)
- 1922: Warwick Estevam Kerr, brazila agrikultura inĝeniero, entomologo kaj genetikisto (m. 2018)
- 1922: Manolis Glezos, greka ĵurnalisto, politikisto kaj historiisto pri Greka Rezistado (m. 2020)
- 1923: Daniel Carleton Gajdusek, usona biofizikisto kaj pediatro, Nobelpremiito pri esploro de prionoj (m. 2008)
- 1928: Ivor Mártha, rumania hungara kuracisto (m. 2007)
- 1929: Claude Nougaro, franca poeto kaj ĵazkantisto (m. 2004)
- 1931: Zoltán Latinovits, hungara inĝeniero kaj aktoro (m. 1976)
- 1933: Michael Novak, usona ekonomikisto, politikologo, politikisto (m. 2017)
- 1934: Nicholas Liverpool, prezidento de Dominiko (m. 2015)
- 1935: Ĥaim Topol, israela aktoro (m. 2023)
- 1941: Sándor Péter, rumania hungara redaktoro, libroeldonisto
- 1941: Dennis Ritchie, usona komputikisto, spertulo pri operaciumoj kaj Unikso (m. 2011)
- 1949: Susilo Bambang Yudhoyono, prezidento de Indonezio
- 1950: Ian Carter, brita esperantisto (m. 2024)
- 1953: József Kőrössi P., hungara verkisto, redaktoro, publicisto, libroeldonisto
- 1960: Hugh Grant, brita aktoro kaj produktoro
- 1963: Erzsébet Balogh, hungara pentristino, membrino de MAMŰ
- 1966: Adam Sandler, usona aktoro, komediisto, produktisto, komponisto, sinkronizanto kaj scenlibra aŭtoro
- 1975: Michael Bublé, kanada rokmuzika kantisto
- 1980: Michelle Williams, usona aktorino
Mortoj
- 276: Floriano, romia imperiestro, murdita (n. 232)
- 1000: Olavo la 1-a, norvega reĝo, vikingo (n. 968)
- 1087: Vilhelmo la 1-a, duko de Normandio, reĝo de Anglio (n. 1027)
- 1312: Otto la 3-a, duko de Malsupra Bavario, reĝo de Hungario (n. 1261)
- 1398: Jakobo la 1-a de Kipro, reĝo de Kipro (n. 1334)
- 1438: Duarte la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1391)
- 1488: Francisko la 2-a, lasta duko de sendependa Bretonio (n. 1435)
- 1513: Jakobo la 4-a, reĝo de Skotlando (n. 1473)
- 1569: Pieter Bruegel la pliaĝa, flandra renesanca pentristo (n. ĉirkaŭ 1525)
- 1583: Humphrey Gilbert, angla velisto, kreinto de brutala koloniigo de Irlando kaj Nordameriko (n. ĉirkaŭ 1539)
- 1596: Anna Jogajlido, reĝino de Pollando (n. 1523)
- 1606: Leonhard Lechner, germana komponisto (n. ĉirkaŭ 1553)
- 1624: Francisko Sforza, itala kardinalo (n. 1562)
- 1793: Peter Perez Burdett, angla kartografo, artisto, desegnisto (n. ĉirkaŭ 1734)
- 1809: August Ludwig von Schlözer, germana historiisto (n. 1735)
- 1829: Mihály Vitkovics, hungara-serba poeto, tradukisto (n. 1778)
- 1834: James Weddell, brita malkovristo kaj fokoĉasisto (n. 1787)
- 1841: Augustin-Pyrame de Candolle, svisa botanikisto kaj natursciencisto (n. 1778)
- 1866: Gergely Czuczor, hungara poeto, lingvisto, kunfondinto de Societo Kisfaludy (n. 1800)
- 1867: Julius Kröhl, usona inĝeniero kaj inventisto (n. 1820)
- 1890: Leopold Einstein, germana-juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto, volapukisto sub kies influo la Nürnberger Weltspracheverein transiris al Esperanto, pioniro de Esperanto ekde posedo de la Unua Libro, aŭtoro de unua lernolibro de Esperanto kun korelativoj (n. 1834)
- 1894: Heinrich Brugsch, germana egiptologo, pioniro pri deĉifrado de simpligita skribsistemo (n. 1827)
- 1897: Ferenc Pulszky, hungara arkeologo, politikisto, verkisto (n. 1814)
- 1898: Stéphane Mallarmé, franca poeto, kunfondinto de simbolismo (n. 1842)
- 1901: Henri de Toulouse-Lautrec, franca pentristo (n. 1864)
- 1909: E. H. Harriman, usona fervoja entreprenisto (n. 1848)
- 1912: Jaroslav Vrchlický, ĉeĥa poeto kaj tradukisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (n. 1853)
- 1939: Józef Czechowicz, pola avangarda poeto, redaktoro, aŭtoro de radiodramoj (n. 1903)
- 1944: Károly Keresztes, hungara komponisto kaj gazetartikolo (n. 1891)
- 1944: Joseph Noulens, franca politikisto, prezidanto de Interaliancana Komisiono por Pollando dum la pola-ukraina milito (n. 1864)
- 1947: Victor Horta, belga arkitekto (n. 1861)
- 1970: Emília Csűrös, hungara verkistino (n. 1897)
- 1976: Juozas Mačernis, litova ĵurnalisto, ano de Kaŭna Esperanto-Societo, kunfondinto de Litova Esperanto-Asocio, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Litova Stelo", tradukisto de verkoj de Leo Tolstoj (n. 1891)
- 1976: Mao Zedong, prezidento de la Komunista Partio de Ĉinio, iniciatinto de Saltego Antaŭen kaj Kultura revolucio, ideologo de maoismo (n. 1893)
- 1981: Jacques Lacan, franca psikiatro, psikoanalizisto, reformisto (n. 1901)
- 1987: Gábor Garai, hungara poeto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1929)
- 1990: Nicola Abbagnano, itala filozofo, reprezentanto de ekzistadisma skolo (n. 1901)
- 1990: Aleksandr Men, soveta, rusia ortodoksa kleriko, poligloto, religia filozofo, teologo-ekumenisto, murdita (n. 1935)
- 2000: Veerasamy Ringadoo, ĝenerala guberniestro kaj unua prezidento de Maŭricio (n. 1920)
- 2001: Ahmad Ŝah Masud, afgana komandanto, politikisto, kunfondinto de la Norda Alianco, murdita (n. 1953)
- 2003: Edward Teller, usona fizikisto, konata kiel la patro de la hidrogena bombo (n. 1908)
- 2005: Árpád Szabó, rumania hungara fizikisto-kemiisto, profesoro, akademiano (n. 1913)
- 2008: Rudolf Wolf, rumania hungara historiisto (n. 1951)
- 2018: Beat Richner, svisa pediatro kaj violonĉelisto (n. 1947)
- 2020: Shere Hite, uson-germana seksedukistino kaj feministino (n. 1942)
- 2024: James Earl Jones, usona aktoro (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 9-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|