22-a de septembro
La 22-a de septembro estas la 265-a tago de la jaro (la 266-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 100 tagoj restas.
Je la 22-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 66: Romia imperiestro Nerono formigis Legion
- 530: Bonifaco la 2-a iĝis papo
- 967: Venka batalo de la pola princo Mjeŝko la 1-a kun saksa grafo Wichmann la 2-a kaj Volinanoj (insulo proksima al Kamień Pomorski) - hegemonio de Piastoj super Okcidenta Pomerio komencita
- 1236: Malvenko de Livonia Ordeno en la batalo de Šiauliai (Ĵemajtio) - 50-60 kavaliraj ordenanoj morfalis, 2700 neniam revenis
- 1411: Ordeno de germanaj kavaliroj transdonis al poloj Rypin, kiu revenis al Pollando
- 1503: Pio la 3-a iĝis papo
- 1575: Rudolfo la 2-a iĝis reĝo de Ĉeĥio, ceremonie kronita en la Katedralo de Sankta Vito
- 1692: Oni ekzekutis lastajn personojn el inter 20 kondamnitoj al morto dum ĉasado de la sorĉistinoj en Salem en Nov-Anglio
- 1735: Westminster: Robert Walpole translokiĝis en 10 Downing Street - sidejo de la brita registaro
- 1761: Georgo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1792: Komenco de Unua Franca Respubliko kaj la "erao de la francoj", t.e. unua tago de la nova Franca respublika kalendaro, kiu ekvalidis oktobre 1793
- 1804: Jean Jacques Dessalines proklamis sin unua imperiestro de Haitio
- 1823: Esoterismo: Morono supozeble kondukis Joseph Smith al kaŝtrezoro de oraj platoj
- 1848: Lajos Kossuth revokis hungarajn soldatojn servantajn eksterlande en la proklamo nome de Tutlanda Patrujdefenda Komisiono
- 1851: Oni fondis fortikaĵon Des Moines en la usona subŝtato Iovao
- 1859: Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Mnemozino
- 1862: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Eŭridiko kaj samtage de 1878 - Ismene
- 1862: Usona prezidento Abraham Lincoln anoncis Emancipigan Proklamon nuligantan sklavecon en la teritorio de ribelintaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono
- 1866: Milito de la Trilanda Alianco: paragvaja armeo sub komando de diktatoro Francisco Solano López frakasis argentinan-brazilan-urugvajan armeon en la Batalo de Kurupaitio, (Paragvajo)
- 1867: En Bogoto fondiĝis Nacia Universitato de Kolombio
- 1869: Opero La rejna oro, el la ciklo La ringo de la Nibelungo, de Richard Wagner havis sian premieron en Munkeno
- 1878: Rusa Akademio de Teatraj Artoj estis fondita en Moskvo
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Devosa
- 1896: Reĝino Viktoria iĝis - post sia avo - la plej longe reganta brita monarko
- 1906: En Atlanta, usona subŝtato Georgia, okazis tumulto fone de raso - ĝis 27 personoj pereis
- 1908: Bulgario proklamis sendependecon (de Otomana Imperio)
- 1914: Unua Mondmilito: Sur Norda Maro germana submarŝipo U-9 sinkigis 3 britajn krozoŝipojn - ĉ. 1450 viktimoj. Germana krozoŝipo SMS Emden pripafis britajn instalaĵojn en la barata haveno Madraso
- 1915: La franca armeo komencis ofensivon en Ĉampanjo; en Lille germanoj pafekzekutis 5 francajn konspirantojn
- 1922: Dua Pola Respubliko: Civitana Komitato de Gas-Defendo fondita
- 1927: Latvio: Pola Teatro komencis agadon en Rigo
- 1932: Sauda Arabio kreita el du regionoj Naĝdo kaj Heĝazo
- 1933: Realigante politikon de "unuformigo", germana ministro de propagando Joseph Goebbels kreis Regnan Kulturejon de Tria Regno – celantan esti ilo de naci-socialisma kulturpolitiko
- 1937: Kadre de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko estis establitaj Ĥmelnicka provinco, Poltava provinco, Ĵitomira provinco kaj Mikolajeva provinco
- 1938: Granda uragano en Nov-Anglio (de la 10-a ĝis la 22-a de septembro) mortigis ĝis 800 personojn. Ĝenerala striko okazis en Ĉeĥoslovakio por protesti kontraŭ koncesioj al Germanio, kio rezultigis falon de la registaro de Milan Hodža kaj starigon de provizora registaro
- 1939: Soveta invado en Pollandon: Bresto solene transdoniĝis de la germanaj taĉmentoj al la soveta armeo; Ruĝa Armeo okupis post du tagoj Grodnon, kie ĝi komencis pafekzekuti ĉirkaŭ 300 soldatojn, policanojn kaj civilulojn. Lvovo kapitulacis - sovetianoj, malgraŭ la kondiĉoj de kapitulaco, arestis polajn oficirojn kaj poste murdis ilin en Katin, la urbestro estis malliberigata ĝis 1941; ĝis tiu ĉi tago la soveta armeo prizonigis 120 000 polajn soldatojn; Hitler venis apud Varsovion, al antaŭurbo Praga, kie li per lorno rigardis batalojn.
- 1940: Germana okupado de Pollando: al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis la dua transporto de prizonigitoj de Varsovio; germana operaco de deportado de poloj el la distrikto Żywiecki al Ĝenerala Gubernio komenciĝis - ilian lokon okupis germanaj setlantoj; Japana armeo invadis Vjetnamion.
- 1941: Komandantaro de la Pola Armeo en Sovetunio anoncis volontulan soldatigon; sensukcesa germana-finna operaco celinta konkeri sovetan havenon Murmansko finiĝis; germanaj regantoj ordonis krei en Lublin koncentrejon por 50 mil personoj (t.e. Majdanek)
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 200 judojn de vilaĝo Serokomla (proksime al Łuków); likvido de geto en Częstochowa komenciĝis - 40 mil judoj deportiĝis al koncentrejo Treblinka (malsanulojn, malfortulojn kaj rezistemajn oni pafmortigis surloke).
- 1943: Gestapo sendis al Koncentrejo Mauthausen-Gusen 139 polojn. Ses britaj etaj submarŝipoj atakis en norvega fjordo germanajn kirasŝipojn, kie ili malfunkciigis la plej grandan germanan batalŝipon Tirpitz - ĉiuj britaj ŝipetoj pereis; germana ĝenerala komisaro de Belorusio Wilhelm Kube pereis en atenco en Minsko.
- 1944: Ribelo de Varsovio: batala trairo al Mezurbo de la ribelantoj, decidita de iliaj komandantoj pro ekstrema laceco, manko de municio, nutraĵo kaj ankaŭ akvo; komunista Pola Komitato de Nacia Liberigo subskribis respublikanan pakton kun Litova SSR — sekve de tio komunistoj devige deportis polojn de antaŭaj Orientaj Limregionoj. Ruĝa Armeo konkeris Talinon. Sovetiaj kaj rumanaj trupoj atakis la areon de Turda, kion la hungara kaj germana armeoj povais forpeli.
- 1947: Dua soveta okupado de Pollando: en Szklarska Poręba komenciĝis kunsido de 9 komunistaj partioj dum kiu oni voĉdonis ekeston de Informa Buroo de Kominformo kun planata sidejo en Beogrado
- 1948: Ligo de Arabaj Ŝtatoj unuflanke estigis en Gaza Sektoro palestinan registaron, kun muftio de Jerusalemo fronte, proklamante sendependecon de la araba parto de Palestino
- 1949: Unua nuklea testo en Sovetunio - brita, kanada kaj usona registaroj anoncis registron de atoma eksplodo, kion Moskvo komence neis, sed poste informis, ke la eksperimento okazis la 29-an de aŭgusto
- 1953: Stalinismo: en Pollando finiĝis falsigita de komunistoj proceso kontraŭ false akuzita episkopo Czesław Kaczmarek, torturata dum 2,5 jaroj kaj kondamnita al 12 jaroj de mallibero
- 1957: François Duvalier gajnis prezidentan baloton en Haitio iĝante sanga diktatoro
- 1959: Telefona interligiteco inter Eŭropo kaj Usono ekfunkciis
- 1960: Malio proklamas sin sendependa post disiĝo de la Federacio Malio
- 1964: Novjorko: premiero de la muzikalo Violonisto sur la tegmento
- 1968: Oni sukcese finis translokigon de la templo de Ramseso la 2-a en Abu Simbel
- 1974: Unuiĝintaj Nacioj agnoskis Organizaĵon por Liberigo de Palestino kaj ĝian estron Jaser Arafat kiel oficialajn plenrajtigitojn de la palestina popolo
- 1975: En San Francisko okazis nesukcesinta atenco kontraŭ la usona prezidanto Gerald Ford
- 1976: Aŭstrio: malfermiĝis Shopping City Süd, la plej granda aĉetcentro en Aŭstrio kaj eble en la tuta Eŭropo
- 1979: Usona spiona satelito observis super la Hinda Oceano ekbrilon devenantan verŝajne de sekreta nuklea testo farita de Israelo aŭ Sud-Afriko
- 1980: Golfa Milito: Iraka-irana milito komenciĝis
- 1981: Francio: unua TGV-trajno ektrafikis itinere de Parizo-Liono
- 1989: Internacia Paralimpika Komitato fondiĝis. En Pollando refondiĝis Sendependa Asocio de Studentoj, malfondita dum la milita stato en Pollando - ekvivalento de "Solidareco". Premiero de la usona televida serio Baywatch.
- 1991: Manuskriptoj de la Morta Maro unuafoje estis montritaj al la publiko
- 1993: Abĥazaj ribelantoj pafalterigis grundiĝantan en Suĥumo kartvelan aviadilon Tu-154B - 106 personoj pereis
- 1994: National Broadcasting Company elsendis unuan epizodon de situacia komedio Friends
- 1997: La plej granda rusia financa piramido MMM bankrotis — malaperis 1,5 miliardoj da dolaroj. Pollando: Ĝenerala Armea Prokurejo senkulpigas kolonelon Ryszard Kukliński, kiu malkaŝis agresajn planojn de la Ruĝa Armeo kontraŭ Eŭropo
- 1999: En Rjazan (Rusio) oni preventis la kvinan el la serio de bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio — laŭ parto de opozicio kaj Aleksandr Litvinenko por provoki la duan rusan-ĉeĉenan militon, ĉar la unuan rusoj malgajnis, kaj prezidantigi Vladimir Putin, estron de specialaj servoj
- 2004: Usona aventureca televida serio Lost elsendita
- 2006: Hassan Nasrallah, gvidanto de la Hizbulaho, proklamis "Dian Venkon" kontraŭ Israelo en la Dua Libana Milito
- 2010: 12 personoj pereis kaj pli ol 70 vundiĝis en bomba atenco en irana urbo Mehabad, farita dum defilado en la 30-a datreveno de la eksplodo de iraka-irana milito
- 2013: En bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ katolika preĝejo en pakistana Peŝavaro 85 personoj pereis kaj 145 estis vunditaj
- 2013: Kristandemokrata Unio de Germanio kaj Kristan-Sociala Unio en Bavario sub gvido de kanceliero Angela Merkel gajnis parlamentan baloton en Germanio
- 2014: Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski funkciigis registaron de Ewa Kopacz
- 2015: Usona federacia juĝejo verdiktis, ke aŭtorrajto de Warner/Chappell Music al la teksto de la plej populara anglalingva kanto Happy Birthday to You malvalidas
- 2018: Katolikismo: Papo Francisko vizitas Litovion. Enkonduka interkonsento inter la Apostola Seĝo kaj Ĉina Popola Respubliko finis la procezon por nomumi katolikajn episkopojn
- 2019: Varsovio: solena ŝtata entombigo en Panteono-Maŭzoleo de Senflekseblaj Anatemitaj Soldatoj, 22 viktimoj de komunistaj krimoj, laste identigitaj en la Instituto pri Nacia Memoro el la stalinisma periodo 1946-1954 — laŭ pritakso oni verdiktis kelke da miloj de mortpunoj kaj murdis kun torturoj ĉ. 50 mil personojn
- 2022: 211-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 1515: Anna de Kleve, kvara edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (m. 1557)
- 1552: Bazilo la 4-a Ŝujskij, caro de Rusio, la lasta el Rjurik dinastio, omaĝinta al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa dum la Granda Malordo (m. 1612)
- 1593: Matthäus Merian, svisa-germana grafikisto kaj eldonisto (m. 1650)
- 1601: Anna de Aŭstrio, reĝino de Francio, reĝino de Ludoviko la 13-a (m. 1666)
- 1701: Anna Magdalena Bach, dua edzino de Johann Sebastian Bach (m. 1760)
- 1741: Peter Simon Pallas, germana zoologo kaj botanikisto (m. 1811)
- 1765: Paolo Ruffini, itala kuracisto kaj matematikisto, okupiĝinta pri polinomoj (m. 1822)
- 1767: José Maurício Nunes Garcia, brazila klasika komponisto (m. 1830)
- 1791: Michael Faraday, brita fizikisto kontribuinta al elektromagnetismo, fundamento de elektrokemio, inventinto de la Bunsen-bruligilo kaj konata de la leĝo de Faraday (m. 1867)
- 1829: Maurice Joly, franca advokato kaj ĵurnalisto, konata de la Protokoloj de cionaj saĝuloj (m. 1879)
- 1845: Hartmann Grisar, germana-aŭstra historiisto kaj jezuito (m. 1932)
- 1863: Alexandre Yersin, franca kuracisto kaj bakteriologo (m. 1943)
- 1863: Ferenc Herczeg, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (m. 1954)
- 1867: Márton Balázs, hungara instruisto, etnografo (m. 1948)
- 1868: Péter Király, hungara verkisto publikiginta en "Brassói Lapok" (m. 1933)
- 1875: M. Čiurlionis, litova komponisto, pentristo kaj grafikisto, influinta la arton de Litovio, memorigata de Čiurlionis-muzeo en Kaŭno (m. 1911)
- 1876: André Tardieu, ĉefministro de Francio (m. 1945)
- 1882: Wilhelm Keitel, germana armeestro, subskribinto de la kapitulaco de Germanio de majo 1945, fine pendumota pro krimoj kontraŭ la homaro en 1946
- 1882: Franz Martin, aŭstra historiisto kaj arkivisto (m. 1950)
- 1885: Erich von Stroheim, aŭstri-usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro, stelulo de muta filmo (m. 1957)
- 1885: Marcell Benedek, hungara verkisto, tradukisto (m. 1969)
- 1887: Julia C. Isbrücker, nederlanda esperantistino iniciatinta postmilitan UK 1920, kunfondinta Universalan Ligon, Honora Membro de UEA kaj de ICK, edzino de J. R. G. Isbrücker, tradukistino (m. 1971)
- 1891: Hans Albers, germana aktoro kaj kantisto (m. 1960)
- 1891: Gyula Várhelyi, rumania hungara historiisto, publicisto (m. 1935)
- 1893: Hans Leip, germana verkisto, konata de la kanto Lili Marleen (m. 1983)
- 1896: Elisabeth Selbert, germana juristino kaj politikistino (m. 1986)
- 1896: Zdeněk Štěpánek, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj dramisto (m. 1968)
- 1907: Irén Orosz, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 2001)
- 1909: Karl Krumpl, aŭstra tipografo kaj politikisto kaj kontraŭfaŝisma aktivulo (m. 1945)
- 1910: György Faludy, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 2006)
- 1918: Hans Scholl, germana rezistanto kontraŭ naziismo, membro de Blanka Rozo, ekzekutita (m. 1943)
- 1918: Henryk Szeryng, meksika violonisto, poligloto, tradukisto de la pola ekzila registaro (m. 1988)
- 1920: Henryk Zieliński, pola historiisto, profesoro de la Universitato de Vroclavo (m. 1981)
- 1922: Chen Ning Yang, usona Nobel-premiita fizikisto, esploranta malfortajn nukleajn fortojn inter elementaj partikloj
- 1927: Bogusław Wolniewicz, pola filozofo kaj logikisto, kreinto de la ontologio de situacio, pola tradukinto de Ludwig Wittgenstein, kritikisto de psikanalizo, marksismo kaj fundamentismo (m. 2017)
- 1928: József Székely, rumania hungara esploristo pri ĝardenkulturo (m. 1994)
- 1930: Johannes Neuhardt, aŭstra arthistoriisto, arkeologo kaj apostola protonotaro
- 1931: Fay Weldon, brita verkistino (m. 2023)
- 1932: Algirdas Brazauskas, prezidento de Litovio (m. 2010)
- 1938: Dean Reed, usona kantisto en Sovetunio (m. 1986)
- 1942: Karl Heinz Schaeffer, germana farmaciisto kaj prezidanto de Esperanto-Grupo Alena
- 1943: Aladár Szilágyi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2020)
- 1944: Márta Jakobovits, rumania hungara ceramikistino
- 1958: Andrea Bocelli, itala opera kantisto, tenoro, komponisto, blindiĝinta
- 1959: Viktor Pajuk, ukraina instruisto kaj tradukisto, kunfondinto de Ukrainia EA, ĉefdelegito de UEA, kompilanto de ukrainlingva Esperanta antologio, kunlaboranto de "Monato", prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago
- 1962: Nándor Bárdi, hungara historiisto, kunlaboranto de Mez-Eŭropa Instituto
- 1967: Erzsébet B. Fülöp, rumania hungara aktorino
- 1969: Pavel Kolobkov, soveta spada skermisto kaj plurfoja olimpikisto
- 1970: Barbara Albert, aŭstra verkistino kaj reĝisorino
- 1972: Roland Steinacher, aŭstra historiisto
- 1977: Géza Asztalos, hungara aktoro de la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro
- 1977: Erwin Gáll, rumania hungara arkeologo
- 1979: Roberto Saviano, itala verkisto kaj ĵurnalisto
- 1987: Orsolya Láng, rumania hungara poetino, fotistino
Mortoj
- 530: Felikso la 4-a, katolika papo, sanktulo
- 1253: Dōgen, japana bikŝuo, fondinto de la budhisma skolo sōtō de zeno (n. 1200)
- 1253: Venceslao la 1-a, reĝo de Ĉeĥio el dinastio Prĵemislidoj (n. 1205)
- 1345: Henriko Plantaĝeneto, angla grafo, nepo de Henriko la 3-a, kontribuinta al desurtronigo de Eduardo la 2-a (n. 1281)
- 1457: Petro la 2-a, duko de Bretonio (n. 1418)
- 1482: Filiberto la 1-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (n. 1465)
- 1520: Selim la 1-a, sultano de Otomana Imperio, konkeristo (n. 1470)
- 1539: Guru Nanak, fondinto kaj guruo de sikismo, la unua el dek majstroj de la religio, kiu ligas islamon kun hinduismo (n. 1469)
- 1554: Francisko Vázquez de Coronado, hispana konkeranto, malkovrinto de Nov-Meksikio, Arizono, Koloradio kaj Kansaso (n. 1510)
- 1566: Johannes Agricola, germana humanisto kaj protestanta reformisto komencinta disputon pri antinomismo (n. 1494)
- 1691: Johano Georgo la 3-a (Saksio), germana princelektisto kaj regna marŝalo (n. 1647)
- 1752: Péter Apor, hungara magnato kaj historiisto (n. 1676)
- 1768: Inocențiu Micu-Klein, episkopo de rumana grek-katolika eklezio, iniciatinto de la movado skolo de Transilvanio, reprezentanto de la rumana nacia renaskiĝo (n. 1692)
- 1774: Klemento la 14-a, papo, franciskano, teologo (n. 1705)
- 1776: Nathan Hale, usona kapitano de la Kontinenta Armeo dum Usona Revolucio, unua spiono kaj nacia heroo (n. 1755)
- 1797: Christiane Becker-Neumann, germana aktorino (n. 1778)
- 1814: August Wilhelm Iffland, germana aktoro kaj dramisto (n. 1759)
- 1826: Johann Peter Hebel, germana verkisto, parlamentano (n. 1760)
- 1828: Ŝaka, tribestro kaj ŝtatestro de zuluoj, unuigintoj de la triboj, murdita (n. ĉirkaŭ 1787)
- 1830: Johann Georg Lingemann, germana pedagogo kaj lernejestro
- 1837: William George Horner, brita matematikisto patentiginta zootropon (n. 1786)
- 1848: James Dunlop, aŭstralia astronomo, esplorinto de duoblaj steloj (n. 1793)
- 1859: Sámuel Prepelitzay, hungara advokato, teatromecenato (n. 1790)
- 1873: August Breithaupt, germana mineralogo (n. 1791)
- 1883: Ferdinand Breunung, germana komponisto, dirigento kaj pianisto (n. 1791)
- 1893: Mózes Berde, hungara advokato kaj politikisto (n. 1815)
- 1902: József Bokor, hungara aktoro (n. 1838)
- 1906: Oscar Levertin, sveda simbolisma verkisto, profesoro (n. 1862)
- 1912: Győző Gyárfás, hungara inĝeniero pri ŝosekonstruado (n. 1855)
- 1914: Alain-Fournier, franca verkisto (n. 1886)
- 1921: Ivan Vazov, bulgara verkisto, historiisto, politikisto, enestanta en Nova Esperanta Krestomatio kaj Tutmonda Sonoro (n. 1850)
- 1932: Saxton Payson, usona operkantisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (n. 1842)
- 1938: Tamás Emőd, hungara poeto, ĵurnalisto, verkisto (n. 1888)
- 1949: Sam Wood, usona filmreĝisoro (n. 1883)
- 1956: Frederick Soddy, angla Nobelpremiita kemiisto, kreinto de la nocio izotopo (n. 1877)
- 1965: János Bing, hungara vinkomercisto, artaĵkolektisto kaj aktoro (n. 1883)
- 1969: Aleksandras Stulginskis, prezidento de Litovio (n. 1885)
- 1970: Janko Alexy, slovaka eldonisto, pentristo kaj verkisto (n. 1894)
- 1976: Nazarena Caruana, malta esperantisto, kunfondinto de Malta Esperanto-Societo (n. 1935)
- 1985: Axel Springer, germana eldonisto kaj ĵurnalisto, fondinto de eldona konzerno (n. 1912)
- 1988: Rezső Sugár, hungara komponisto kaj profesoro (n. 1919)
- 1989: Irving Berlin, usona komponisto kaj kantaŭtoro (n. 1888)
- 1989: István Lakatos, rumania hungara muzikhistoriisto (n. 1895)
- 1990: Gizella B. Fejér, rumania hungara tradukistino (n. 1922)
- 2003: Armand Pien, belga televida veterprognostisto (n. 1920)
- 2007: Marcel Marceau, franca aktoro (n. 1923)
- 2013: Álvaro Mutis, kolombia poeto, romanisto kaj eseisto (n. 1923)
- 2019: Sándor Sára, hungara reĝisoro kaj kameraisto (n. 1933)
- 2022: Jorge Fons, meksika filmreĝisoro (n. 1939)
- 2022: Edward Mosberg, pola judo travivinta holokaŭston (n. 1926)
- 2023: Giorgio Napolitano, prezidento de Italio 2006-2015 (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 22-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|