Ivan Vazov
Ivan Minĉev VAZOV (bulgare Иван Минчев Вазов) (naskiĝis la 9-an de julio 1850 en Sopot, provinco Plovdiv; mortis la 22-an de septembro 1921 en Sofio) estis bulgara historiisto, verkisto, politikisto kaj aktivulo de la Bulgara Nacia Renaskiĝo. Inter 1897 kaj 1899 li estis ministro pri edukado en registaro gvidata de la konservativa Popola Partio. En nuntempa Bulgario oni konsideras lin prapatro de bulgara literaturo. La bulgaria Nacia Teatro en Sofio estas nomita laŭ li.
En Esperanto aperis
- Ĉu li venas? En: Du Slavaj Rakontoj, Paris 1908.
- Bulgaraj Rakontoj, tradukis Atanas D. Atanasov. 1-a eldono Berlin 1909, 2-a eldono Dresden 1920, 3-a eldono Berlin 1923. 47 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 13.) Enhavas: En Pirin. Tra la montkurbaĵoj. Obstinulo. Perdita vespero. La bruligitaj garboj.
- Novaj Bulgaraj Rakontoj, tradukis Georgi Atanasov. Sofio 1928. 62 paĝoj.
- Avo Joco Rigardas, tradukis Krastju Georgiev. Sofio 1946. 22 paĝoj.
- Vagabondoj : novelo kaj kvar rakontoj, tradukis Ivan Kovačev. Sofio 1949. 111 paĝoj. Enhavas: Unu bulgarino. Ĉu li venas? La pura vojo. Tra la kurbvojoj.
- Sub la Jugo (Под игото.), romano en tri partoj el la vivo de l' bulgaroj en la antaŭjaro de ilia liberigo el la turka jugo. Tradukis Simeon Hesapĉiev, Simeon Simeonov, Stefan Kiraĝiev, Zora Mladenova-Hans, Georgi Dimov, Canko Murgin, Minko Conkovski, Asen Simeonov kaj Georgi Dolapĉiev. Sofio 1959. 461 paĝoj. (Ĉerpaĵo troviĝas en Nova Esperanta Krestomatio, Rotterdam 1991, p. 156–159.)
- Ĉu li venas?, tradukis Asen Grigorov. En Bulgara Prozo, Sofio 1960, p. 5–11.
- Amo necesas, en Tutmonda Sonoro, Budapest 1981, vol. 2, p. 493.
- Ŝtonamaso : poemo, tradukis Canko Ignev. Sofio 1995. 52 paĝoj. (Biblioteko "Bulgaraj Klasikaj Verkoj" 1.) ISBN 954-90063-1-X.
- Kristnaska donaco En Literatura Mondo, Decembro 1922, Numero 3, tradukita de Ivan Krestanov.
Recenzoj
Pri Bulgaraj Rakontoj
| | „ La altan preferon de Esperanto, ke per ĝi verkoj de malgrandnaciaj poetoj estas facile konigeblaj al internacia legantaro, ni povas ĝui per ĉi tiu vere leginda broŝureto. La poeziaj noveletoj instruas nin en mallongaj sed plastikaj skizoj pri moroj kaj pensmaniero de la bulgara landpopolo kaj amuzas per humoraj scenoj. La esp. stilo, ne konsiderante nur malmultajn plibonigeblojn. estas perfekta kaj flua. Ĉiu legu ĉi tiun valoran libreton! ” | — Sós. Aŭstria Esperantisto n.26 (nov 1926) |
|
Pri Novaj Bulgaraj Rakontoj
| | „ La biblioteko intencas prezenti al la bulgara kaj tutmonda esperantistaro la plej belajn verkojn de la bulgara literaturo, en Esperanto tradukotaj de bonaj kaj konataj bulgaraj esperantistoj. Sub preso estas la dua numero „Versaĵoj“ de l'granda bulgara poeto kaj revoluciisto Hr. Botjov, tradukitaj de Ivan Dobrev. Kun ĝojo ni rekomendas la novan bibliotekon. ” | — D-ro Наггу Forta. Bulgara esperantisto j09_n09_maj.1928 |
|
| | „ La eminenta kaj populara bulgara poeto Vazov estas ankaü en nia Esp.-literaturo bone konata. Ankaŭ la sep noveleloj, aperintaj en ĉi tiu kajereto, estas belaj fruktoj de lia rakontis la talento. Kvankam la tradukinto ne atingis la plej altan nivelon de tradukarto por esperantistaj verkoj, tamen la libreto estas sufiĉe flue legebla. Ĝenas nur ofte la tro abundaj
„ad“ kaj multfoje superfluaj participoj, kiuj pezigas la stilon. La presaĵo estas bedaŭre tre
primitiva. Malgraŭ tio estas la verko tre rekomendinda legajo. ” | — Sós. Aŭstria Esperantisto n. 47 (okt 1928) |
|
Pri Avo Joco Rigardas
| | „ Kortuŝa kaj ĝenerale bone tradukita rakonto pri la amo de blindulo al sia patrolando Bulgarujo, kies progreson li
senvide "rigardas” kaj priĝojas. ” | — La Brita Esperantisto n. 493-494 maj-jun 1946 |
|
Referencoj
|
|