Johannes Agricola (* Eisleben, en la 20-a de aprilo 1494 - Berlino, en la 22-a de septembro 1566) estis protestanta reformisto kaj germana humanisto. Kelkfoje li nomitas Magister Islebius. Li estis sekvanto kaj amiko de Marteno Lutero, al kiu li fariĝis antagonisto pro la afero de la leĝoaltrudo sur la kristanoj[1]. Li studis en Wittenberg kaj baldaŭ fariĝis amiko de Marteno Lutero.
En 1519, li akompanis Luteron al la granda asembleo de la germanaj teologoj en Lepsiko, kie li estis komisiita pri registrado de la kunveno. Post instrui dum tri jaroj en Wittenberg, li iris al Frankfurt, en 1525, cele al starigo de la protestanta maniero pri adorkliniĝo. Tie li loĝis unu monaton, kiam li estis vokita de Eisleben, kie li restis ĝis 1526 kiel instruisto en la Lernejo de Sankta Andreo kaj predikisto en la Preĝejo de Sankta Nikolaŭ.
En 1536, li estis revokita al Wittenberg, kie li estis bonakceptita de Lutero. Preskaŭ senprokraste, polemiko, kies origino estis dek jaroj malantaŭe, subite revigliĝis pli perforta ol antaŭe. Agrikola estis unu el la unuaj instrui la antinomisman[2] vidpunktojn stigmatizitajn de Lutero, starigante ke la ne-kristanoj ankoraŭ alkroĉiĝis al la Mosea Leĝo, dum la kristanoj estis liberaj el la leĝo, kaj kredis nur en la evangelio.
Pli malfrue, li faris atakon al Lutero, iom post Lutero protektado al li, kiam li estis persekutata. Konsekvence de la amara polemiko kun Lutero, en 1540, Agrikola sekrete lasis Wittenberg-on rekte al Berlino, kie li publikigis leteron adresatan al Frederiko la Saĝa, elektisto de Saksio, kio ĝenerale interpretiĝis kiel konfeso pri kulpo rilate al liaj malagrablaj vidpunktoj. Lutero ŝajne ne akceptis la sinkulpigon kaj Agrikola restis en Berlino.
Joakimo la 2-a, elektisto de Brandenburgo (1505-1571)[3] akceptis la servojn de Agrikola kaj nomumis lin kortega predikisto kaj ĝenerala superintendanto. Li tenis ambaŭ oficojn ĝis sia morto en 1566, kaj lia kariero en Brandenburgo estis tre aktiva kaj influa. Kune kun Julius von Pflug (1499-1564)[4], episkopo de Naumburg-Zeitz kaj Michael Helding, titulara episkopo de Sidon, li preparis la Dieton de Aŭgsburgo, en 1548, kie estis proponita ke la protestantoj akceptus la katolikan aŭtoritatecon, kaj al ili permeseblus konservi la protestantan instruon pri pravigo, sed samtempe ili devus brakumi la katolikan doktrinon kaj praktikon. El tiu epoko por ĉiam, li foriĝis el al protestaj teologoj. Estas granda ironio, ke unu el la plej radikalaj reformistoj finis sian vivon kiel kapitulacito de la katolikoj.
Verkoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj