18-a de septembro
La 18-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 18-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 14: Tiberio iĝis romia imperiestro
- 96: Post mortigo de Domiciano Nerva iĝis imperiestro de Romio - epoko de kvin bonaj imperiestroj (Trajano, Hadriano, Antonino Pia kaj Marko Aŭrelio) komenciĝis
- 324: Romia imperiestro Konstantino la 1-a venkis Licinion en batalo de Krizopolo (nun kvartalo de Istanbulo)
- 1180: Filipo la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1323: Dokumentoj, helpe de kiuj Habsburgoj bazis siajn pretendojn je la ĉeĥa trono devis esti transdonitaj al Johano de Luksemburgo - ili ankaŭ estis devigitaj redoni kelkajn lokojn en Moravio
- 1437: Papo Eŭgeno la 4-a eldonis buleon pri translokigo de la koncilio de Florenco al Ferrara
- 1490: Vladislao la 2-a Jogajlido kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1502: Dum sia kvara kaj lasta ekspedicio al la Nova Mondo Kristoforo Kolumbo albordiĝis al teritorio de la hodiaŭa Kostariko
- 1570: La 5-a venecia–turka milito: turka armeo komencis sieĝon de Famagusta sur Kipro
- 1620: Batalo de Cecora (ene de Princlando Moldavio) komencis la duan polan-turkan militon - 8,5 mil polaj soldatoj frakasis defendan tendaron, preparante al batalo kun postkuranta ilin 40-mila turka-tatara armeo
- 1744: Prusoj okupis Pragon, kaj fine de septembro ankaŭ la plej grandan parton de Bohemio
- 1760: Falo de franca fortikaĵo Kebeko decidis pri transpreno de Kanado de la angloj
- 1773: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: delegitaro de Dispartiga Sejmo subskribis dispartigajn traktatojn kun reprezentantoj de la Rusia Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio
- 1793: Oni komencis konstrui Kapitolon de Usono
- 1794: Alpreno de la unua leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton en Francio
- 1809: La dua teatro de Royal Opera House en Londono remalfermiĝis post kiam incendio detruis la originan teatron unu jaron antaŭe
- 1810: Ĉilio proklamis aŭtonomecon kadre de Reĝlando Hispanio
- 1814: Post malvenko de Napoleono en Napoleonaj Militoj la Viena Kongreso komencas reenkonduki ŝtatan ordon en Eŭropo, influata de la monarkioj de Eŭropa Koncerto
- 1848: Ĉeĥa lingvo estis enkondukita kiel instrulingvo en ĉeĥaj bazlernejoj
- 1851: Usona ĵurnalo "The New York Times" aperis
- 1872: Oskaro la 2-a iĝis reĝo de Svedio-Norvegio
- 1873: Paniko de 1873 komencis longan depresion en Eŭropo kaj Nordameriko
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris tri asteroidojn: Burgundio, Ursulo kaj Geometrio
- 1895: Daniel David Palmer faris unuan kiropraktikan ĝustigon ĉe surda domzorgisto
- 1905: Sensukcesa provo eksplodigi monumenton al konkero de Varsovio, post malvenko de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1906: Tajfuno mortigis pli ol 10 mil personojn en Honkongo
- Unua Mondmilito
- 1922: Hungario aniĝis al la Ligo de Nacioj
- 1922: En Prago kreiĝis asocio de ukrainaj studentoj el eksterlando
- 1925: Konsilio de la Ligo de Nacioj voĉdonis pri transdono al Pollando de la duoninsulo Westerplatte
- 1931: Mukden-incidento - japana provoko kiel preteksto por aneksi Manĉurion
- 1934: Sovetunio aniĝis al la Ligo de Nacioj
- 1939: 2-a tago de la soveta invado en Pollandon: nokte superaj polaj regantoj en Kuti forlasis la landon (prezidento, registaro, kaj Supera Komandanto) - Edward Rydz-Śmigły pli frue ordonis ne batali kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj plu rezisti kontraŭ germanoj; Ruĝa Armeo okupis vastajn areojn nun en Ukrainio kaj Belorusio; polaj maristoj sinkigis en Polesio siajn riverŝipojn; kontraŭpola juda-belorusa ribelo eksplodis en Skidel apud Hrodno, sed subpremiĝis fare de pola taĉmento; registaro de Rumanio decidis pri internigo de la polaj regantoj. Ankaŭ daŭras la germana-pola milito (18-a tago).
- 1940: germana submarŝipo U 48 sen averto sinkigis pasaĝeran ŝipon City Benares - en 77 viktimoj estis infanoj evakuiĝantaj de Britio; Bomba Korpuso de RAF atakis germanajn transportajn unuojn en havenoj de Francio kaj Belgio
- 1941: Germana okupado de Pollando: en Krupki (nun en Belorusio) murdiĝis ĉirkaŭ 1000 judoj; Atlantiko: batalo pri konvojo SC-44 sudoriente de Grenlando komenciĝis - ĝis la 20-a de septembro sinkiĝis 4 ŝipoj kaj korveto
- 1942: Germana polico publike pendumis 50 polojn pro konspiro; germanaj regantoj de Provinco Vartlando decidis mortpuni en ses punejoj; al ekstermejo Treblinka venis de Minsko transporto kun ĉirkaŭ 600 judoj, oficiroj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo. Madagaskaro: surteriĝo de brita armeo en Toamasina.
- 1943: Al koncentrejo Sobibor venis 600 judaj sovetiaj oficiroj kaj soldatoj; Benito Mussolini fondis en la norda Italio marionetan ŝtaton - Itala Socia Respubliko
- 1944: Ribelo de Varsovio: Pli ol 100 usonaj bombaviadiloj Boeing B-17 malsuprenĵetis malfruiĝintan helpon - nur 20% (16 tunoj) estis transprenita de la ribelantoj; taĉmento de la Ruĝa Armeo senarmiligis apud Rudnik 400 polajn armeanojn, kiu iris helpi al Varsovio. Batalo de Arnhemo komenciĝis. Japana transporta ŝipo estis sinkigita de la britoj, pli ol 5 000 maristoj pereis. Balkana Fronto: en Dalmatio jugoslavaj kaj britaj soldatoj prenis Brač. Itala Fronto: brita 8-a Armeo komencis atakon al t.n. linio Rimini (Coriano-San-Marino)
- 1947: Malvarma milito: en Usono ekvalidis leĝo pri funkciigo de Centra Informokapta Agentejo
- 1949: En Pezindustria Teknika Universitato komenciĝis edukado en fizika klaso kun 500 unuajaraj hungaraj studentoj
- 1951: Premiero de la usona filmo A Streetcar Named Desire. Kongreso de Usono voĉdonis pri fondo de komisiono por klarigi la krimon de Katin — Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo unusignife pruvis, ke la kaŭzintoj estas sovetoj
- 1958: En Varsovio komenciĝis Unua Festivalo Jazz Jamboree nomata „Jazo ’58” — unua tiomranga ĵaza aranĝo malantaŭ la fera kurteno, kiu ĝis nun estas unu el la plej gravaj en Eŭropo
- 1961: Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Dag Hammarskjöld pereis en aerakcidento dum plenumo de paca misio en Demokratia Respubliko Kongo
- 1962: Burundo, Jamajko, Ruando kaj Trinidado kaj Tobago aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1965: Malkovro de kometo Ikeya-Seki
- 1973: Bahamoj, Germana Demokratia Respubliko kaj Federacia Respubliko Germanio aniĝis al UN
- 1975: En San-Francisko estis arestita Patty Hearst, nepino kaj heredantino de gazeta magnato William Randolph Hearst
- 1977: Usona kosmosondilo Voyager 1 fotis de distanco 11,66 mln da km samtempe la Teron kaj la Lunon
- 1979: Sankta Lucio aniĝis al UN
- 1982: Masakro de Sabra kaj Ŝatila finita - libana-maronita "kristana milico" amasmurdis 800 maljunulojn, virinojn kaj infanojn en la palestinaj rifuĝejoj en Bejruto; la ĉefan rolon ekludis Ariel Ŝaron
- 1987: Pola montogrimpisto Jerzy Kukuczka kiel la dua post italo Reinhold Messner konkeris la kronon de Himalajo kaj Karakorumo
- 1988: En Birmo okazis militista puĉo
- 1990: Liĥtenŝtejno aniĝis al UN
- 1991: Verĥovna Rada de Ukrainio decidis uzi la bluan-flavan flagon antaŭ adopto de Konstitucio en protokolaj eventoj
- 1993: Lastaj rusiaj soldatoj forveturis de Varsovia stacidomo al Rusio — restis nur ĉirkaŭ 30 soldatoj, kiuj poste konvojis trapason de rusia armeo de Germanio al Rusio
- 1997: Loĝantoj de Kimrio referendumis por kreo de la Nacia Asembleo por Kimrio. Antaŭ Egipta muzeo en Kairo estis pripafita aŭtomobilo kun turistoj - pereis 8 germanoj kaj egipta ŝoforo
- 1998: Fondiĝis Interreta Korporacio por atribui Nomojn kaj Ciferojn (ICANN), respondeca pri konservado de la sistemo de domajnoj kaj IP-adresoj en la Interreto
- 1998: Belga astronomo Eric Walter Elst malkovris asteroidon Krakovo
- 1999: En Szczecin formiĝis kadre de NATO Plurnacia Nord-Orienta Korpuso konsistanta el militistoj de Danio, Germanio kaj Pollando
- 2001: Distrikta Tribunalo de Beogrado anoncis, ke almenaŭ 269 korpoj suspektataj kiel la restaĵoj de kosovaj albanoj, mortigitaj dum la Kosova Milito en 1999, estis elfositaj el amastombo proksime al Beogrado. Kvin leteroj kun antraksaj sporoj estis senditaj al diversaj amaskomunikiloj en Usono
- 2005: Koalicio Kristandemokrata Unio de Germanio/Kristan-Sociala Unio en Bavario sub gvido de Angela Merkel gajnis antaŭtempan parlamentan voĉdonon en Germanio
- 2006: Anousheh Ansari, usonanino fariĝis unua kosmo-turistino
- 2007: Nord-Koreio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ligis diplomatiajn rilatojn
- 2013: Tony Abbott iĝis ĉefministro de Aŭstralio
- 2014: Referendumo pri sendependeco de Skotlando disde Unuiĝinta Reĝlando kun la rezulto por "ne sendependiĝi" (55,3% de voĉdonantoj)
- 2015: Internacia skandalo pri poluo de germanaj aŭtoj Volkswagen AG eksplodita
- 2019: Prezidanto de la Ukraina Instituto pri Nacia Memoro estis maldungita
- 2020: Bestprotektado: Pollando aliĝis al 16 landoj, kiuj malpermesas ritan ŝoĥtadon/halalon de bestoj (por eksporto) kaj kruelan bredadon por feloj (precipe kojpoj, krom kunikloj)
- 2022: 207-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 53: Trajano, imperiestro de Romio (m. 117)
- 1434: Eleonora de Portugalio kaj Aragono, romia-germana imperiestrino (m. 1467)
- 1505: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (m. 1558)
- 1574: Claudio Achillini, itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto (m. 1640)
- 1587: Francesca Caccini, itala komponistino de frua baroko, la unua virino komponinta operojn (m. 1640)
- 1684: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1748)
- 1709: Samuel Johnson, angla verkisto, leksikografo kaj literaturkritikisto, enestanta en Angla Antologio (m. 1784)
- 1721: Johann Adolf Schlegel, germana verkisto kaj pedagogo (m. 1793)
- 1750: Tomás de Iriarte, hispana poeto kaj tradukisto (m. 1791)
- 1752: Adrien-Marie Legendre, franca matematikisto (m. 1833)
- 1765: Gregorio la 16-a, papo, romualdano (m. 1846)
- 1782: José Tomás Boves, hispana politikisto respondeca pri masakroj en Venezuelo (m. 1814)
- 1786: Kristiano la 8-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1848)
- 1786: Justinus Kerner, germana kuracisto kaj mistika verkisto (m. 1862)
- 1806: Heinrich Laube, germana verkisto, publicisto, teatrodirektisto (m. 1884)
- 1809: Armand Barbès, franca revoluciisto, kontraŭulo de Julia monarkio (m. 1870)
- 1819: Léon Foucault, franca fizikisto, malkovrinto de kirlokurento (m. 1868)
- 1822: Ernst Förstemann, germana historiisto, arkivisto kaj bibliotekisto (m. 1906)
- 1825: Gustav Adolf Schultze, germana pentristo kaj fotisto (m. 1897)
- 1852: Hans Wagner, germana oficiro kaj filatelisto (m. 1940)
- 1854: Florentino Ameghino, argentina zoologo, paleontologo kaj antropologo (m. 1911)
- 1868: György Vastagh, hungara skulptisto (m. 1946)
- 1876: Leon Paul Charles Cogen, belga juristo, advokato, pacjuĝisto, esperantisto kaj stenografiisto, membro de Lingva Komitato, elpensinto de kalendar-reformo, vicprezidanto de Belga Ligo Esperantista, redaktoro de "Internacia Stenografiisto" kaj kontribuanto al "Belga Esperantisto", tradukinto el la nederlanda kaj franca (m. 1944)
- 1882: Sándor Herke, hungara kemiisto, profesoro, agronomo (m. 1970)
- 1885: Uzeyir Hajibeyov, azera komponisto, sciencisto, tradukisto (m. 1948)
- 1885: Zoltán Rákosi, hungara verkisto, poeto (m. 1970)
- 1887: Henryk Elzenberg, pola filozofo, aforisto kaj poligloto, okupiĝanta pri etiko, estetiko, aksiologio, historio de filozofio (m. 1967)
- 1893: Fuĵisaŭa Ĉikao, japana profesoro, poligloto, direktoro de Japana Esperanto-Instituto (m. nekonata)
- 1895: Digvijaysinhji, barata maharaĝo, diplomato kaj filantropo, fondinto apud Ĝamnagar de tendaro por kelkaj miloj de polaj infanoj rifuĝintaj de Sovetunio dum la Dua Mondmilito, reprezentanto de sendependa Barato en UN (m. 1966)
- 1897: Kálmán Gáborjáni Szabó, hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto (m. 1955)
- 1897: Pablo Sorozábal, eŭska-hispana komponisto (m. 1988)
- 1899: Árpád Ajvász, rumania hungara apotekisto (m. 1965)
- 1905: Greta Garbo, sveda aktorino, filma stelulino (m. 1990)
- 1907: Edwin Mattison McMillan, usona fizikisto Nobelpremiita pri kemio, malkovrinto de transuraniaj elementoj, membro de la projekto Manhattan (m. 1991)
- 1907: Leon Askin, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (m. 2005)
- 1911: Ulrich Knispel, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1978)
- 1912: Iván Krepsz, rumania hungara kuracisto, radiologo (m. 1992)
- 1913: Karl Reinthaler, aŭstra fervojisto kaj politikisto (m. 2000)
- 1923: János Dani, rumania hungara arkivisto, historiisto (m. 2005)
- 1924: Lajos Orbán, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 1998)
- 1939: Jorge Sampaio, prezidento de Portugalio (m. 2021)
- 1941: Michael Hartnett, irlanda poeto (m. 1999)
- 1942: Wolfgang Schäuble, germana politikisto (m. 2023)
- 1942: Kálmán Szőcs, rumania hungara poeto (m. 1973)
- 1946: András Heim, rumania hungara grafikisto (m. 2020)
- 1947: Drew Gilpin Faust, usona historiistino
- 1950: Ödön Sróth, rumania hungara inĝeniero pri bestbredado, poeto
- 1954: Steven Pinker, kanada-usona kognosciencisto kaj verkisto
- 1958: Rachid Taha, franca-alĝeria muzikisto (m. 2018)
- 1971: Lance Armstrong, usona biciklisto
- 1972: Eva Corino, germana verkistino kaj kritikistino
- 1973: Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, la dua kosmoturisto
- 1974: Xzibit, usona aktoro kaj repisto
- 1979: Bobo Chan, hongkonga kantistino, modelino kaj aktorino
Mortoj
- 96: Domiciano, imperiestro de Romio, murdita (n. 51)
- 1180: Ludoviko la 7-a, reĝo de Francio (n. 1120)
- 1345: Andreo de Hungario, hungara princo, Napola reĝo, murdita (n. 1327)
- 1598: Toyotomi Hideyoshi, japana daimio kaj unuiginto de Japanio (n. 1536)
- 1663: Sankta Jozefo el Kupertino, itala mistikulo, franciskana monaĥo, "fluganta sanktulo" (n. 1603)
- 1783: Leonhard Euler, svisa matematikisto (n. 1707)
- 1823: Christian Friedrich Werner, germana komercisto (n. 1759)
- 1830: William Hazlitt, angla verkisto kaj eseisto (n. 1778)
- 1857: Sebastian Lucius, germana entreprenisto, konata de la Kulturforumo Dacheröden (n. 1781)
- 1872: Karolo la 15-a, reĝo de Svedio-Norvegio (n. 1826)
- 1892: Károly Szuper, hungara teatrestro, aktoro, reĝisoro (n. 1821)
- 1903: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (n. 1874)
- 1911: Pjotr Stolipin, konservativa ĉefministro de la Rusia imperio, murdita (n. 1862)
- 1914: József Abonyi, hungara dentkuracisto kaj fakverkisto (n.1858)
- 1931: Hazrat Babaĝan, islamana sanktulino, spirita majstrino de Meher Baba (n. 1806)
- 1937: Johannes Bühring, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (n. 1858)
- 1939: Stanisław Ignacy Witkiewicz, pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto (n. 1885)
- 1945: Volin, ukraina anarkiisto, teoriulo de sinteza anarkiismo (n. 1882)
- 1948: Anton Orel, slovena operkantisto (n. 1914)
- 1950: Béla Schiff, rumania hungara-germana ĵurnalisto, lokhistoriisto (n. 1897)
- 1959: Benjamin Péret, franca poeto, superrealisto, kunredaktoro de "La Révolution surréaliste" (La Superrealista Revolucio) (n. 1899)
- 1961: Dag Hammarskjöld, sveda politikisto, diplomato, ekonomikisto, juristo; postmorte distingita per Nobel-premio pri paco (n. 1905)
- 1967: John Douglas Cockcroft, brita Nobelpremiita fizikisto, kunkreinto de partikla akcelilo (n. 1897)
- 1968: León Felipe, hispana-meksika poeto (n. 1884)
- 1970: Ferenc Görög, hungara historiisto kaj redaktoro (n. 1881)
- 1970: Jimi Hendrix, usona rok-muzikisto, gitaristo, muzikproduktisto, voĉisto, komponisto (n. 1942)
- 1972: Bohuslav Fuchs, ĉeĥa arkitekto, urboplanisto (n. 1895)
- 1974: Dani Suba, rumania hungara ĵurnalisto, grafikisto (n. 1911)
- 1980: Gábor Madaras, rumania hungara populara kantisto (n. 1918)
- 1981: András Vitályos, rumania hungara kuracisto, fakverkisto (n. 1901)
- 1998: László Podhradszky, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1920)
- 2006: József Soltész, rumania hungara-germana poeto, verkisto (n. 1945)
- 2007: Josef Vinklář, ĉeĥa aktoro (n. 1930)
- 2008: Mauricio Kagel, argentina-germana komponisto, libretisto, reĝisoro (n. 1931)
- 2009: Barbara Skarga, pola profesorino de filozofio (n. 1919)
- 2012: Santiago Carrillo, estro de la Hispana Komunista Partio (n. 1915)
- 2013: Marcel Reich-Ranicki, pola-germana literaturkritikisto (n. 1920)
- 2020: John Turner, ĉefministro de Kanado (n. 1929)
- 2020: Ruth Bader Ginsburg, usona juristino, membrino de la Supera Kortumo de Usono (n. 1933)
- 2021: Mario Camus, hispana kinreĝisoro kaj scenaristo (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 18-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|