Internacia Esperanto-Ligo (IEL) estis fondita post alvoko de Louis Bastien en la 18-a de septembro1936, kreante skismon en la movado. Ĝi ekzistis ĝis la Kunfandiĝo de 1947. Ĝi estis siatempe la plej granda kaj grava Esperanto-asocio, kaj kunigis la Landajn Asociojn.
Pro la malfacilaĵoj teni la oficejon en Ĝenevo kaj la rezisto de Eduard Stettler kaj Hans Jakob, Bastien kaj la plej multaj aliaj estraranoj de UEA forlasis la Asocion kaj fondis Internacian Esperanto-Ligon, kun sidejo en Britio (la 18-an de septembro 1936). Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe la Ĝeneva UEA restis komence nur la svisa (ĝis 1938) kaj (formale) la neaktivaj asocioj en Hispanio, krome kelkaj cent individuaj membroj. Oni parolis pri Skismo.