Piemonto (italePiemonte [pjemonte], kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 341 375 loĝantoj sur areo de 25 387 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 171 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Torino.
La Piemonta ebenaĵo estas fekunda agrara lando, kiu produktas tritikon, rizon, maizon kaj valorajn vinberojn, de kiuj devenas famaj vinoj (precipe en la provincoj de Asti, Torino, Cuneo kaj Alessandria). Tiu regiono enhavas ankaŭ plej gravajn industriajn centrojn, elstare Torino, kie estas la fabriko de aŭtomobiloj FIAT, kaj Ivrea, sidejo de la fabriko de komputiloj Olivetti.