Al la aŭtororajto kaj parencaj rajtoj apartenas ekzemple la rajtoj kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajtoj komerci kun ĝi aŭ krei ties devenaĵojn, rajto juĝprocesi por eldevigi la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ĉi-antaŭajn rajtojn al aliuloj. La aŭtororajtoj ne aplikeblas por faktoj aŭ ideoj, sed por iliaj originalaj esprimoj.
Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la aŭtororajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.
Protektodaŭroj
La juro pri aŭtororajto varias inter la ŝtatoj, sed ekzistas internacia juro pri ili surbaze de la Konvencio de Berno, kiu interalie difinas, ke normale la aŭtororajto finiĝas 50 ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro (ne post la verkado). Antaŭ tiu tempo ne necesas, ke la aŭtoro aŭ liaj heredantoj faru ion por konservi la rajton (male al patento aŭ marko). Aliflanke tiu periodo normale ne estas plilongigebla laŭ peto de la rajtoposedanto.
Komence estis tiaj daŭroj kiel 28 jaroj, sed poste ili estis multe plilongigataj. Oni pravigas tion per plilongiĝanta vivdaŭro, per komparo kun heredo de fizikaj objektoj, kaj per pli longaj daŭroj en aliaj landoj.
Oni ofte rimarkigas, ke, dum en la komenco daŭro de kopirajta monopolo estis elektata kompromise por ebligi ne nur profiton aŭ rekompencon por la aŭtoro, sed ankaŭ (aŭ antaŭ ĉio) aliron al la verko por ceteraj personoj, iom post iom oni preskaŭ ĉesis konsideri ĉe leĝoŝanĝado interesojn de ĉiuj krom aŭtoroj (kaj/aŭ ties idoj) kaj eldonistoj, ĉiam plilongigante kaj plifortigante la kopirajtmonopoloprotektadon.[2] Ankaŭ verkoj de jam longe malvivaj aŭtoroj, fariĝintaj publika havaĵo, estas retirataj sub kopirajtan monopolon.[3][4][5]
Kun longaj daŭroj kaj komplikaj reguloj de ilia elkalkulado ofte estas malfacile kompreni, ĉu malnova verko de jam longe malviva aŭtoro jam estas publika havaĵo;[6] kaj, se ne, kiun aŭ kiel kontakti por ricevi permeson.[7] Tio estas grava, interalie, pro tio, ke multaj konataj, se ne ĉiuj, verkoj (ekzemple tiuj de Walt Disney Company, kiu aktive defendas siajn kopirajtmonopolojn) estas derivaĵoj de aliaj verkoj.[8][9][10] Pro tio en kelkaj landoj ekzistas esceptoj por «orfaj» verkoj.
Ekzistas opinio, ke la celo de tro longa kopirajta monopolo estas fari nedisponeblaj la verkojn, kiujn oni ne intencas vendi, kaj tiel devigi uzon de la ceteraj.[11]
Esceptoj por laŭleĝa uzo
En diversaj landoj ekzistas diversaj esceptoj el ekskluziva rajto, kiuj ebligas certmaniere laŭleĝe uzi verkojn sen ricevi permeson — ekzemple, ĉe privata uzo (sekurkopiado, uzo per aliaj siaj aparatoj, aŭskultado kun familio), citado, novaĵraportado, kritikado, akcidenta malgrandega malgravega uzado (de minimis). Tamen tiuj esceptoj, kiel ekzemple «justa uzo», estas difinitaj malprecize, do fidi ilin povas esti danĝere.[12]
Almenaŭ en kelkaj landoj privata kopiado estas pagenda, kaj la pago estas kolektata de produktantoj/vendantoj/aĉetantoj de komputila memoro, kiu estas uzebla por tia kopiado.[13] Fojfoje iuj provas ŝajnigi la koncernan escepton neekzistanta, aŭ leĝe malplivastigi ĝin.[14][15][16]
Aparatoj (nun ordinare komputiloj) kaj komputilaj programoj povas havi kvalitojn destinitajn por malhelpi al posedantoj de verkokopioj iajn uzmanierojn rigardatajn de verkeldonistoj kiel malutilaj, ekzemple kopiadon aŭ ŝanĝadon (nuntempe tiuj kvalitoj estas «digital rights management»). Tiuj kvalitoj ne atentas leĝojn, do uzi la leĝajn esceptojn fariĝas malfacile aŭ eĉ kontraŭleĝe.[17]