Laŭ la traktado, plimulto de Transilvanio kaj Hungario venis sub Habsburgan regadon. La interkonsento malgravigis la turkan influon en orienta Eŭropo, kaj tiel markis la komencon de la fino de otomana hegemonio en sudorienta Eŭropo, kaj igis Aŭstrio la reganta forto en la regiono kaj konsekvence grava imperio.
La sultano Mustafo la 2-a decidis militiri finsomere de 1697 norden, sed la princo Jenő Savoyai venkis lian armeon en la batalo de Zenta (11-an de septembro). La malvenko, la rusa minacado, politika premo de Anglio kaj Nederlando trudis al traktado la sultanon.
La traktado okazis en Karlovic, (nun Sremszki Karlovci, Serbio) proksime al Beogrado. La interparoloj komenciĝis en 1698 kaj daŭris 72 tagojn. Tiu estis la unua okazo, kiam la turkoj emis intertrakti kun ligo de la eŭropaj nacioj kaj akceptis peradon de neŭtralaj ŝtatoj, kaj finfine rekonis malvenkon. La subskribo de la kontrakto okazis la 26-an de januaro 1699.
En Karlovic, la rusoj kaj turkoj interkonsentis nur je dujara armistico, sed ili subskribis en 1700 la pacon de Konstantinapolo, kiu transdonis Azovon al Rusio (kiun la turkoj rekonkeris en 1711, la rusoj reokupis en 1783), plue permesis, ke la caro havu daŭran diplomatian reprezentadon en Konstantinopolo.