Dum la festo, kiu okazas ofte en preĝejo la fruktoj de la kampoj estas orname ekspoziciitaj. Krono plektita el cerealoj aŭ vitoj estas ofte portata de procesio tra la komunumo. En kamparaj regionoj multaj homoj partoprenas la feston. La oferoj estas poste donita al hejmoj por povruloj aŭ senhejmuloj.
Celo de la rikoltodankofesto estas memorigi pri la laboro de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj kaj ke la eblo havi sufiĉe da nutraĵo estas ne nur danke al homoj.
En Usono oni festas „Thanksgiving Day“ (dankotago), la kvaran ĵaŭdon de novembro. Ĝi estas ŝtata feritago, kiu memorigas pri la unua tago de rikolto de la pilgrimpatroj. Tradicie oni manĝas meleagron en familia rondo.
En Kanado„Thanksgiving“ estas festita la duan lundon de oktobro.