4-a de januaro
La 4-a de januaro estas la 4-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 361 tagoj restas (362 en superjaroj).
Je la 4-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -46: Malvenko de Julio Cezaro kontraŭ romia militisto kaj politikisto Titus Labienus en la batalo de Ruspina
- 275: Eŭtikiano iĝis papo
- 871: Anglosaksoj sub gvido de reĝo Ethelred venkis danajn kaj norvegajn invadintojn en la batalo de Reading
- 1248: Germana urbo Neubrandenburg fondiĝis
- 1248: Alfonso la 3-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1254: Reprezentanta francan reĝon Ludovikon la 9-an Vilhelmo de Rubruk, flandra misiisto kaj vojaĝisto, renkontiĝis en la ĉefurbo de Mongola imperio Karakorumo kun granda ĥano Mongka
- 1493: Grandprinclando Moskvo: Ivano la Tria oficiale deklaris unuan militon al Litovio
- 1494: Presejo el Cetinjo presis por Serba Ortodoksa Eklezio unuan libron en la serba lingvo
- 1503: Reĝo de Pollando kaj litova grandduko Aleksandro donis urborajton al Wysokie Mazowieckie
- 1541: Duklando Prusio: gvidanto de kontraŭfeŭdista ribelo de kamparanoj en Sambio Jan Gericke estis kondamnita al mortpuno pere de kvaronumo - mortis en malliberejo antaŭ plenumo de la verdikto
- 1698: Londono: reprezenta sidejo de la brita monarkio Palaco Whitehall forbruliĝis
- 1717: La Sep Provincoj, Reĝlando de Granda Britio kaj Francio kontraktis en Hago kontraŭhispanan aliancon
- 1729: Varsovia presejo de piaristoj eldonis unuan numeron de "Nowiny Polskie" (Polaj Novaĵoj), alititolitaj en 1730 kiel „Kurier Polski” — unua en Eŭropo gazeto pri enlandaj aferoj
- 1755: Kunfluejo de Istanbulo Ora Korno frostiĝis
- 1762: Sepjara milito: Reĝlando de Granda Britio deklaris militon al Hispanio kaj Reĝlando de Napolo
- 1769: Konfederacianoj de Bar en batalo de Bydgoszcz devigis al retiriĝo grandan taĉmenton de rusa armeo
- 1790: Stanisław Staszic anonime eldonis libron Avertoj por Pollando postulante novan koncepton de nacio
- 1796: Pollando dispartigita: prusa armeo forlasis Krakovon, kiun oni aligis al Habsburgoj
- 1797: En Slovenio aperis unua gazeto "Lublanske novice"
- 1798: Mulhouse, ĝis tiam ligita kun Svislando, aliĝis al Francio
- 1801: En Vroclavo oni fondis Industrian Lernejon por Malriĉaj Judaj Knabinoj - funkciis ĝis 1920
- 1847: Samuel Colt vendis al usona registaro unuajn mil revolverojn de propra konstruo, kiujn ricevis polico en Teksaso
- 1854: Hinda Oceano: Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj malkovritaj
- 1878: Rusa-turka milito: venko de la Rusia imperio en la batalo pri Sofio kaŭzis liberigon de Sofio de la Otomana imperio
- 1880: Ekvadoro: grimpisto Edward Whymper unuafoje atingis Ĉimborazo-pinton
- 1896: Utaho, la eksa Utaha Teritorio, fariĝis la 45-a ŝtato de Usono.
- 1911: Incendio de Sublima Pordo, proksima al Palaco Topkapi en Istanbulo
- 1911: Nobelpremiita pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie proponis sian kandidatecon al Franca Akademio
- Unua mondmilito:
- 1919: Ukraina Centra Konsilio malpermesis cirkuladon de rusia, germana kaj aŭstra mono en Ukrainio
- 1923: Lenin pretigis testamenton, en kiu li sugestis deflankigi Stalinon de la regopovo kaj esprimis negativan opinion pri siaj eventualaj posteuloj Lev Trockij, Grigorij Zinovjev, Lev Kamenev, Nikolaj Buĥarin kaj Iurij Pjatakov
- 1927: Dua Pola Respubliko: al konstruata havenurbo Gdynia eniris unua pola ŝutvara ŝipo SS Wilno
- 1932: Brita Hindio: partio Barata Nacia Kongreso estis agnoskita neleĝa - aresto de Mahatma Gandhi
- 1933: En Kolonjo okazis sekreta negocado de Adolf Hitler kun estinta kanceliero Franz von Papen, peranto de prezidento Paul von Hindenburg, rezulte de kiu Hitler iĝis kanceliero de koalicia registaro Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj German-nacia popolpartio.
- 1936: En Novjorko oni publikigis en la revuo "Billboard" unuan liston de furorkantoj bazitan sur nombro de venditaj gramofondiskoj
- 1939: Prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt anoncis finon de la programo New Deal, kies celo estis kontraŭstaro al efikoj de la Granda Depresio
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Poznań rezista movado malbonigis en kelkaj lokoj armeajn liniojn de telefonado; al Varsovio venas kuriero de Parizo kun ordono al brigada generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz de forveturo sub la sovetan okupadon, komandanto de la Asocio de Armita Batalado por Varsovio iĝas diplomita kolonelo Stefan Rowecki; pola kaj franca registaroj subskribis interkonsentojn pri kreo de Polaj Armitaj Fortoj en Francio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) en korespondo de Jerusalemo skribas pri Reprezalio de pola loĝantaro sub la soveta okupado, kaj de Kopenhago pri Sub la slogano "ekstermi ĉion, kio pola" (koncerne polajn teritoriojn enkorpigitajn al Tria Regno) kaj ankaŭ represas apelacion el Bonaero ne pri almozo, sed pri Nacia Imposto, kiun ĉiu polo kaj polino devus oferi; letero do Benito Mussolini al Adolf Hitler kun kritiko de lia politiko kaj pri rekonstruo de Pollando
- 1941: Germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio decidis energie kuraci trakomon disvastiĝantan ĉe poloj; Batalo de Anglio: la plej peza 12-hora bombado de antaŭurbo de Bristolo, nokte de la 4-a/5-a de januaro; en Montrealo fondiĝis Klubo de Virin-Komitato de Polinoj - Militaj Rifuĝintoj; en Budapeŝto "Wieści Polskie" citis opinion de kanibalestro el Salomonoj - laŭ represita en Zurika gazeto rakonto de pola esploristo Bronisław Malinowski - kiu ne povis imagi kiel eŭropanoj povas manĝi tiom da homa viando liverata de la milito, kaj post apenaŭa persvado, ke ili ne manĝas siajn malamikojn, li kun ekmiro kaj abomeno konstatis barbarecon de blankuloj, kiuj mortigas sin reciproke sen kaŭzo; en Francio Britio atakis germanajn militŝipojn en Brest
- 1942: Ĝenerala guberniestro Hans Frank anoncis kolektadon de peltoj, skioj kaj varmaj vestoj ĝis la 15-a de januaro por germanaj soldatoj ĉe la Orienta Fronto; en Krakovo, Tarnów kaj aliaj urboj de ĜG aktiviĝis informejoj pri varbado de poloj por laboroj en Tria Regno; estro de distrikto Chrzanowski dependigis akcepton de poloj al malsanulejoj laŭ sia konsento
- 1943: Germana polico, ĝendarmoj kaj SS-anoj pafmortigis 22 loĝantojn de vilaĝo Nielisz apud Zamość; ĝendarmoj murdis en Krzak 28 polojn; en Poznań germanoj ekzekutis 6 personojn; en eta geto de Częstochowa okazis surstrata homkaptado - pro armita rezisto de 2 judoj germana polico murdis ilin kun 25 aliaj judoj, krome 300 judojn deportis al koncentrejo; germanoj pafekzekutis en Ateno Jerzy Iwanow-Szajnowicz, heroon de la greka rezistomovado, kies grupo interalie sinkigis kelke da malamikaj ŝipoj kaj detruis ĉ. 400 germanajn kaj italajn aviadilojn; usona revuo "Time" resumis rezultojn de 1942 kaj nomis Stalin "Viro de la jaro"; Orienta Fronto: en Kaŭkazio trupoj de Norda Grupo de Transkaŭkaza Fronto liberigis Nalĉik
- 1944: Nokte de la 3-a/4-a de januaro la Ruĝa Armeo postkurante germanojn transpaŝis landlimon de la Dua Pola Respubliko sur la linio Rokitno (nun Rivna provinco)-Olewsk (nun Ĵitomira provinco), konkerante Ĵaŝkiv (Ĉerkasa provinco) kaj Bila Cerkva, soveta taĉmento batalis kun bataliono de Pola Enlanda Armeo — la dua soveta okupado de Pollando komenciĝis, Sovetunio agnoskis la Provizoran Registaron de la Pola Respubliko; la Pola ekzila registaro ofertis kunlaboron en komuna batalo kontraŭ Nazia Germanio kaj esperis, ke Sovetunio estimos rajtojn kaj interesojn de la Pola Respubliko kaj ties civitanojn sur okupataj teritorioj; NKVD amase deportis polojn el Lvovo — reprezalioj koncernis 17 000 personojn (en la urbo loĝis pli ol 66% de poloj); ukraina polico laŭ postulo de Gestapo arestis 20 membrojn de la Pola Enlanda Armeo kaj de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Hrubieszowski; unua batalo de Monte Cassino komencita
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: NKVD amase arestis polojn en Lvovo por ilin deporti kaj sovetigi la urbon; profesoroj de Politekniko de Lvovo rifuzis subskribi prezentitan al ili de sovetaj regopovoj rezolucion kondamnantan la polan ekzilan registaron kaj la Enlandan Armeon; Sudokcidenta Pacifiko: kamikazoj atakis usonan armeon moviĝantan al Luzono; Hinda Oceano: britoj atakis naftan rafinejon sur nordorienta Sumatro; Birmo: brita armeo konkeris Akjab
- 1947: Pollando: politika proceso de aktivuloj de Libero kaj Sendependo komenciĝis - inter 10 akuzitoj troviĝis ties fondinto kaj lasta prezidanto - kolonelo Łukasz Ciepliński
- 1947: Germana semajna gazeto "Der Spiegel" aperis
- 1948: Birmo fariĝis sendependa de Britio
- 1951: Korea milito: ĉina kaj nordkorea Popola Armeo konkeris Seulon
- 1954: En Duisburg oni instalis unuajn en Germanio parkhorloĝojn
- 1956: Greka Nacia Radikala Unio estis establita de Konstantino Karamanlis
- 1957: Litova SSR: Plenumkomitato de Vilno unuafoje post la Dua Mondmilito eldonis skribitan decidon en la litova lingvo, la pluaj estis verkitaj en du lingvoj — litova kaj rusa
- 1958: Premiero de la milita filmo La heroa de pola reĝisoro Andrzej Munk
- 1958: Edmund Hillary atingis la sudan poluson
- 1958: Unua artefarita satelito de la Tero Sputnik 1 falis de la orbito kaj bruliĝis en la tera atmosfero
- 1960: Aŭstrio, Britio, Danio, Norvegio, Portugalio, Svislando kaj Svedio subskribis Konvencion de Stokholmo, fondigantan Eŭropan Liber-Komercan Asocion
- 1962: En Novjorko on montris trajnon, kiu povas veturi sen skipo
- 1962: Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj nuligis diplomatiajn sankciojn kontraŭ Domingo
- 1964: Papo Paŭlo la 6-a komencis sian unuan apostolan vojaĝon — en Amano renkontiĝis kun reĝo de Jordanio Husejn la 1-a, en Nazareto kun prezidanto de Israelo, en Jerusalemo sur Olivarba monto kun patriarko de Konstantinopolo — unua en la mondo vizito de papo en la Sankta Lando
- 1970: The Beatles surbendigis lastan kanton por sia lasta albumo Let It Be
- 1979: Sur Gvadelupo okazis konferenco de ŝtatgvidantoj de Francio, Usono, Germanio kaj Britio dediĉita al krizo en Irano.
- 1979: NASA: kosmosondilo Voyager 1 komencis observi Jupiteron
- 1980: Post invado de Sovetunio al Afganio, Usono enkondukas embargon pri grenliverado
- 1982: Milita stato en Pollando:
- 1983: Popmuzika novonda brita ensemblo Eurythmics eldonis sian duan muzikalbumon Sweet Dreams, kiu famigis ĝin en la mondo
- 1989: Mediteraneo: 2 usonaj ĉasaviadiloj Grumman F-14 Tomcat pafalterigis 2 libiajn MiG-23 super la golfo de Sirto
- 1989: Pollando: forigo de kuponoj por benzino kaj aŭtomobiloj - pli frue oni likvidis ilin por faruno, butero, sukero kaj ĉokolado, la lasta estis viando, sed nur alirebla ekde la 1-a de septembro
- 1991: Jan Krzysztof Bielecki iĝis ĉefministro de Pollando
- 1991: Turkio: ĉirkaŭ 70 mil ministoj dum striko marŝis de Zonguldak al Ankaro
- 1992: Registaro de Respubliko Makedonio deklaris la 7-an de januaro (unua tago de Kristnasko) libera tago - unuafoje en Makedonio religia festo estis oficiale deklarita
- 1997: Ĉeĥa prezidento Vaclav Havel nuptis, la duan fojon, aktorinon Dagmar Veškrnová
- 1998: Valdas Adamkus gajnis prezidentan balotadon en Litovio
- 2004: NASA: veturilo Spirit grundiĝis sur Marson - unuaj bildoj alvenas al Pasadena, al Reakci-Pelada Laboratorio
- 2004: Miĥail Saakaŝvili gajnis prezidentan balotadon en Kartvelio
- 2006: Ĉefministro de Israelo Ariel Ŝaron travivis apopleksion, post kiu li ektroviĝis en komato - persono plenumanta la devon de registarestro iĝis vicĉefministro Ehud Olmert
- 2007: Nancy Pelosi iĝis unua en la historio virino en la ofico de Speaker of the House de Usona Domo de Reprezentantoj
- 2010: En Dubajo oni oficiale malfermis la plej altan en la mondo nuboskrapulon Burĝ Ĥalifa
- 2011: Parta suna eklipso rigardebla en Eŭropo (escepte de Islando, Ferooj kaj nordaj partoj de Skandinavia Duoninsulo), Nord-Afriko, Proksima Oriento, Mez-Azio kaj okcidenta Ĉinio
- 2013: Prezidento Maĥmud Abbas dekrete transformis Palestinan Aŭtonomion al Ŝtato Palestino
- 2016: Sauda Arabio, Barejno kaj Sudano rompis diplomatiajn rilatojn kun Irano
- 2018: Sud-Afriko: pasaĝera trajno koliziis kun kamiono ĉe ebena kruciĝo inter Hennenman kaj Kroonstad - 20 homoj mortis kaj 260 vundiĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1271: Sankta Izabela de Aragono, reĝino de Portuglio, sanktulino (m. 1336)
- 1341: Wat Tyler, angla gvidanto de la unua kampara ribelo (m. 1381)
- 1567: François d'Aguilon, brabanta jezuito, sciencisto okupiĝanta pri optiko, matematiko kaj arkitekturo (m. 1617)
- 1604: Jakob Balde, germana poeto, jezuito, retorikisto (m. 1668)
- 1643: Isaac Newton, angla fizikisto kaj matematikisto (m. 1727)
- 1664: Lars Roberg, sveda kuracisto, profesoro de la Universitato de Upsalo (m. 1742)
- 1710: Giovanni Battista Pergolesi, itala komponisto, violonisto kaj orgenisto (m. 1736)
- 1720: Johann Friedrich Agricola, germana komponisto, orgenisto kaj kantisto (m. 1774)
- 1745: Ferenc Benkő, hungara mineralogo (m. 1816)
- 1745: Johann Jakob Griesbach, germana teologo kaj filologo (m. 1812)
- 1772: Anton Friedrich Justus Thibaut, germana jursciencisto (m. 1840)
- 1785: Jacob Grimm, germana bibliotekisto kaj lingvisto (m. 1863)
- 1806: Hermann Baumeister, germana politikisto kaj juristo (m. 1877)
- 1809: Louis Braille, franca inventinto de brajla skribsistemo (m. 1852)
- 1813: Louis Lucien Bonaparte, franca lingvisto, esploristo de la eŭska lingvo (m. 1891)
- 1821: Bedřich Havránek, ĉeĥa romantisma pentristo (m. 1899)
- 1830: Tytus Babczyński, pola matematikisto kaj fizikisto (m. 1910)
- 1839: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (m. 1860)
- 1863: István Apáthy, hungara zoologo, profesoro (m. 1922)
- 1865: Zsigmond Várady, hungara ĵurnalisto, advokato, politikisto (m. 1913)
- 1866: Joel Hastings Metcalf, usona pastro kaj astronomo (m. 1925)
- 1869: Charles Crane, havaja politikisto, urbestro de Honolulu (m. 1958)
- 1870: Helena Willman-Grabowska, pola hindologo, iranologo kaj sanskritologo (m. 1957)
- 1874: Josef Suk, ĉeĥa komponisto kaj violonisto (m. 1935)
- 1889: William Edward Collinson, angla germanisto, membro de IALA kaj Lingva Komitato, esperantisto, aŭtoro de La Homa Lingvo, verkanta por pluraj revuoj kiel "Lingva Kritiko", "Esperantologio" (m. 1969)
- 1890: Miklós Bánó, hungara inĝeniero perdinta vidopovon, fondinto de blindula grupo ene de Esperanto-movado en Hungario, propagandisto de "La Verda Standardo" (m. nekonata)
- 1890: Victor Lustig, bohemi-devena trompisto kaj kavalir-fripono, la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon" (m. 1947)
- 1894: Michael Sagmeister, aŭstra politikisto (m. 1973)
- 1896: André Masson, franca pentristo, grafikisto (m. 1987)
- 1899: Klára Győri, hungara aŭtobiografiistino (m. 1975)
- 1900: James Bond, usona ornitologo (m. 1989)
- 1902: Halina Weinstein, pola instruistino, poetino kaj tradukistino, filino de esperantistino Anna Weinstein, kune kun Izrael Lejzerowicz estis reprezentanto de "Literatura Mondo" por Pollando, kontribuis al "Pola Esperantisto", gvidis Esperanto-kursojn por studentoj de Varsovia Universitato, esperantigis verkojn de Leo Belmont, mortis en Varsovia geto (m. 1942)
- 1903: Georg Elser, germana lignaĵisto, atencinto kontraŭ Adolf Hitler (m. 1945)
- 1915: Adolf Opálka, ĉeĥa soldato, gvidanto de ĉehoslovaka rezistomovado (m. 1942)
- 1916: Slim Gaillard, usona ĵazkantisto, pianisto kaj gitaristo (m. 1991)
- 1917: Mihály László Fodor, rumania hungara franciskano (m. 1968)
- 1929: Ernő Lupán, rumania hungara juristo (m. 2013)
- 1929: Günter Schabowski, germana politikisto (m. 2015)
- 1929: Arik Brauer, aŭstra pentristo kaj kantisto (m. 2021)
- 1929: Wigand Siebel, germana sociologo
- 1932: Carlos Saura, hispana filmreĝisoro (m. 2023)
- 1933: Kornél Iván Kis, hungara instruisto, amatora aktoro, verkisto
- 1934: Rudolf Schuster, prezidento de Slovakio
- 1935: Győző Rácz, hungara filozofo, redaktoro (m. 1989)
- 1937: Dyan Cannon, usona aktorino
- 1940: Gao Xingjian, ĉina Nobelpremiita verkisto, pentristo kaj tradukisto de la franca literaturo
- 1940: Antoni Krauze, pola filma reĝisoro kaj scenaristo
- 1941: Eszter Domokos, hungara verkistino (m. 1994)
- 1942: John McLaughlin, angla muzikisto pri ĵazo, okcidenta klasika muziko, flamenko, bluso, hindia klasika muziko, virtuozo de gitaro, komponisto
- 1943: György Mandics, rumania hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto
- 1945: Richard R. Schrock, usona Nobelpremiita kemiisto
- 1949: Spomenka Štimec, kroata verkistino, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, tradukistino, Esperanto-instruisto kadre de Kroata Esperanto-Ligo, konata de Pupteatra Internacia Festivalo, honorigita per Alena Esperanto-Kulturpremio
- 1951: Lőrinc Mikó, rumania hungara juristo, politikisto (m. 2015)
- 1954: Patrick Lagrange, franca astronomo, denaska esperantisto, aktivulo de Astronomia Esperanto-Klubo
- 1958: Julian Sands, brita aktoro kaj reĝisoro (m. 2023)
- 1959: Éva Blénesi, hungara literaturhistoriistino
- 1960: Michael Stipe, usona kantisto, fondinto de rok-grupo R.E.M.
- 1963: May-Britt Moser, norvega instruistino, neŭrosciencisto kaj psikologino Nobelpremiita
- 1975: Edgár Berecz, rumania hungara vojaĝisto, kuiristo, aŭtoro
- 1978: Mai Meneses, hispana kantistino kaj kantverkistino
Mortoj
- 1108: Gertruda Mieszkówna, filino de pola reĝo Mjeŝko la 2-a, tradukistino, verkistino, astrologino (n. ĉirkaŭ 1025)
- 1248: Sanĉo la 2-a, reĝo de Portugalio (n. 1209)
- 1399: Nicolaus Eymerich, kataluna dominikano, teologo kaj inkvizitoro (n. 1320)
- 1424: Muzio Sforza, itala kondotiero kaj Grafo de Cotignola (n. 1369)
- 1604: Francisko Nádasdy, hungara magnato kaj militestro (n. 1555)
- 1654: Johannes Major, germana teologo (n. 1564)
- 1725: Katalin Bethlen, edzino de la reganto de Transilvanio Apafi la 2-a (n. nekonata)
- 1752: Gabriel Cramer, svisa matematikisto kaj fizikisto (n. 1704)
- 1761: Stephen Hales, angla botanikisto, fiziologo, inventisto, unuafoje mezurinta sangopremon (n. 1677)
- 1786: Moses Mendelssohn, juda filozofo germanlingva, ĉefa reprezentanto de haskala (n. 1729)
- 1789: Thomas Nelson Jr., usona politikisto, militisto kaj guberniestro (n. 1738)
- 1814: Johann Georg Jacobi, germana verkisto, eldonisto kaj filozofo (n. 1740)
- 1825: Ferdinando la 1-a, reĝo de Sicilio (n. 1751)
- 1846: Franz Junot, germana minejinspektisto kaj metalurgiisto (n. 1785)
- 1862: Károly Vida, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1819)
- 1877: Cornelius Vanderbilt, usona entreprenisto (n. 1794)
- 1880: Anselm Feuerbach, germana pentristo (n. 1829)
- 1894: Carl von Hasenauer, aŭstra arkitekto (n. 1833)
- 1895: Manuel Pavía, hispana generalo, kiu per puĉo kontribuis al la Unua Hispana Respubliko (n. 1827)
- 1900: Luise Fröbel, germana infanĝardena pedagogino
- 1905: Paul-Pierre Henry, franca astronomo kaj optikisto, fabrikinto de lornoj (n. 1848)
- 1910: Léon Delagrange, franca aviadisto kaj skulptisto (n. 1873)
- 1919: Georg von Hertling, kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (n. 1843)
- 1920: Benito Pérez Galdós, hispana romanisto (n. 1843)
- 1933: Aenne Biermann, germana fotistino (n. 1898)
- 1936: Jenő Gagyi, hungara verkisto kaj poeto (n. 1880)
- 1938: Franz Kranewitter, aŭstra dramisto (n. 1860)
- 1940: Konrad Weiß, germana poeto kaj kritikisto (n. 1880)
- 1941: Henri Bergson, franca Nobelpremiita filozofo (n. 1859)
- 1943: Jerzy Iwanow-Szajnowicz, pola skolto, agronomo, sportisto, poligloto, agento de la brita sekreta servo MI6, heroo de la greka rezistomovado, plej granda sabotisto de la Dua Mondmilito, ekzekutita (n. 1911)
- 1944: Agnieszka Pilchowa, pola klarvidantino, bioenergia terapiistino, herbokuracistino, viktimo de germana koncentrejo (n. 1888)
- 1949: Johannes Müller, germana teologo kaj filozofo (n. 1864)
- 1952: Lajos Kmetykó, hungara gimnastikisto (n. 1884)
- 1954: Pál Szász, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1888)
- 1960: Albert Camus, franca Nobelpremiita verkisto kaj filozofo (n. 1913)
- 1961: Erwin Schrödinger, aŭstra Nobelpremiita fizikisto, pioniro de la kvantuma mekaniko (n. 1887)
- 1965: T. S. Eliot, usona-brita Nobelpremiita verkisto, poeto kaj eseisto, aŭtoro de eposa poemo (n. 1888)
- 1969: Paul Chambers, usona ĵaza basinstrumentisto (n. 1935)
- 1974: Gyárfás Ferencz, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1902)
- 1975: Carlo Levi, itala verkisto, pentristo, politikisto kaj kontraŭfaŝisto (n. 1902)
- 1984: András Nagy, hungara skulptisto (n. 1923)
- 1986: Christopher Isherwood, angla-usona verkisto kaj tradukisto (n. 1904)
- 1999: Ueshiba Kisshomaru, japana ajkidisto (n. 1927)
- 2000: István Pál Demény, rumania hungara folkloristo (n. 1949)
- 2003: Conrad Hall, usona kameraisto, ĉefa fotografisto (n. 1926)
- 2004: Helena Růžičková, ĉeĥa aktorino (n. 1936)
- 2010: Johan Ferrier, surinama politikisto, fondinto de la Nacia Partio de Surinamo, prezidento (n. 1910)
- 2011: Salmaan Taseer, pakistana entreprenisto, guberniestro de Panĝabo (n. 1944)
- 2011: Mohamed Bouazizi, tunizia stratvendisto, kies brulmortigo kaŭzis tunizian ribelon (n. 1984)
- 2015: Edmund Wnuk-Lipiński, pola sociologo kaj verkisto de sciencfikcio (n. 1944)
- 2015: Pino Daniele, itala muzikisto, verkisto, kantisto, memlernanto de klasika gitaro (n. 1955)
- 2016: Michel Galabru, franca aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1922)
- 2018: Aharon Appelfeld, israela romanverkisto (n. 1932)
- 2021: Martinus Veltman, nederlanda fizikisto nobelpremiita (n. 1931)
- 2023: Fay Weldon, brita verkistino (n. 1931)
- 2024: Glynis Johns, brita aktorino (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 4-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|