Por etno en Papuo-Nov-Gvineo, vidu la paĝon Sambioj.
Sambio (germane Samland [ZA:Mlant], litove kaj prapruse Semba, latine Sambia, ruse Земландский полуо́стров, Zemlandskij poluostrov, laŭvorte la "Zemland"-a duoninsulo) estas duoninsulo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Ĝia ĉefa urbo historie estas Kenigsbergo, ekde 1946 la sovetunia urbo Kaliningrado. Historie tie vivis praprusoj, ekde la 13-a jarcento germanoj. Ekde 1525 ĝis 1945 ĝi apartenis al Prusio, en la prusia provinco Orienta Prusio.
Princepiskoplando
La Princepiskoplando Sambio estis la civila reg-teritorio de la episkopoj de Sambio ene de la ŝtato de la Germana Ordeno. Ĝi ekzistis de 1257 ĝis 1525.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj