7-a de januaro
La 7-a de januaro estas la 7-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 358 tagoj restas (359 en superjaroj).
Eventoj
- 1325: Alfonso la 4-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1355: Laŭ ordono de portugala reĝo Alfonso la 4-a en Koimbro estis murdita Agnesa de Kastro, edzino de lia filo, posta reĝo Petro la 1-a
- 1414: Tommaso Mocenigo iĝis doĝo de Venecio
- 1489: Invado al Duklando Bretonio fare de Karlo la 8-a - aneksita en 1532
- 1520: Reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a eldonis privilegion de Toruń enkondukanta unu tagon de servuteco semajne, anstataŭ 2-4 tagojn jare, kio kaŭzis dum feŭdismo fuĝon de kamparanoj al urboj aŭ eksterlanden
- 1549: Estas kreita ofico por ĝenerala-guberniestro de Brazilo
- 1558: Francio rekaptis de Anglio Calais, la lastan anglan posedaĵon sur la kontinento
- 1566: Pio la 5-a iĝis papo
- 1598: Boris Godunov iĝis caro de Rusa carlando
- 1601: Polaj-litvanaj taĉmentoj (700 soldatoj) venkis la svedan korpuson (3000 soldatoj) en batalo de Cēsis
- 1610: Galilejo malkovris la tri plej grandajn lunojn de Jupitero (Ioo, Eŭropo, kaj Kalistoo), kiuj poste estis nomitaj Galilejaj satelitoj
- 1611: Hungara reĝlando: ekzekuto de kunlaborantoj de Erzsébet Báthory
- 1708: Baŝkiraj ribelantoj sieĝis Jelabuga
- Dispartigoj de Pollando-Litovio:
- 1797: En Reggio nell'Emilia oni konsekris trikoloran standardon de la Legio de Lombardujo, adaptitan de la registaro de Cispada Respubliko (kiu poste iĝis flago de Italio)
- 1814: Reĝo de Hispanio Joseph Bonaparte abdikis
- 1822: Unua grupo de liberigitaj usonaj sklavoj alvenis al Liberio
- 1835: En Belém, ĉefurbo de brazila provinco Parao, eksplodis ribelo de Cabanagem
- 1839: Naskiĝdato de fotografio: Louis Jacques Daguerre anoncis, ke li trovis proceson nomatan dagerotipio
- 1882: Unua vintra grimpo al Zugspitze en Bavaraj Alpoj
- 1888: Usona astronomo James Edward Keeler kiel unua observis unu el malplenoj inter la ringoj de Saturno
- 1896: Asteroida zono:
- 1897: Manaŭso: en operejo Teatro Amazonas okazis unua premiero
- 1902: Ĉinio: post subpremo de boksera ribelo imperiestrino Ciŝji revenis al Pekino
- 1904: Interkonsento pri la mara alarmsignalo CQD - anstataŭigita du jarojn poste per "SOS"
- Unua mondmilito:
- 1920: Ruĝa Armeo forpelis la blankan armeon el Novoĉerkassk
- 1921: Dua Pola Respubliko: oni fondis Militan Konsilion kiel konsult-organon de la prezidanto de Pollando
- 1922: Asembleo de Irlando ratifis anglan-irlandan traktaton, kiu finis batalon por sendependeco de Irlando
- 1924: Usona komponisto George Gershwin ekkomponis sian plej faman komponaĵon, Rhapsody in Blue
- 1929: Ante Pavelić fondis en Italio kroatan faŝisman organizon Ustaše
- 1929: Bildliteraturo: bildostrioj pri aventuroj de Buck Rogers aperis unuafoje en pluraj usonaj kaj kanadaj ĵurnaloj kaj ĝangala heroo Tarzano en desegnofilmo
- 1936: En Hispanio oni malfondis parlamenton
- 1937: Nupto de pli posta reĝino de Nederlando Juliana kun germana nobelo Bernhard zur Lippe-Biesterfeld
- 1939: Franca fizikisto Marguerite Perey identigis franciumon, la lastan kemian elementon malkovritan en la naturo
- 1939: En Varsovio okazis funebra ceremonio al Roman Dmowski
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Krakovo aperis kontraŭpola kaj por-germana gazeto Krakiwśki Wisti (Krakovaj Sciigoj), distribuata inter ukrainoj en Ĝenerala Gubernio kaj en Tria Regno; en trajno alveninta al Krakovo kun deportitaj poloj de enkorpigitaj teritorioj troviĝis 26 kadavroj, en la alia direktita al Dębica 30 morte frostigitaj infanoj; Gestapo establis en Ląd apud Varto provizoran koncentrejon por pastroj; Gestapo kun aliaj policoj pafekzekutis en Brwilno kadre de Operaco Eŭtanazio pli ol 60 maljunulojn kaj invalidojn de Płock; Ludwik Landau skribis en sia taglibro, ke germana patrolo en Varsovio pafmortigis dum elirblokado surstrate vespere forno-konstruiston, malfruiĝintan post laboro, kaj la kadavro dum 3 tagoj devis kuŝi en pordego; Vintra milito: venko de finnoj en la batalo ĉe Suomussalmi dum bataletoj ĉe la vojo el Raate — generalo Hjalmar Fridolf Siilasvuo neniigis la 44-an Armean Korpuson de la Ruĝa Armeo
- 1941: Estro de Provinco Vartlando en letero al kancelario de Tria Regno denove postulis pri forigo de publikaj lokoj religiajn monumentojn; oni arestis nokte de la 7-a/8-a de januaro ĉefkomandanton de konspira Pollando Sendependa Józef Suliński; Ĉinio: atako de la trupoj de Kuomintango al taĉmentoj de Nova 4-a Armeo en la suda parto de provinco Anhujo
- 1942: En Poznań germanoj senkapigis 7 polojn; Orienta Fronto: batalo de Moskvo finiĝis kune kun retiriĝo de la germana armeo ĝis pozicioj ĉirkaŭ la urboj Orjol, Vjazma kaj Vicebsko; en aliaj subfrontoj armeoj de Kirill Mereckov reatakis direkte al Lubanj, kaj aliaj armeoj al Staraja Russa
- 1943: Germana polico murdis en Kępa Kolczyńska 3 polojn pro helpo al judoj kaj en Kielce 7 personojn; Nacia Konsilio de Pollando en Londono apelaciis al Aliancanoj pri kontraŭstaro al germanaj krimoj kontraŭ loĝantaro de Pollando, precipe kontraŭ judoj
- 1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio 22 judojn, en tio 17 virinojn, apud Radomsko 27 personojn, venĝe pro helpo al partizanoj kaj en 3 aliaj lokoj 18 personojn; membroj de rezista movado en Jarocin alfiksis eksplodaĵon al trajno kun benzino; soldatoj de Pola Enlanda Armeo bruligis en Varsovio germanan armean ripar-aŭtomobilejon; al Ĝenerala Gubernio foriris 100-persona grupo de Partizana Brigado en Pinsk; Orienta Fronto: en kurbiĝo de Dnepro armeoj de la 2-a Ukraina Fronto eniris al Kirovograd komencante batalojn
- 1945: Germanaj regopovoj de Poznań anoncis tujan elŝalton de elektra energio por privataj bezonoj de la 16-a ĝis la 18.30; dua soveta okupado de Pollando: en Smarhon-regiono NKVD frakasis taĉmenton de la Pola Enlanda Armeo mortiginte 63 soldatojn kaj arestinte kvar; SS murdis en koncentrejo en Flossenbürg polan profesoron pri etnografio Stanisław Poniatowski; Usona Aerarmeo atakis Hamm kaj Rastatt kaj nokte de la 7-a/8-a de januaro Brita aerarmeo - Munkenon; Hungario: de Balatono direkte al Budapeŝto ekiris 3-a Kirasita SS-Korpuso; la Ruĝa Armeo evakuiĝis de Esztergom; la 6-a gvardia Kirasita Armeo de la 2-a Ukraina Fronto ekbatalis rande de Komárno; brita feldmarŝalo Bernard Montgomery anoncis, ke li gajnis la batalon de Ardenoj
- 1946: Tria atako de Ukraina Ribela Armeo al Bircza (distrikto Przemyśl) nokte de la 6-a/7-a de januaro
- 1946: Turkio: kvar membroj de Respublikana Popola Partio, i.a. Adnan Menderes, forlasis ĝin petante starigon de Demokrata Partio
- 1949: Komunista krimo: dum enketado kun torturoj en Varsovio mortis Jan Rodowicz, skolto, soldato de la Grizaj Taĉmentoj, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, membro de la Delegitaro de Armitaj Fortoj por la Lando
- 1950: Usono: 41 personoj pereis en incendio de psikiatria hospitalo en Davenport
- 1953: Prezidanto de Usono Harry Truman anoncis, ke Usono prilaboris hidrogenan bombon
- 1959: Usono kiel unua lando de la mondo agnoskis kuban registaron de Fidel Castro
- 1960: De kabo Cape Canaveral oni lanĉis unuan usonan balistikan misilon Polaris
- 1961: Dum konferenco en Kazablanko renkontiĝis gvidantoj de radikalaj afrikaj ŝtatoj: Alĝerio, Egiptio, Ganao, Gvineo, Libio, Malio kaj Maroko, promociante ideon pri federacio de Afriko kaj subskribante Afrikan Ĉarton pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj
- 1961: Unua epizodo de la televidserio La venĝantoj estis elsendita de brita televida stacio ITV
- 1962: En Makassar sur la insulo Sulaveso okazis sensukcesa puĉo kontraŭ prezidento de Indonezio Soekarno
- 1966: Registaro de Federacia Respubliko Germanio anoncis apogon de la usona agado en Vjetnamio
- 1974: Kvarjara milito eksplodis inter du gupoj de ĉimpanzoj en nacia parko de Tanzanio — priskribita de Jane Goodall
- 1975: Hungario: József Udvardy, apostola guberniestro de Csanád, estas nomumita distrikta episkopo
- 1979: Vjetnama armeo eniris la ĉefurbon de Kamboĝo Pnom-Peno, sekve la registaro de Pol Pot falis
- 1982: Pollando: en Płock kaj Włocławek dum diurno la temperaturo falis de +8 °C ĝis -20 °C
- 1985: Oni lanĉis unuan testan japanan interplanedan kosmosondilon Sakigake
- 1986: Siberio: malfermo de la metroo de Novosibirsko
- 1989: Post morto de Hirohito nova imperiestro de Japanio iĝis lia filo Akihito
- 1989: Reprezentantoj de Ruhollah Ĥomejni transdonis leteron al Miĥail Gorbaĉov, invitante lin konsideri islamon kiel alternativon al komunismo, kun antaŭdiro pri falo de la Orienta Bloko
- 1990: Italio: fermo de la oblikva turo de Pizo - pro kliniĝado
- 1991: Kazimiera Prunskienė, unua ĉefministro de la restarigita litova ŝtato, eksiĝis pro politikaj streĉoj
- 1992: Konsilio de Baltaj Ŝtatoj en Jūrmala apelaciis al la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj pri kompleta retirigo de armeaj trupoj de la eksa Sovetunio el Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1999: Usona Senato komencis proceson de elpostenigo de prezidento Bill Clinton (kazo de Monica Lewinsky)
- 2001: John Kufuor iĝis prezidento de Ganao
- 2003: Apple: retumilo Safari aperis
- 2003: 26 personoj estis kondamnitaj al mortpuno de armea tribunalo en Kinŝaso pro partopreno en mortigo de estinta prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Laurent Kabila, januare 2001, 45 personoj estis senkulpigitaj
- 2007: Usono: en Seatlo oni prezentis unuan tridimensian mapon de la dismeto de malluma materio en la universo, prilaboritan de internacia skipo de astronomoj, danke al kosmoteleskopo Hubble
- 2009: John Atta-Mills iĝis prezidento de Ganao
- 2010: Egiptio: en Nag-Hamado islamaj pafistoj malfermis fajron kontraŭ koptaj kristanoj forlasantaj preĝejon, mortigante 8 el ili, same kiel unu islaman preterpasanton
- 2011: En Jordanio komenciĝis amasaj sociaj protestoj
- 2015: Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo - du salafistoj mortigis dekkelkajn homojn pro karikatura malhonorigo de Mohamedo
- 2017: Nana Akufo-Addo iĝis prezidento de Ganao
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1502: Gregorio la 13-a, papo, reforminto de la kalendaro (m. 1585)
- 1634: Adam Krieger, germana komponisto kaj eklezimuzikisto (m. 1666)
- 1706: Johann Heinrich Zedler, germana eldonisto, aŭtoro de enciklopedio (m. 1751)
- 1767: Jean-Pierre Travot, franca generalo, barono (m. 1836)
- 1768: Joseph Bonaparte, reĝo de Hispanio kaj Napolo (m. 1844)
- 1769: Antonín Jaroslav Puchmajer, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1820)
- 1794: Eilhard Mitscherlich, germana kemiisto kaj mineralogo (m. 1863)
- 1795: János Szilasy, hungara filozofo (m. 1859)
- 1799: Eduard Magnus, germana pentristo (m. 1871)
- 1800: Millard Fillmore, prezidento de Usono (m. 1874)
- 1834: Philipp Reis, germana instruisto kaj inventisto prezentinta unuan telefonon (m. 1874)
- 1835: Ernst Hoeltzer, germana fotisto kaj teĥnikisto (m. 1911)
- 1846: Aladár Jékey, hungara poeto (m. 1919)
- 1858: Eliezer Ben-Jehuda, juda lingvisto, verkisto kaj cionisma aktivulo, kreinto de la nuntempa hebrea lingvo por anstataŭi la jidan, kontribuinta al fondo de Akademio de la Hebrea Lingvo (m. 1922)
- 1872: Charles Péguy, franca verkisto, mistikulo (m. 1914)
- 1873: Adolph Zukor, hungara-usona filmisto, fondinto de Paramount Pictures (n. 1976)
- 1875: Thomas Hicks, brita maratonkuristo (m. 1963)
- 1879: Róbert Braun, hungara bibliografo, sociologo, leksikografo (m. 1937)
- 1882: Bernhard Kötz, germana libristo, Esperanto-vortaristo, fondinto de Germana Esperanto-Librejo, direktoro de Esperanto-fako ĉe eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn (m. nekonata)
- 1884: Juan Barcelo Andreu, hispana infanteria kapitano, delegito de UEA, Cseh-instruisto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, fondinto de Esperanto-grupoj, kursgvidanto (m. 1953)
- 1890: Henny Porten, germana aktoro kaj filmproduktisto (m. 1960)
- 1890: Ilmari Ekström, finna elektro-inĝeniero el Turku, prezidanto de loka Esperanto-grupo, tradukisto de Aleksis Kivi (m. nekonata)
- 1894: Józef Litauer, pola advokato kaj esperantisto, ĝenerala sekretario de Internacia Societo de Esperantistoj-Juristoj, kunfondinto de Esperanto-Rondo Konkordo en Varsovio por disvastigi la internan ideon (m. nekonata)
- 1895: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila inĝeniero, mediumo, dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio, ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto, vicĉefdelegito de UEA, Lingva komitatano (m. 1964)
- 1899: Zoltán Andory Aladics, rumania hungara fotisto (m. 1990)
- 1899: Vilmos Kürti, hungara geodeto, profesoro (m. 1966)
- 1899: Francis Poulenc, franca komponisto kaj pianisto (m. 1963)
- 1902: Julia Pióro, pola poetino, teozofino kaj esperantlingva aŭtorino, publikiginta en "Pola Esperantisto" kaj "Norda Prismo", enestanta en Esperanta Antologio (m. 1988)
- 1909: Jan Harwas, pola sociologo, filozofo, klasika filologo specialiĝinta pri novplatonismo, partoprenanto de la franca rezistado, murdita (m. 1944)
- 1914: Pál Toldalagi, hungara oficisto kaj poeto (m. 1976)
- 1915: Poul Thorsen, dana instruisto kaj vojaĝisto, kunorganizanto de SAT-Kongreso en 1939, premiata en Belartaj Konkursoj, fakdelegito de UEA pri fungoj, kun sia edzino Roma Thorsen starigis fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen (m. 2006)
- 1916: Elena Ceaușescu, edzino de Nicolae Ceaușescu, vicĉefministrino, ekzekutita dum la Rumana Revolucio (m. 1989)
- 1916: Paul Keres, estona-soveta grandmajstro de ŝako (m. 1975)
- 1922: Annemarie Schimmel, germana orientalistino verkanta pri islamo kaj sufiismo (m. 2003)
- 1923: Josef Vaněček, ĉeĥa oficiro, esperantisto, fondinto, prezidanto kaj honora prezidanto de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj (m. 1998)
- 1925: Sándor Bagdi, hungara-israela verkisto (m 1997)
- 1926: Endre Szász, hungara grafikisto, pentristo (m. 2003)
- 1935: Csaba Nagy, hungara inĝeniero, poeto, kritikisto (m. nekonata)
- 1943: Sasaki Sadako, infana viktimo de la usonaj bombatakoj de Hiroŝima (m. 1955)
- 1947: Lenke Szász, hungara instruistino kaj tradukistino, instruanta Esperanton post falo de la komunista reĝimo en Rumanio
- 1948: Mizuki Ichirō, japana voĉoaktoro, kantisto, komponisto
- 1949: Brian Haw, brita sociallaboristo kaj pacaktivulo
- 1950: Juan Gabriel, meksika muzikisto, tekstisto, kantisto kaj aktoro (m. 2016)
- 1956: Uwe Ochsenknecht, germana aktoro kaj kantisto
- 1957: Magdalena Środa, pola filozofino, etikistino, feministino
- 1958: Linda Kozlowski, usona aktorino
- 1962: Aleksandr Geljeviĉ Dugin, sovetia, rusia geopolitikisto kaj historiisto, ĉefideologo de eŭraziismo
- 1964: Nicolas Cage, usona aktoro
- 1971: Jeremy Renner, usona aktoro
- 1973: Jonna Tervomaa, finna pop-kantisto kaj kantoverkisto
- 1977: Sofi Oksanen, finna verkistino
- 1978: Jean Charles de Menezes, brazila elektristo, senkulpa viktimo de kontraŭterora engaĝo de la Londona Polico (m. 2005)
- 1985: Lewis Hamilton, brita piloto, sepfoja mondĉampiono de Formulo 1
- 1987: Siruŝo, armena kantistino
- 1990: Michael Sam, usona piedpilkisto, ludanto de Kanada Futbalo-Ligo
Mortoj
- 312: Lukiano el Antioĥio, Patro de la Eklezio, fondinto de Lukiana skolo, martiro, katolika kaj ortodoksa sanktulo (n. ĉirkaŭ 235)
- 1285: Karlo la 1-a, grafo de Provenco, reĝo de Sicilio (n. 1227)
- 1325: Denizo, reĝo de Portugalio (n. 1261)
- 1355: Inês de Castro, galega nobelulino (n. 1320)
- 1451: Felikso la 5-a, lasta katolika kontraŭpapo el Savoja dinastio (n. 1383)
- 1536: Katerino de Aragono, unua edzino de Henriko la 8-a (n. 1485)
- 1619: Nicholas Hilliard, brita pentristo, portretisto kaj juvelisto (n. ĉirkaŭ 1547)
- 1625: Ruggiero Giovannelli, itala komponisto (n. ĉirkaŭ 1560)
- 1655: Inocento la 10-a, papo (n. 1574)
- 1715: Fénelon, franca teologo, poeto, pedagogo kaj verkisto (n. 1651)
- 1726: Johann Georg Mohr, aŭstra skulptisto
- 1770: Carl Gustaf Tessin, sveda politikisto, oratoro kaj verkisto (n. 1695)
- 1830: Thomas Lawrence, angla pentristo (n. 1769)
- 1878: François-Vincent Raspail, franca kemiisto, botanikisto, fiziologo kaj politikisto (n. 1794)
- 1882: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto, konstruinto de kerosena lampo kaj de la unua naftorafinejo, pioniro de nafto-industrio en Eŭropo (n. 1822)
- 1886: Richard Dadd, angla pentristo de feoj, skizofreniulo (n. 1818)
- 1890: Augusta von Sachsen-Weimar-Eisenach, reĝino de Prusio, unua imperiestrino de Germana Imperiestra Regno (n. 1811)
- 1893: Jožef Stefan, aŭstra fizikisto (n. 1835)
- 1901: Béla Lukács, hungara politikisto, ministro (n. 1847)
- 1902: Ivan Bloch, pola bankisto kaj entreprenisto (n. 1836)
- 1918: Julius Wellhausen, germana orientalisto kaj bibliisto, kontribuinta al la Biblia kritiko de la Malnova Testamento (n. 1844)
- 1920: Edmund Barton, unua ĉefministro de Aŭstralio, juĝisto (n. 1849)
- 1932: André Maginot, franca soldato kaj membro de parlamento (n. 1877)
- 1934: Anton Hanak, aŭstra skulptisto (n. 1875)
- 1937: Zoltán Somlyó, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1882)
- 1943: Nikola Tesla, serba fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero, aŭtoro de preskaŭ 300 patentoj kaj 125 eltrovaĵoj (n. 1856)
- 1944: Lou Hoover, Unua Damo de Usono, edzino de Herbert Hoover (n. 1875)
- 1946: Miklós Józan, hungara pastro, unitariisma episkopo, tradukisto (n. 1869)
- 1949: Vicente Inglada Ors, hispana staba vickolonelo, profesoro de astronomio, geodezio kaj meteorologio, prezidanto de multaj Esperanto-grupoj, vicprezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de "La Suno Hispana", Esperanto-vortaristo kaj tradukisto, partoprenanto de UK 1925, premiita en literaturaj konkursoj de "La Revuo" (n. 1879)
- 1949: Jan Rodowicz, pola skolto, leŭtenanto, soldato de la Grizaj Taĉmentoj kaj de la Pola Enlanda Armeo, murdita (n. 1923)
- 1952: György Feszt, rumania hungara kuracisto (n. 1889)
- 1955: Edward Kasner, usona matematikisto (n. 1878)
- 1957: Jože Plečnik, slovena arĥitekto (n. 1872)
- 1964: Jakob David Applebaum, brita komercisto kaj esperantisto, Esperanto-verkisto, rotariano kaj pacisto, oficisto de Brita Esperanto-Asocio, tradukisto, iniciatinto kaj sekretario de Zamenhof/Esperanto-objekto (n. 1877)
- 1972: John Berryman, usona poeto (n. 1914)
- 1976: Miklós Zöldi, hungara aktoro (n. 1825)
- 1984: Alfred Kastler, franca Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al evoluo de spektroskopio (n. 1902)
- 1986: Juan Rulfo, meksika verkisto (n. 1917)
- 1989: Zoltán Hegedűs, hungara poeto, verkisto, redaktoro (n. 1912)
- 1989: Egon Lendl, aŭstra geografo (n. 1906)
- 1989: Hirohito, imperiestro de Japanio (n. 1901)
- 1991: Kandrat Krapiva, belorusa verkisto, poeto, dramisto, literatursciencisto kaj lingvisto (n. 1896)
- 1992: Ángel Corral, argentina esperantisto, dumviva membro de UEA, fakdelegito pri presado (n. 1897)
- 1995: Murray Rothbard, usona ekonomikisto, historiisto, politika teoriulo (n. 1926)
- 1996: Károly Grósz, ĉefministro de Hungario (n. 1930)
- 1997: Sándor Végh, hungara violonisto, dirigento (n. 1912)
- 1997: Ramona van Dalsem, indonezia-nederlanda esperantistino, kantistino dum UK 1967 (n. 1928)
- 2000: Thomas A. Goldman, usona esperantisto, instruanta Esperanton ĉe Universitato Harvard, prezidanto de Vaŝingtona Esperanto-klubo kaj de la landa asocio ELNA, kontribuinta al ekonomika apliko kaj terminologia evoluo de Esperanto (n. 1918)
- 2006: Heinrich Harrer, aŭstra montogrimpisto, verkisto, instruisto de la 14-a Dalai-lamao (n. 1912)
- 2007: Fritz Sitte, aŭstra ĵurnalisto (n. 1924)
- 2008: Philip Agee, usona verkisto, agento de CIA (n. 1935)
- 2010: Philippe Séguin, franca politikisto, ĉefprezidanto de Revizora Kortumo (n. 1943)
- 2013: Adolf Haslinger, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (n. 1933)
- 2013: Günther Lorenz, aŭstra historiisto
- 2015: Natalja Aĵikmaa-Ruŝeva, tuva baleta dancistino (n. 1926)
- 2015: Piet Cleij, nederlanda interlingvaisto, vortaristo kaj leksikografo (n. 1927)
- 2015: Tadeusz Konwicki, pola verkisto, scenaristo kaj filma reĝisoro (n. 1926)
- 2015: Georges Wolinski, franca satira desegnisto, murdita (n. 1934)
- 2016: Aŝraf Pahlavi, ĝemela fratino de lasta ŝaĥo de Irano (n. 1919)
- 2018: Peter Sutherland, irlanda politikisto, membro de la Komisiono Delors, unua ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Komerco (n. 1946)
- 2018: France Gall, franca kantistino (n. 1947)
- 2019: Moŝe Arens, israela politikisto kaj aviada inĝeniero (n. 1925)
- 2020: Elizabeth Wurtzel, usona verkistino, advokatino kaj ĵurnalistino (n. 1967)
- 2021: Jan Blommaert, belga sociolingvisto kaj lingva antropologo (n. 1961)
- 2024: Franz Beckenbauer, germana futbalisto (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 7-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|