15-a de januaro
La 15-a de januaro estas la 15-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 350 tagoj restas (351 en superjaroj).
Je la 15-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 69: La Pretora gvardio nomumis Oton romana imperiestro, post murdo de Galbo
- 708: Sisinio iĝis papo
- 1547: Pollando: Siedlce ricevis urborajton
- 1559: Abatejo Westminster: Elizabeto la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Anglio
- 1582: Apud Velikije Luki oni subskribis armisticon en la pola-rusa milito pri Livonio
- 1609: En Malsupra Saksio oni komencis regule eldoni gazeton kun sciigoj
- 1708: En Germanio oni inventis eŭropan porcelanon
- 1734: Vavelo: en subkatedrala tombaro okazis tri lastaj enterigoj de polaj reĝoj: Johano la 3-a Sobieski kun sia edzino kaj Aŭgusto la 2-a
- 1759: Londono: Brita Muzeo malfermiĝis en Bloomsbury
- 1790: Ribelantoj de Bounty kaj iliaj polineziaj kunuloj atingis Pitkarnan insulon
- 1797: Dutaga Batalo de Rivoli finiĝis - ŝlosila venko en la franca kampanjo en Italio kontraŭ Aŭstrio
- 1797: En Londono unuan fojon sur kapoj de sinjoroj aperis cilindro
- 1826: Franca ĵurnalo "Le Figaro" aperis
- 1861: Esoterismo: unua eldono de "La libro de mediumoj" de Allan Kardec, la dua el la Bazaj verkoj de Spiritismo
- 1863: Nokte de la 14-a/15-a de januaro en la rusa aneksaĵo de Pollando komenciĝis plurjara rekrutado al armeo de la Rusia Imperio, kio plirapidigis eksplodon de la Januara ribelo — oni preparis liston de 12 mil junuloj, kiuj plejparte por eviti militservon forkuris al arbaroj (dum regado de caro Nikolao la 1-a ĉiujare mortis dum paca tempo kaj ekster kazernoj 40 mil soldatoj)
- 1871: Varsovia Muzika Societo estis fondita, i.a. kunlabore kun Stanisław Moniuszko
- 1875: Operejo Garnier malfermiĝis en Parizo
- 1876: Unua gazeto en afrikansa lingvo "Die Afrikaanse Patriot" aperis en Paarl
- 1885: Wilson Bentley fotis neĝerojn
- 1892: En Kanado James Naismith publikigis 13 regulojn de korbopilkado
- 1895: Baleto Cignolago de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij plenumata de Mariinskij-Baleto en la koregrafio Lev Ivanov okazas en Mariinskij-Teatro
- 1908: Nordameriko: unua organizaĵo Frataroj kaj fratinaroj fondiĝis inter afrik-usonanoj
- 1910: Ekvatora Franca Afriko fondiĝis
- Unua mondmilito:
- 1919: En Berlino dum Spartakisma Insurekcio estis murditaj de la soldatoj de Libera korpuso socialistoj Karl Liebknecht kaj Roza Luksemburg
- 1920: Dua Pola Respubliko: voĉdone de Sejmo la pola marko iĝis leĝa valuto sur la tuta teritorio
- 1921: En Ĝenevo oni subskribis polan-rumanan interkonsenton pri reciproka militista helpo kaze de agreso flanke de Sovetunio
- 1925: Hans Luther iĝis regna kanceliero en Germanio
- 1928: En Vilno ekfunkciis Pola Radio Vilno, kie laboris Czesław Miłosz
- 1930: Inaŭguro de la regiona Pola Radio en Lvovo
- 1931: En Ĝenevo estis subskribita garantia traktato inter Pollando kaj Rumanio
- 1934: Barato: pli ol 30 mil personoj pereis en tertremo en subŝtato Biharo
- 1935: Pomeria radiostacio de Pola Radio kun sidejo en Toruń ekfunkciis
- 1938: En nederlanda ŝipfarejo oni akvumis submarŝipon de la pola mararmeo ORP Orzeł
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: nokte de la 14/15-a de januaro germanoj forpelis ĉ. 5 000 loĝantojn de kvartalo en Lodzo; Gestapo pafmortigis 5 polojn en Kurza Góra, alveturigitajn de malliberejo en Kościan; en ĉeesto de guberniestro Hans Frank oni decidis krei 4 koncentrejojn en Ĝenerala Gubernio; cirkulero de la oficejo de ĜG en Varsovio informas, ke gejudoj favoraj al Sovetunio ne estu markataj sur vestoj; en Lvovo antaŭa pola Universitato de Lvovo likvidis interalie Teologian Fakultaton kaj enkondukis Katedron pri Marksismo kaj Leninismo; Hermann Göring ordonis konfiski polan ŝtatan havaĵon; Francio kaj Britio informis la registaron de Belgio pri ebleco eniri kun siaj armeoj - negativa respondo; Berlino: kolonelo Georges Goethals raportis pri prokrasto de la atako ĝis la 20-a de januaro; en Parizo aperis dusemajnrevuo "Biuletyn Informacyjny", eldonata de la pola ekzila registaro — i.a. ĝi listigis 8 anglajn kaj francajn radiostaciojn disaŭdigantajn en la pola lingvo
- 1941: Germanoj konfirmis fortan evoluon de la Pola Rezistomovado en ĜG kaj en enkorpigitaj teritorioj; en Poznań oni gilotinis 7 polojn; Londono: solena malfermo de Pola Oficejo de Labor-Perado; pola Help-Komitato por Judaj Rifuĝintoj el Pollando dum bankedo gastis ĉefrabenon de Britio; Görlitz: en militprizono Stalag VIII A okazis prapremiero de la komponaĵo Quatuor pour la fin du temps de Olivier Messiaen; Nord-Afrika kampanjo: laŭ la itala stabo perdoj ĝis tiu ĉi tago apud Sidi Barrani kaj Bardia estis 80 465 personoj, en tio 14 mil libananoj; brita RAF aeratakis Wilhelmshaven nokte de la 15-a/16-a de januaro
- 1942: En ĜG aperis unua numero de konspira juda komunista revuo "Morgenfreiheit"; de Varsovio foriris transporto de 60 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; Orienta Fronto: ĉe norda sektoro de Nordokcidenta Fronto la Ruĝa Armeo ĉirkaŭiris de 3 flankoj Staraja Russa, kie troviĝis forta germana garnizono; Krimeo: germana 11-a Armeo konkeris Teodozion; Hitler konsentis, ke marŝalo Gunther von Kluge retirigu centron de la germana fronto direkte al Moskvo al la "vintra pozicio"; elmigrintaj registaroj de Jugoslavio kaj Grekio subskribis en Londono konvencion pri postmilita balkana unio; Rio-de-Ĵanejro: tutamerika konferenco de 21 landoj
- 1943: De malliberejo en Sieradz foriris transporto de 528 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; germana polico pafmortigis en Zakliczyn 5 judojn; Varsovio: amasa surstrata kapto de poloj fare de germanoj - venĝe Popola Gvardio vespere la 17-an de januaro 3-foje bombatencis (du malsukcesaj) kontraŭ kinejoj "Nur für Deutsche" (nur por germanoj); laboroficejo en Lublin komencis varbi 180 personojn al laboro en finna arbara mastrumado; Pola Rezistomovado: 100-persona taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Hrubieszów batalis en la distrikto kontraŭ germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico — pereis ĉ. 20 germanoj kaj policanoj; Konsilio de Popolaj Komisaroj en Sovetunio decidis pri transpreno fare de soveta administrado de ĉiuj polaj flegejoj, subigitaj al pola ambasadejo; Louis Adamič transdonis al la usona registaro memorandum de usonaj slovenoj pri unuiĝinta Slovenio; en Usono oni malfermis Pentagonon; Svedio: germanoj anoncis blokadon de akva transporto de Göteborg; trupoj de Dona Fronto rompis germanan defendon kaj devigis malamikon retiriĝi direkte de Stalingrado
- 1944 Volinia masakro: taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo masakris 55 loĝantojn de pola vilaĝo Markova (Ternopila provinco); 27-a Volinia Divizio de Infanterio komencis en Volinio operacon Tempesto; regopovoj de ĜG kreis stabon por organizi evakuon de germanoj; komandanto de Naciaj Armitaj Fortoj kolonelo Tadeusz Kurcyusz ordone al soldatoj konstatis, ke eniranta en Pollandon soveta armeo devas esti traktata kiel malamiko; germanaj policanoj aŭ ĝendarmoj pafekzekutis en Varsovio 20 personojn, en Przemyśl 20 polojn kaj aliloke 15 personojn; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj de la areo Olkusz frakasis brandofarejon en Siedlisko; de koncentrejo en Dor foriris transporto de ĉirkaŭ mil enprizonigitoj al koncentrejo Majdanek - dum vojaĝo parto de malliberigitoj mortis pro manko de kuracista helpo aŭ nutraĵo; armeoj de 1-a Ukraina Fronto finis operacon Ĵitomir-Berdyczów (komencitan la 24-an de decembro 1943); Itala Fronto: usona 2-a Korpuso sekurigis lokon apud Napolo kaj alpaŝis apud Cassino
- 1945: Soveta 47-a Armeo likvidis germanan defendejon ĉe kunfluo de Okcidenta Bugo kaj Narevo; Kielce liberiĝis de germana okupado post tanka batalo inter sovetoj kaj germanoj, kune kun urboj Grójec, Koniecpol, Nowy Dwór Mazowiecki, Słomniki, Jędrzejów kaj Działoszyce — sekvis la dua soveta okupado de "liberigata" Pollando (post anekso de Orientaj Limregionoj); lasta germana ekzekuto en Krakovo de 79 personoj, kaj en Dębowiec germanoj murdis 11; ĉefo de vesta magazeno en koncentrejo Aŭŝvico raportis, ke de la 1-a de decembro 1944 ĝis la 15-a de januaro 1945 oni forveturigis de ĝi al Nazia Germanio 99 922 kompletojn da infanaj vestoj kaj subvestoj, 192 652 virinajn kompletojn kaj 222 264 virajn kompletojn - ili restis post murditaj enprizonigitoj; en la nuna Ternopila provinco nokte de la 15-a/16-a de januaro taĉmentoj de la Ukraina Ribela Armeo murdis polajn vilaĝanojn en Błyszczanka (60-68 murditaj) kaj Latacz (74-90 murditaj, 60 vunditaj) per uzo de hakiloj kaj tranĉiloj, al forkurantoj pafis; NKVD-trupoj sturmis vilaĝon Kosmaĉ (Ivanofrankivska provinco), la "ĉefurbon de Bandera" - 386 sovetaj soldatoj estis mortigitaj en embusko gvidata de Miroslav Simĉiĉ; en svisa Friburgo komencis aperi pollingva konservativa revuo "Pod Prąd" (Kontraŭ la Ĉeffluo); Ĉina Fronto: de Ĝjangŝjio japanoj komencis atakon al aerodromoj de Siĉuano
- 1949: Ĉina enlanda milito: komunista armeo konkeris Tjanĝinon
- 1951: Ilse Koch, edzino de la komandanto de koncentrejoj Buchenwald kaj Majdanek, estis kondamnita al ĝismorta malliberigo de germana kortumo
- 1951: Interlingvistiko: Interlingua-English Dictionary aperis en Nov-Jorko - Tago de Interlingvao
- 1962: Macedonio: apud Tesaloniko oni malkovris la papiruson de Derveni, la plej malnovan konservitan literaturan tekston en Eŭropo
- 1967: Unua finalo de Super Bowl pri ĉampioneco de usona National Football League
- 1967: En Moskvo malfermiĝis hotelo Rossija, tiutempe la plej granda en la mondo
- 1970: Muamar Kadafi iĝis ĉefministro de Libio
- 1970: Niĝeria Enlanda Milito finiĝis kun kapitulaco de Biafro
- 1971: Alta Baraĵo de Asuano malfermiĝis
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a akceptis delegitaron de Solidareco kun Lech Wałęsa kaj Anna Walentynowicz
- 1985: Tancredo Neves elektiĝis prezidento de Brazilo, sed pro malsano ne ekoficis
- Revolucioj de 1989
- 1992: Ŝtatoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo agnoskis sendependecon de Kroatio kaj Slovenio
- 1992: Muzika versio de la himno de Ukrainio aprobita
- 1993: Totò Riina, unu el la plej potencaj membroj de la sicilia mafio, estis arestita en Palermo post 23 jaroj ekde fuĝo
- 2000: Du gardistoj provis pafmortigi prezidenton de Gambio Yahya Jammeh, sed aliaj gardistoj sensukcesigis ilian provon
- 2001: Anglalingva Vikipedio estis fondita de Jimmy Wales kaj Larry Sanger
- 2003: Lucio Gutiérrez iĝis prezidento de Ekvadoro
- 2006: Michelle Bachelet iĝis prezidentino de Ĉilio
- 2006: Usona kosmosondilo revenis kun kosma polvo, prenita de kometo
- 2007: Rafael Correa iĝis prezidento de Ekvadoro
- 2009: Flugo 1549 de US Airways frapis amason da kanadaj anseroj dum sia komenca flugo de Nov-Jorko kaj krize surteriĝis sur la rivero Hudsono
- 2010: La plej longa ringa suna eklipso en la nuna jarmilo
- 2011: Istanbulo: malfermo de la futbala stadiono Turk Telekom Arena
- 2013: Siria enlanda milito: en vilaĝo Howajsa proksime al Homs oni trovis 150 korpojn de viktimoj de amasaj ekzekutoj
- 2015: Post decido de Svisa Nacia Banko, kiu anoncis ĉeson de defendo de la kurzo de svisa franko, ĝi plivalidiĝis kontraste al aliaj valutoj pri kelkdek procentoj, kaj post korekto pri dekkelkaj
- 2016: Burkino: En Vagaduguo komenciĝis dutaga serio de teroristaj atakoj - 30 personoj pereis (en tio 4 atakantoj) kaj 56 vundiĝis
- 2020: Blokado de turka vikipedio, enkondukita en 2017, estis forigita post decido de Konstitucia Tribunalo
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ukraina Aer-Armeo: kreskas bilanco de viktimoj al turdomo en Dnipro post atako de raketo Ch-22 elpafita de bombaviadilo kaj destinita al detruo de ŝipoj — pereis 30 personoj kaj 80 estas vunditaj, 30 personoj serĉataj post falo de la segmento de la kolektiva loĝejo, sub ruinoj oni ĝis nun savis 39 personojn, inkluzive de 6 infanoj, kaj anoncis tritagan funebron (la atako detruis 72 loĝejojn kaj pli ol 230 damaĝis); la milito mortigis ne malpli ol 454 infanojn, 894 estis vunditaj; Ĝenerala Stabo: Rusio ĝis nun perdis en Ukrainio 115 290 soldatojn
- Mondreago: brita registaro transdonos al Ukrainio 14 tankojn Challenger 2 kaj ĉ. 30 kanonhaŭbizojn AS90; Justin Trudeau: Atako de Rusio al loĝdomoj en Dnipro en Ukrainio estas fia, abomena kaj tute nepermesebla. Kanado unusignife kondamnas la perforton; taĉmentestra soldulo el Grupo Wagner petis azilon en Norvegio; Ukrainio sankciigis 198 rusajn famulojn de kulturo kaj amaskomunikiloj
Naskiĝoj
- 1342: Filipo la 2-a, burgonja duko (m. 1404)
- 1432: Alfonso la 5-a, reĝo de Portugalio (m. 1481)
- 1539: Maeda Toshiie, japana generalo (m. 1599)
- 1622: (baptotago) Molière, franca dramaturgo kaj komediisto (m. 1673)
- 1671: Mikaelo Teleki, hungara magnato, grandbienulo, taglibristo (m. 1720)
- 1702: Johann Ernst Hebenstreit, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1757)
- 1711: Sidonia Hedwig Zäunemann, germana poetino kaj feministino (m. 1740)
- 1730: Louis Dutens, franca verkisto, filologo, fakulo pri moneroj kaj historiisto (m. 1812)
- 1746: József Mártonfi, hungara katolika episkopo, eklezia verkisto (m. 1815)
- 1754: Richard Martin, irlanda politikisto, pioniro pri bestaj rajtoj (m. 1834)
- 1767: Anders Gustaf Ekeberg, sveda naturalisto kaj kemiisto (m. 1813)
- 1791: Franz Grillparzer, aŭstra dramverkisto, enestanta en Aŭstra antologio (m. 1872)
- 1793: Ferdinand Georg Waldmüller, aŭstra pentristo (m. 1865)
- 1795: Sándor Bölöni Farkas, hungara ekonomia kaj politika verkisto (m. 1842)
- 1795: Aleksandro Gribojedov, rusa dramisto, muzikisto, poeto, diplomato; murdita (m. 1829)
- 1809: Pierre-Joseph Proudhon, franca politikisto, ekonomikisto, sociologo kaj ĵurnalisto, patro de anarkiismo (m. 1865)
- 1814: Pierre-Jules Hetzel, franca verkisto, eldonisto (m. 1886)
- 1831: Georg Sauerwein, germana filozofo, lingvosciencisto, publicisto, poeto, socia kaj kultura aganto, defendanto de minoritataj lingvoj (m. 1904)
- 1831: Lina Schneider, germana verkistino (m. 1909)
- 1842: Josef Breuer, aŭstra kuracisto, fiziologo, filozofo, kunlaboranto de Sigmund Freud (m. 1925)
- 1850: Mihai Eminescu, rumana poeto kaj ĵurnalisto (m. 1889)
- 1850: Sofja Kovalevskaja, rusia sciencistino kaj matematikisto (m. 1891)
- 1855: Jacques Damala, greka-franca oficiro kaj aktoro (m. 1889)
- 1855: Theodor von Grienberger, aŭstra filologo, medicinisto, arkeologo kaj germanisto (m. 1932)
- 1858: Giovanni Segantini, itala pentristo (m. 1899)
- 1863: Wilhelm Marx, regna kanceliero de la Vajmara Respubliko (m. 1946)
- 1866: Nathan Söderblom, sveda Nobelpremiita ĉefepiskopo (m. 1931)
- 1869: Stanisław Wyspiański, pola poeto-profeto, dramisto, pentristo, grafikisto, arkitekto, vitralisto, polikromiisto, projektisto de mebloj (m. 1907)
- 1872: Arsen Kocojev, osetlingva verkisto (m. 1944)
- 1877: Viktoro Polgár, franca kompostisto kaj esperantisto, posedanto de Presa Societo Esperantista, gvidanto de kursoj de Esperanto (m. 1933)
- 1882: Florian Znaniecki, pola filozofo kaj sociologo, kreinto de la pola akademia sociologio, prezidanto de Usona Sociologia Asocio (m. 1958)
- 1897: Károly Kerényi, hungara religihistoriistoj, esploristo de mitoj (m. 1973)
- 1900: William Heinesen, feroa poeto, komponisto, pentristo (m. 1991)
- 1902: Karlo Ŝtajner, jugoslavia komunisto, viktimo de stalinismo (m. 1992)
- 1906: Aristoteles Onassis, greka potenculo de akva transporto (m. 1975)
- 1907: Janusz Kusociński, pola atletikisto pri longdistanca kuro, ora olimpika medalisto; murdita kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado (m. 1940)
- 1907: Emil Kolozsvári Grandpierre, hungara verkisto, tradukisto kaj kritikisto (m. 1992)
- 1908: Edward Teller, hungara-usona fizikisto kaj inventinto de la hidrogena bombo (m. 2003)
- 1909: Gene Krupa, usona ĵazdrumisto, ĵazbandegestro (m. 1973)
- 1911: Imre Jelenik, hungara skulptisto (m. nekonata)
- 1914: Stefan Bałuk, pola milita fotoraportisto, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, unu el 89 mutobskuruloj, brigada generalo (m. 2014)
- 1918: André Donner, nederlanda juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 1992)
- 1918: Nasser, prezidento de Egiptio ŝtatiginta Suezan kanalon, kreinto de la socialisma-tutaraba naserismo (m. 1970)
- 1918: João Baptista Figueiredo, prezidento de Brazilo (m. 1999)
- 1918: Ito Kanzi, japana esperantisto, eldonisto de Plena Verkaro de Zamenhof, honora membro de UEA, laŭreato de FAME-premio (m. 2005)
- 1921: Jean, grandduko de Luksemburgo (m. 2019)
- 1926: Maria Schell, aŭstra aktorino (m. 2005)
- 1928: Lajos Ernő Rácz, rumania hungara kuracisto, fakverkisto pri farmacihistorio (m. 2002)
- 1929: Martin Luther King, usona preĝisto kaj ricevanto de la Nobel-premio pri paco (m. 1968)
- 1931: Frigyes Mojszesz, rumania hungara sporthistoriisto (m. 1987)
- 1931: Giuseppe Grattapaglia, itala inĝeniero, aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj, edzo de Ursula Grattapaglia, kunadministrantoj de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo (m. 2023)
- 1935: Danielo Kolker, sovetia esperantisto, aktivulo de SEJM, prezidanto de Esperanto-klubo en Zaporiĵo, poeto kaj tradukisto, vicredaktoro de "Israela Esperantisto" (m. 2010)
- 1936: Janka Sipakoŭ, sovetia, belorusa verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 2011)
- 1936: Péter Domokos, hungara literaturhistoriisto (m. 2014)
- 1940: Károly Nagy G., rumania hungara, israela biologo (entomologo) (m. 2003)
- 1949: Zsófia Balla, hungara poetino
- 1950: János Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto
- 1950: Ádám Rónai, rumania hungara violonisto
- 1953: István Orbán, rumania hungara reklamfakulo, verkisto
- 1954: Attila Balázs F., slovakia hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1955: Andreas Gursky, germana fotisto, aŭtoro de la plej multekoste venditaj du fotoj
- 1956: Mayawati Kumari, barata politikisto, ĉefministro de Utar-Pradeŝo
- 1958: Boris Tadić, serba psikologo kaj politikisto, prezidento de Serbio
- 1962: Agnieszka Romaszewska-Guzy, pola ĵurnalistino, proparolantino de la Sendependa Asocio de Studentoj, direktorino de beloruslingva Televido Belsat, vicprezidantino de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj
- 1963: Aleksander Wojtkiewicz, pola-usona ŝakisto (m. 2006)
- 1975: Sophie Wilmès, ĉefministrino de Belgio
- 1977: Zsuzsa Bokor, rumania hungara etnografino
- 1996: Dove Cameron, usona kantistino kaj aktorino
Mortoj
- 69: Galbo, romia imperiestro reganta en la jaro de la kvar imperiestroj (n. -3)
- 936: Rodolfo, reĝo de Francio (n. ĉirkaŭ 890)
- 1519: Vasco Núñez de Balboa, hispana esploristo, guberniestro kaj konkistadoro (n. ĉirkaŭ 1475)
- 1568: Miklós Oláh, hungara historiisto, poeto kaj humanisto (n. 1493)
- 1623: Leonardus Lessius, flandra jezuito kaj teologo pri moralo (n. 1554)
- 1775: Giovanni Battista Sammartini, itala komponisto, orgenisto, ĥordirektisto kaj instruisto (n. ĉirkaŭ 1700)
- 1813: Anton Bernolák, slovaka lingvisto kaj katolika pastro, kodiginto de la slovaka lingvo (n. 1762)
- 1825: Heinrich Reinhold, germana pentristo kaj kuprogravuristo (n. 1788)
- 1841: Friedrich Parrot, estona balt-germano kaj vojaĝisto (n. 1792)
- 1855: Henri Braconnot, franca kemiisto, botanikisto, naturalisto kaj apotekisto, malkovrinto de polisaĥarido, pektino kaj ĥitino (n. 1780)
- 1866: Massimo d'Azeglio, itala politikisto, pentristo kaj verkisto (n. 1798)
- 1892: Jan Jindřich Loewe, ĉeĥa filozofo (n. 1808)
- 1909: Arnold Janssen, germana ordenfondinto de la Societo de la Dia vorto, sanktulo (n. 1837)
- 1909: Ernst von Wildenbruch, germana verkisto (n. 1845)
- 1913: Karel Macháček, ĉeĥa poŝt-oficisto, prezidanto de Bohema Klubo Esperantista (n. 1862)
- 1914: Friedrich Leo, germana klasika filologo, konanto de latinlingva literaturo (n. 1851)
- 1918: Georg Bötticher, germana verkisto, grafikisto kaj eldonisto (n. 1849)
- 1919: Roza Luksemburg, pola kaj germana ideologino de socialdemokratio kaj revoluciulino, murdita (n. 1871)
- 1919: Karl Liebknecht, germana marksisma politikisto kaj komunisto, murdita (n. 1871)
- 1932: Georg Kerschensteiner, germana pedagogo (n. 1854)
- 1934: Hermann Bahr, aŭstra verkisto, kritikisto kaj reĝisoro (n. 1863)
- 1948: Henri-Alexandre Deslandres, franca fizikisto kaj astronomo, patrona komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperantista (n. 1853)
- 1955: Isak Samokovlija, bosnia verkisto kaj tradukisto (n. 1889)
- 1964: Jack Teagarden, usona ĵaz-trombonisto kaj kantisto (n. 1905)
- 1965: Gábor Sárkány, ĵurnalisto en hungara-germana lingvoj (n. 1878)
- 1968: Leopold Infeld, pola fizikisto, aŭtoro de laboraĵoj pri ĝenerala teorio de relativeco, teorio de kampo, klasika elektromagnetismo, kunaŭtoro de la Ekvacio Einstein–Infeld–Hoffmann (n. 1898)
- 1970: Lea Goldberg, litova judino, specialiĝinta pri ŝemida lingvaro, tradukistino kaj verkistino en la hebrea, lekciistino de juda literaturo kaj de kompara literaturscienco en la Hebrea Universitato de Jerusalemo (n. 1911)
- 1975: Olga Fehér, hungara, poste rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1885)
- 1983: Libor Křivánek, ĉeĥa komerc-komisiito, laboranto de Muzeo de la regiono Prácheň, fondinto kaj gvidanto de Esperanto-klubo en Písek, kaj de Turisma Esperanto-Bazo en Zvíkov, ĉiĉerono, membro de ĈEA-estraro (n. 1926)
- 1984: Jolán Bonyháti, hungara bibliografino kaj redaktorino (n. 1908)
- 1988: Isobe Yukiko, japana oficistino, pioniro de Esperanto, prezidantino de Japana Esperanto-Instituto, kunorganizantino de UK 1965, Honora Membro de UEA (n. 1913)
- 1993: Antonina Apollo, estona esperantistino, poetino, tradukistino (n. 1909)
- 1999: Éva Benkő Szilágyi, rumania hungara instruistino, pentristo, grafikistino (n. 1952)
- 2001: Ben Sion Ohana, franca esperantisto servinta en Maroko kiel ĉefperanto de Tutmonda Junular-Organizo, UEA-delegito en Marakeŝo kaj Kasablanko (n. 1916)
- 2005: Victoria de los Ángeles, hispana opera kantistino (lirika soprano) (n. 1923)
- 2005: Dénes Fülöp G., rumania hungara reformita pastro, redaktoro (n. 1931)
- 2006: Sándor Széllyes, hungara kantisto, deklamisto (n. 1932)
- 2006: Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (n. 1926)
- 2007: Barzan Ibrahim al-Tikriti, duonfrato de Saddam Hussein, ekzekutita (n. 1951)
- 2007: Yamazoe Saburoo, japana esperantisto, kuracisto, verkinta Anglan-Esperantan medicinan terminaron, ĝenerala sekretario de Universala Medicina Esperanto-Asocio, ĉefredaktoro de "Medicina Internacia Revuo", honora membro de UEA (n. 1908)
- 2010: Marshall Warren Nirenberg, usona Nobelpremiita biokemiisto kaj genetikisto, kontribuinta al deĉifro de la genetika kodo (n. 1927)
- 2012: Manuel Fraga Iribarne, hispana politikisto kaj diplomato, prezidento de Galegio (n. 1922)
- 2016: Andrzej Kotkowski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1940)
- 2018: John Spellman, usona politikisto, guberniestro de Vaŝingtonio (n. 1926)
- 2018: Dolores O'Riordan, irlanda kantaŭtorino uzanta jodladon (n. 1971)
- 2019: Carol Channing, usona aktorino, kantistino, dancistino, komediistino (n. 1921)
- 2019: Mario Monje, bolivia politikisto (n. 1929)
- 2023: Arthur Schwaiger, aŭstra historiisto kaj pedagogo (n. 1938)
- 2023: Vaĥtang Kikabidze, kartvela artisto kaj nacia aktoro, merita artisto de Ukrainio, kondamninta invadon de Rusio en Ukrainion (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 15-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|