28-a de januaro
La 28-a de januaro estas la 28-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 337 tagoj restas (338 en superjaroj).
Je la 28-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 814: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Franka Imperio
- 893: Karlo la 3-a kroniĝis kiel kontraŭreĝo al Eŭdo la 1-a, reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1061: Premislidoj: ĉeĥa princo Spytihněv la 2-a mortis, sukcedita de sia frato Vratislav la 2-a
- 1077: Papo Gregorio la 7-a ĉesigis en Kastelo de Canossa ekskomunikon de la germana imperiestro Henriko la 4-a - de tio aperis la esprimo iri al Canossa
- 1383: Reĝo de Francio Karlo la 6-a preskaŭ pereis dum balo, kiam fajro aperis sur facile bruligeblaj kostumoj, kiujn krom li enmetis ankoraŭ 5 aliaj personoj (4 mortis)
- 1547: Eduardo la 6-a iĝis unua protestanta reĝo de Anglio
- 1573: Unua Pola Sejmo kunvokita dum periodo de senreĝeco subskribis Konfederacion de Varsovio - unua en Eŭropo dokumento garantianta leĝe religian liberecon
- 1576: Pola nobelaro dum kunsido en Jędrzejów agnoskis elekton de Stefan Batory kiel reĝon de Pollando
- 1577: Mozyrz ricevis urban blazonon, atribuitan de pola reĝo
- 1588: Sigismondo la 3-a Vasa agnoskis la trian Statuton de Litovio
- 1708: Granda Nordia Milito: svedoj konkeris Grodnon
- 1724: Petro la Granda dekretis fondon de la nuna Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
- 1754: Angla verkisto Horace Walpole stampis la vorton "serendipo" en letero, kiun li skribis al amiko, dirante ke li derivas la terminon de persa fabelo
- 1820: Ĉirkaŭmonda ekspedicio de Fabian Gottlieb von Bellingshausen atingis Antarkton
- 1841: Antarkto: James Clark Ross malkovris Ross-glacikampon
- 1855: Unua lokomotivo ekveturis laŭlonge de la Kanalpanama Fervojo, de Atlantiko ĝis Pacifiko
- 1859: Vaŝingtonio: Olympia iĝis urbo
- 1871: Francia-Prusia Milito: post kvarmonata sieĝo de Parizo oni anoncis kapitulacon de Francio
- 1887: Universala Ekspozicio de Parizo: konstruo de Eiffel-Turo komenciĝis
- 1896: Laŭ postulo de la patro, Albert Einstein perdis civitanecon de Germana Imperiestra Regno kaj ĝis la 21-a de marto 1901 estis senŝtatano
- 1905: Rusa-japana milito: senrezulta batalo de Sandepu (proksime al Ŝenjango) finiĝis
- 1905: Pola Partio Socialista anoncis ĝeneralan strikon, kio iĝis komenco de revolucio en Kongresa Pollando
- 1910: Inundo kaŭzita de Sejno atingis sian plej altan nivelon en Parizo
- Unua mondmilito:
- 1919: Brno: Masaryk-Universitato fondiĝis
- 1919: En Munkeno germana sociologo Max Weber lekciis pri politiko kiel profesiinklino
- 1920: Dua Pola Respubliko: pola armeo okupis kaj alligis Pelplin kaj Kamień Pomorski
- 1920: En Hispanio kreiĝas Tercio, la nuna Hispana Legio
- 1921: Simbola tombo de Nekonata Soldato estis lokita sub la Triumfa Arko de Parizo
- 1930: Hispana diktatoro Miguel Primo de Rivera demisiis
- 1932: Imperijapana Ŝiparmeo bombardis Ŝanhajon
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg demisiis registaron de Kurt von Schleicher kaj du tagojn poste komisiis al Adolf Hitler krei novan registaron
- 1933: Islama naciisto Choudhry Rahmat Ali publikigis broŝuron titolitan Nun aŭ Neniam, en kiu li petis kreon de islama ŝtato en nordokcidenta Barato, nomita Pakistano
- 1935: Islando kiel unua lando en la mondo oficialigis aborton pro ekstermedicinaj kaŭzoj
- Dua mondmilito:
- 1945: Makedonio: unua infanĝardeno estis malfermita en Skopjo
- 1956: Germana Demokratia Respubliko membriĝis al Varsovia Traktato
- 1958: Danio: oni patentigis la konstru-ludilon Lego
- 1961: Ruando iĝis respubliko, proklamita de provizora registaro
- 1965: Pollando: premiero de televida serio Ludcelo pli granda ol vivo
- 1969: Finnlando membriĝis al Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
- 1970: Lubomír Štrougal iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1986: Kadre de la misio STS-51-L kosmopramo Challenger eksplodis 73 sekundojn post ekflugo - 7 kosmonaŭtoj mortis
- Revolucioj de 1989:
- 1998: Bulgario: oni malfermis metroon de Sofio
- 1998: Sankta-Denizo: inaŭguro de la Stadiono de Francio apud Parizo
- 1999: Finnlando: la plej malalta temperaturo estis registrita en Kittilä (Finna Laponio) −51,5 °C
- 2002: Siim Kallas iĝis ĉefministro de Estonio
- 2005: Pasaĝeraviadilo de fora atingo Boeing 787 Dreamliner oficiale akiris indikon 787
- 2006: Pollando: dum ekspozicio de leterkolomboj, sub pezo de neforigita neĝo falis tegmento de konstruaĵo servanta al Internacia Foiro en Katowice - 65 personoj pereis kaj 170 vundiĝis
- 2009: Raúl Castro kiel unua prezidento de Kubo ekde la malvarma milito vizitis Rusion
- 2010: Kadre de la projekto RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas estiĝis Eŭropa Kultura Ĉefurbo kun nova Folkwang-Muzeo malfermita en Essen
- 2011: Egipta revolucio: dum amasaj protestoj pereis dekkelkaj personoj
- 2014: Protestoj en Ukrainio: demisio de ĉefministro Mykola Azarov
- 2015: Pollando: Instituto pri Nacia Memoro anoncis, ke oni trovis kranion de la lasta pola partizano de la subtera sendependeca movado, Józef Franczak
- 2017: Krakovo: solena transpreno de religia regopovo fare de ĉefepiskopo Marek Jędraszewski en katedralo de Vavelo
- 2021: Monda Organizaĵo pri Sano: internacia skipo finis kvarantenon en Ĉinio komencante esploron de la prakomenco de COVID-19
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Laŭ ukraina stabo de la invadkomenco pli ol 125 mil rusiaj soldatoj pereis; pli ol 6 500 rusiaj soldatoj provis submetiĝi al ukraina armeo helpe de speciala infolinio "Mi volas vivi"; sekurecservo de Ukrainio informis ke 3 viroj estis kondamnitaj al 10 ĝis 15 jaroj da mallibero pro batalo flanke de Rusio
- Mondreago: laŭ brita defendministerio en rusiaj komunikoj misinformado estas ĉiuflanka: en Makijivko en ukraina atako al kazerno la 1-an de januaro estis pli ol 300 viktimoj - laŭ rusa ministerio 87 mortigitoj; ambasadoro de Ukrainio en Parizo informis, ke okcidentaj partneroj anoncis liveron sume de 321 tankoj; usona verkisto Stephen King alvokis Rusion ĉesigi la militon en Ukrainio kaj kondamnis terorismajn atakojn de Rusia Armeo
Naskiĝoj
- 1225: Tomaso de Akvino, skolastika filozofo, doktoro de la eklezio, katolika sanktulo (m. 1274)
- 1457: Henriko la 7-a, reĝo de Anglio kaj reganto de Irlando (m. 1509)
- 1527: Paul Dumerich, germana pedagogo, matematikisto kaj filologo (m. 1583)
- 1540: Ludolph van Ceulen, nederlanda matematikisto (m. 1610)
- 1600: Klemento la 9-a, papo (m. 1669)
- 1611: Johannes Hevelius, pola reĝa astronomo, matematikisto, konstruisto de scienca ilaro, inventinto de periskopo, bierfaristo, presisto kaj urbestro de Gdańsk (m. 1687)
- 1688: Emanuel Swedenborg, sveda sciencisto, filozofo, teologo, anĝelologo, interpretisto de la Biblio, mistikulo (m. 1772)
- 1701: Charles Marie de La Condamine, franca matematikisto, astronomo kaj vojaĝisto (m. 1774)
- 1712: Tokugawa Ieshige, japana ŝoguno el dinastio Tokugawa (m. 1761)
- 1717: Mustafa la 3-a, sultano de la Otomana Imperio (m. 1774)
- 1726: Christian Felix Weiße, germana poeto kaj verkisto (m. 1804)
- 1750: Maria Karoline Flachsland, germana eldonistino (m. 1809)
- 1757: Antonio Bartolomeo Bruni, itala violonisto kaj komponisto (m. 1821)
- 1768: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1839)
- 1786: Friedrich Karl Kraft, germana klasika filologo, leksikografo kaj pedagogo (m. 1866)
- 1800: António Feliciano de Castilho, portugala verkisto (m. 1875)
- 1800: Friedrich August Stüler, germana arkitekto
- 1807: Ludwig Wucke, verkisto kaj pentristo germana (m. 1883)
- 1823: Karl Friedrich Schwanitz, germana juĝisto kaj politikisto (m. 1903)
- 1828: Roberto Ardigò, itala filozofo, psikologo kaj pedagogo, lekciisto en la Universitato de Padovo (m. 1920)
- 1832: Franz Wüllner, germana komponisto, dirigento kaj profesoro (m. 1902)
- 1838: Károly Koller, hungara fotisto, pentristo, instruisto (m. 1889)
- 1841: Henry Morton Stanley, usona ĵurnalisto, verkisto, esploristo de Afriko (m. 1904)
- 1841: Victor Ernst Nessler, germana komponisto (m. 1890)
- 1844: Gyula Benczúr, hungara artisto-pentristo kaj profesoro (m. 1920)
- 1853: José Martí, kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia hero (m. 1895)
- 1858: Eugène Dubois, nederlanda anatomo, antropologo, paleontologo, malkovrinto de homo erectus (m. 1940)
- 1873: Colette, franca verkistino, aktorino kaj ĵurnalistino (m. 1954)
- 1883: Gustav-Adolf Mossa, franca pentristo (m. 1971)
- 1884: Auguste Piccard, svisa fizikisto kaj inventisto, esploristo de atmosfero kaj hidrosfero (m. 1967)
- 1885: Władysław Raczkiewicz, pola juristo kaj politikisto, partoprenanto de ambaŭ mondmilitoj, unua prezidento en ekzilo, kontraŭkomunisto (m. 1947)
- 1885: Jacint Bremon Masgrau, kataluna kuracisto-radiologo, pioniro de Esperanto, komitatano de UK 1909, redaktoro de "Tutmonda Espero", prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, membro de Lingva Komitato (m. 1960)
- 1887: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro (m. 1919)
- 1887: Artur Rubinstein, pola pianisto-virtuozo (m. 1982)
- 1887: Wolfgang Soergel, germana paleontologo (m. 1946)
- 1892: Ernst Lubitsch, german-usona reĝisoro (m. 1947)
- 1895: Gregoro Demidjuk, soveta esperantisto, kunfondinto kaj redaktoro de "La Nova Epoko", kunlaboranto de "La Ondo de Esperanto" kaj "Sennaciulo", tradukinto de Ŝtato kaj Revolucio de Lenin (m. 1985)
- 1905: György Kulin, hungara astronomo (m. 1989)
- 1907: Constantin Régamey, pola-svisa komponisto, muzika kritikisto, hindologo, spertulo pri budhismo kaj muzikteorio (m. 1982)
- 1910: Viktor Pöschl, aŭstra-germana klasika filologo (m. 1997)
- 1910: Adina Mandlová, ĉeĥa aktorino (m. 1991)
- 1912: Jackson Pollock, usona pentristo, elstarulo de la abstrakta ekspresionismo (m. 1956)
- 1916: Yannis Maris, greka ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1979)
- 1919: Francis Gabreski, usona militista piloto, flug-aso (m. 2002)
- 1924: Marcel Broodthaers, belga poeto, filmisto, artisto (m. 1976)
- 1924: Kathleen Hall, brita universitata instruistino, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1928: Ráchel Szőcs, rumania hungara redaktorino, tradukistino
- 1929: Claes Oldenburg, sved-usona popartisto (m. 2022)
- 1936: Ismail Kadare, albana verkisto (m. 2024)
- 1937: Karel Čáslavský, ĉeĥa filma arkivisto, historiisto, ĵurnalisto kaj anoncisto (m. 2013)
- 1940: Carlos Slim, meksika entreprenisto pri telekomunikado, miliardulo
- 1944: Anikó László-Bakk, rumania hungara verkistino pri muziko
- 1946: Gyula Holok, rumania hungara inĝeniero, lernolibroredaktoro
- 1947: Ágnes Neményi, rumania hungara sociologino
- 1948: Charles Taylor, prezidento de Liberio, unua afrika gvidanto kondamnita pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro
- 1950: Hamad bin Isa Al Ĥalifa, emiro, reĝo de Barejno
- 1952: Ágnes Marcu, rumania hungara violonĉelistino, universitata instruistino
- 1955: Nicolas Sarkozy, franca politikisto, prezidento de Francio 2007-2012
- 1963: Attila Kiss B., rumania hungara operkantisto (tenoro)
- 1966: Árpád Gazda, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1961: Arnaldur Indriðason, islanda verkisto
- 1978: Gianluigi Buffon, itala futbalisto, membro de la Itala nacia teamo de futbalo
- 1981: Elijah Wood, usona aktoro
- 1988: Camille Lepage, franca foto-raportistino, murdita (m. 2014)
Mortoj
- 814: Karolo la Granda, franka reĝo kaj sankta romia imperiestro (n. 742)
- 1061: Spytihněv la 2-a, princo de Ĉeĥio (n. 1031)
- 1208: Sankta Juliano de Kvenko, hispana episkopo, profesoro, ermito (n. 1127)
- 1271: Izabela de Aragono, reĝino de Francio (n. 1247)
- 1510: Heinrich Kellner, germana politikisto (n. 1440)
- 1547: Henriko la 8-a (Anglio), reĝo de Anglio kaj Irlando (n. 1491)
- 1596: Francis Drake, angla maristo, vicadmiralo kaj korsaro, komandanto de la unua angla ĉirkaŭnavigado (n. ĉirkaŭ 1540)
- 1621: Paŭlo la 5-a, papo (n. ĉirkaŭ 1552)
- 1687: Johannes Hevelius, gdanska reĝa astronomo, inventinto de periskopo, presisto, bierfaristo, urbestro (n. 1611)
- 1688: Ferdinand Verbiest, flandra jezuito kaj mandareno, teologo, matematikisto, astronomo (n. 1623)
- 1754: Ludvig Holberg, norvega verkisto, filozofo kaj historiisto, fondinto de la moderna dana kaj norveglingva literaturo (n. 1684)
- 1772: Grafo László Székely, hungara aŭtobiografiisto, tradukisto (n. 1716)
- 1805: Mihály Csokonai Vitéz, hungara poeto, lirikisto, enestanta en Tutmonda sonoro kaj Hungara Antologio (n. 1773)
- 1815: Anton Dreyssig, germana orgenisto kaj kantoakademi-fondanto (n. 1774)
- 1819: Johann Karl Wezel, germana filozofo, verkisto, pedagogo (n. 1747)
- 1819: Jan Kiliński, pola ŝuisto, kolonelo, gvidanto de Varsovia insurekcio, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko (n. 1760)
- 1829: Albrecht Ludwig Berblinger, germana inventisto kaj flugpioniro (n. 1770)
- 1832: Andrew Bell, skota teologo kaj pedagogo (n. 1753)
- 1861: Henri Murger, franca verkisto kaj poeto (n. 1822)
- 1864: Émile Clapeyron, franca fizikisto, matematikisto kaj inĝeniero formulinta duan leĝon de termodinamiko (n. 1799)
- 1868: Adalbert Stifter, aŭstra verkisto kaj pentristo (n. 1805)
- 1874: Hermann Petermann, germana filologo kaj lernejestro (n. 1827)
- 1876: Ferenc Deák, hungara juristo, politikisto kaj ministro (n. 1803)
- 1883: Carl Adolf Riebeck, germana industriulo kaj minadentreprenisto (n. 1821)
- 1900: Hanns Bruno Geinitz, germana geologo kaj paleontologo (n. 1814)
- 1904: Karl Emil Franzos, aŭstra verkisto (n. 1848)
- 1908: Josef Freinademetz, aŭstra misiisto en Ĉinio, katolika sanktulo (n. 1852)
- 1912: Eloy Alfaro, prezidento de Ekvadoro, murdita (n. 1842)
- 1919: Franz Mehring, germana ĵurnalisto kaj historiisto (n. 1846)
- 1920: Panas Mirnij, ukraina librotenisto, verkisto kaj tradukisto (n. 1849)
- 1924: Teófilo Braga, portugala politikisto, verkisto (n. 1843)
- 1924: József Tóth, hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1869)
- 1928: Vicente Blasco Ibáñez, hispana verkisto (n. 1867)
- 1930: Ema Destinnová, ĉeĥa operkantistino (soprano) (n. 1878)
- 1934: Ferdinand Fischer, germana politikisto kaj gastejestro (n. 1840)
- 1939: William Butler Yeats, irlanda Nobelpremiita poeto, dramaturgo, filozofo (n. 1865)
- 1944: Sándor Korvin, hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (n. 1912)
- 1947: Reynaldo Hahn, venezuela-franca komponisto, dirigento, muzika kritikisto (n. 1874)
- 1953: Gusztáv Serényi, hungara ĵurnalisto (n. 1880)
- 1953: Derek Bentley, brita juna krimulo, ekzekutita (n. 1933)
- 1954: Eugeniusz Romer, pola geografo, kartografo kaj geopolitikisto, membro de Pola Scienca Akademio, vicprezidanto de Internacia Geografia Unio (n. 1871)
- 1965: Maxime Weygand, franca oficiro, membro de Franca Akademio, ministro en la reĝimo de Vichy (n. 1867)
- 1972: Dino Buzzati, itala verkisto, ĵurnalisto, pentristo (n. 1906)
- 1975: Antonín Novotný, ĉeĥa komunisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1904)
- 1976: Marcel Broodthaers, belga poeto, filmisto kaj artisto (n. 1924)
- 1979: Hans Scherfig, dana verkisto kaj artisto (n. 1905)
- 1980: Ludmila Jevsejeva, latva esperantistino, poetino, redaktorino de "Ondo de Daŭgava", ĉefperantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (n. 1913)
- 1985: Pál Wittmann, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1900)
- 1986: Viktimoj de la akcidento de Kosmopramo Challenger
- 1995: George Woodcock, kanada verkisto pri politikaj biografioj, historio kaj veturliteraturo, anarkiisma pensulo, poeto, eseisto kaj literatura kritikisto, defendanto de Tibeto (n. 1912)
- 1995: James Grant, usona politikisto kaj estro de UNICEF (n. 1922)
- 1996: Iosif Brodskij, sovetia, usona Nobelpremiita poeto (n. 1940)
- 1996: Ferenc Szabó, rumania hungara kuracisto (n. 1929)
- 2000: Kazimierz Szczurek, pola esperantisto, poeto, delegito pri bibliologio kaj bibliotekoj (n. 1925)
- 2000: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa instruistino, esperantistino (n. 1954)
- 2002: Astrid Lindgren, sveda verkistino (n. 1907)
- 2002: Tibor Bálint, rumania hungara verkisto (n. 1932)
- 2005: Jacques Villeret, franca aktoro (n. 1951)
- 2006: Jicĥak Kaduri, ortodoksa rabeno, kabalisto, konanto de Torao (n. ĉirkaŭ 1900)
- 2007: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto kaj kantopoeto (n. 1938)
- 2008: Erikas Laiconas, litova luterana pastro, aktivulo de Kristana Esperantista Ligo Internacia (n. 1928)
- 2013: Zoltán Pánczél, rumania hungara entreprenisto, manaĝero (n. 1959)
- 2015: Yves Chauvin, franca Nobelpremiita kemiisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 28-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|