Henriko Tudoro (n. la 28-an de januaro 1457, m. la 21-an de aprilo 1509) estis reĝo de Anglujo kaj reganto de Irlando de 1485 ĝis sia morto sub la nomo de Henriko la 7-a. Li estis la fondinto de la dinastio de Tudoroj per la unuigo de la ĝistiamaj Lankastroj kaj Jorkoj. Li estis malpopulara reĝo kiu ne povis kalkuli kun la apogo de la parlamento kaj dediĉis sin al profito de impostado super la nobelaro.
La transmara Brita Imperio, —en la senco de esplorado kaj de brita setlado laŭlonge de oceanoj ekster Eŭropo kaj do el la Brita Insularo—, ekis el la marpolitiko de la reĝo Henriko la 7-a, kiu regis de 1485 ĝis 1509. Iniciatis komercajn liniojn por la komerco de la lano kaj starigis modernan sistemon por la transmara brita komerco, kiu kontribuis al kresko de la ŝipkonstruejoj kaj por la navigado el la insularo. La komerca ŝiparo alportis la bazojn por komercaj institucioj kiuj disvolvigos gravajn rolojn en la imperia posta aventuro, kiaj la kompanjoj: Massachusetts Bay Company aŭ la British East India Company. Henriko la 7-a ordonis ankaŭ la konstruadon de la unua seka digo en Portsmouth, kaj ege plibonigis la malgrandan Reĝan Ŝiparon (Royal Navy).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |