21-a de januaro
La 21-a de januaro estas la 21-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 344 tagoj restas (345 en superjaroj).
Je la 21-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- Roma Imperio:
- 1261: En batalo de Pokarviai praprusoj, gvidataj de Herkus Mantas, venkis krucistan armeon
- 1276: Inocento la 5-a iĝis papo
- 1326: Universitato de Oksfordo: reĝo Eduardo la 2-a eldonis reĝan privilegion konfirmante fondon de Oriel College en Oksfordo
- 1482: Okcidentafriko: portugaloj fondis unuan eŭropan setlejon (nun en Ganao)
- 1506: Laŭ rekomendo de papo Julio la 2-a formiĝis Svisa Gvardio
- 1521: Pollando: soldataro de alta majstro Albreĥto konkeris, pro perfido de urba konsilantaro, Nowe Miasto Lubawskie
- 1525: Svislando: apud Zuriko establiĝis unua anabaptisma komunumo
- 1605: Malvenko de Falsa Demetrio la 1-a en batalo kun moskvaj trupoj kaj lia retiriĝo al Putivl
- 1643: Abel Tasman malkovris la plej grandan insulon de la arkipelago Tongo
- 1720: Granda Nordia Milito: en Stokholmo oni subskribis svedan-prusan pactraktaton; Reĝlando Prusio ricevis parton de Pomerio kun Szczecin
- 1775: Moskvo: sur Bolotnaja placo okazis lasta publika ekzekuto, de Emeljan Pugaĉov, gvidanto de kontraŭfeŭda kozaka ribelo
- Franca revolucio:
- 1799: Angla kuracisto Edward Jenner enkondukis vakcinon kontraŭ variolo
- 1833: Parizo: pola princo Adam Jerzy Czartoryski ekgvidis sekretan Asocion de Nacia Unueco, fonditan por reakiri sendependon de Pollando
- 1862: Germana firmao Opel fondiĝis, komence produktante kudromaŝinojn kaj biciklojn
- 1897: Sur Kreton alteriĝis grekaj taĉmentoj por apogi kontraŭturkan ribelon kaj unuigi la insulon kun Grekio
- 1913: Aristide Briand la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1915: Unua servoklubo Kiwanis fondiĝis en Detrojto
- 1919: Irlanda Milito de Sendependeco: en Dublino Dáil Éireann de Irlanda Parlamento akceptis konstitucion kaj proklamis sendependecon de la Respubliko de Irlando
- 1919: Karpata Rutenio: en Ĥust kreiĝis Centra Ukraina Konsilio
- 1919: Pola ŝtatestro Józef Piłsudski donis al veteranoj de la januara ribelo la soldatrajton de Pola Militistaro
- 1920: Pac-Konferenco de Parizo finiĝis - intertempe oni subskribis la Traktaton de Versajlo
- 1921: Itala Komunista Partio fondiĝis en Livorno
- 1923: Dua Pola Respubliko: unua organiza kunsido de la Societo de Laborista Universitato, socialisma klerig-kultura organizaĵo, ligita kun Pola Partio Socialista — prezidantoj estis Bolesław Limanowski kaj parlamentano Ignacy Daszyński
- 1925: Proklamo de la Albana Respubliko
- 1930: Domingos de Costa Oliveira iĝis ĉefministro de Portugalio
- 1932: En Helsinko oni subskribis finnan-sovetan pakton pri neagreso
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: guberniestro Hans Frank ordonis al germana polico en Ĝenerala Gubernio severajn punojn pro nerespektado de germanaj decidoj; instrukcio de Hermann Göring difinis bezonon por trudlaboristoj; en Parizo aperis semajnrevuo "Słowo" (Vorto), redaktata de pola verkisto Stanisław Mackiewicz; Finna-bolŝevika milito: sovetia aerarmeo bombadis Oulun; unua soveta okupado de Pollando: en Czortków (nun en Ternopila provinco) eksplodis unua pola kontraŭsoveta ribelo, kiu celis konkeri la urbon kaj evakuajn vojojn al Rumanio — ĝis la 25-an de aprilo oni arestis 540 suspektitojn pri partopreno en la subtera agado, kiuj estis detale enketataj kun torturoj, 24 travivintoj estis kondamnitaj al mortpuno kaj 55 senditaj al gulagoj, inter ili preskaŭ 80 liceanoj mortigitaj aŭ deportitaj al Siberio
- 1941: Provinco Vartlando: en germana areo de Poznań oni malpermesis al poloj porti ŝtatajn distingojn de Germanio kaj Aŭstrio; en Bukareŝto post murdo de germana oficiro la antaŭan tagon, komenciĝis malsukcesa ribelo preparata de faŝista Fera Gvardio - dum tritaga pogromo pereis 125 judoj; Libio: britoj sturmis Tobruk kaj sekvan tagon ĝin konkeris kune kun aŭstralia 6-a infanteria divizio - oni prenis ĉ. 27 mil militkaptitojn
- 1942: En geto de Vilno fondiĝis subtera Unuigita Partizana Organizaĵo; Nord-Afrika kampanjo: german-itala kontraŭatako en Cyrenaica komenciĝis, de la havenurbo Brega kaj oazo Marada; Orienta Fronto: soveta 4-a Sturma Armeo konkeris Toropec
- 1943: Operaco Reinhardt: de ĉeĥoslovaka Terezín, koncentrejo en Protektorato Bohemio kaj Moravio, alvenis transporto de 2 000 judoj al koncentrejo Aŭŝvico; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en pola Królewice 8 personojn; la dua 4-taga deportado de judoj el Varsovia geto finiĝis - germanoj forveturigis kaj murdis en ekstermejo Treblinka ĉirkaŭ 5 000 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis pulvon en germana fabriko de Pionki; Norda Kaŭkazio: liberigo de Stavropolo; Kazablanko: direktivo de la Kolegio de Ligitaj Stabestroj por strategia aviado - difino de graveco de la celoj: 1. ŝipfarejoj konstruantaj submarŝipojn, 2. aviada industrio, 3. komunika sistemo, 4. pelantoj, 5. aliaj celoj pri industria armilaro de la malamiko; Londono: subskribo de armea konvencio pri helpo kun Ĉeĥoslovakio
- 1944: Germana polico murdis en Varsovio pli ol 30 personojn; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Lesznowola 7 polojn; kuracisto de SS Thilo direktis al gasejo en koncentrejo Aŭŝvico 96 malsanajn malliberulojn; germanaj taĉmentoj detruis domojn en du vilaĝoj forveturigante iliajn loĝantojn al nekonata loko; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj eksplodigis ferian trajnon de Wehrmacht inter Chełm kaj Kovel (Volina provinco) - multaj germanoj pereis kaj vundiĝis; Ruĝa Armeo liberigis Mga (Leningrada provinco) komencante postkuron de malamiko, kaj reatakis apud Sokolniki; komandanto de la 8-a Japana Fronto ordonis al la 7-a Armeo ataki insulon Bougainville; Canberra: subskribo de politika-armea konvencio inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando
- 1945: Inter malliberuloj de Aŭŝvico sur evakuaj vojoj en distrikto Strzelecki kaj distrikto Kłodzki pereis en 6 lokoj 214 personoj; SS-anoj murdis en Kędzierzyn 25 malliberulojn de evakua transporto de Blachownia, Jaworzno kaj Gliwice, kaj kelkdekon de personoj post evakuo de Żabików, pluraj dekoj mortis pro malsato kaj malfortiĝo; en Polska Cerekiew (Groß Neukirch), Opole-regiono, SS-gardistoj murdis dum la marŝo de morto 19 nekapablajn iri malliberulojn, evakuitajn el koncentrejo Aŭŝvico; Gestapo kunlabore kun SS pafekzekutis apud Ostróda 120 personojn, pliparte membrojn de Pola Enlanda Armeo de militprizono en Działdowo; Pola Rezistomovado: soldatoj de Pola Subtera Ŝtato pafmortigis en Poznań du polajn agentojn de Gestapo kaj SS; Ruĝa Armeo konkeris urbojn Gniezno, Inowrocław, Kępno, Milicz, Namysłów, Nowe Miasto Lubawskie, Olecko, Ostrzeszów, Płock, Rypin, Słupca, Strzelce Opolskie, Szubin, Wieliczka, Zduńska Wola kaj Żnin kaj vilaĝon Piechcin; taĉmentoj de la 1-a Ukraina Fronto atingis Vroclavon kaj komencis transpaŝi Odron; Militkrimo: post Slovaka nacia ribelo germanoj bruligis vilaĝon Kľak - Waffen-SS murdis 84 loĝantojn, en tio 36 infanojn
- 1947: Zono de postmilita Germanio okupita de Usono: oni deklaris starigon de Libera hansa urbo Bremeno
- 1947: Post rezigno de James Byrnes, generalo George Catlett Marshall iĝis nova usona ministro pri eksteraj aferoj
- 1948: Flago de Kebekio oficialiĝis
- 1949: Ĉiang Kai-ŝek rezignis el prezidenteco de la Respubliko Ĉinio
- 1953: Stalinismo: en Krakovo komenciĝis montra proceso kontraŭ 7 personoj akuzitaj pri spionado — oni verdiktis 3 mortpunojn, anstataŭigitajn per ĝismorta malliberigo
- 1954: Usono: unua atomenergia submarŝipo "Nautilus" surakviĝis
- 1959: Pollando: supozita katastrofo de Nifo en Gdynia
- 1969: Nuklea akcidento okazis en svisa subtera atomelektrejo en Lucens
- 1972: Federaciaj ŝtatoj de Barato Manipuro kaj Tripuro kreiĝis
- 1976: Supersona pasaĝeraviadilo Concorde oficiale ekflugis - du unuaj komercaj flugoj okazis de Parizo kaj Londono
- 1978: Estinta politika malliberulo Oleksa Hirnyk sin bruligis proteste al rusigo de ukrainoj, komunisma sistemo kaj aparteno de Ukrainio al Sovetunio
- 1981: Milita stato en Pollando: en Lodzo komenciĝis striko de studentoj, finita la 17-an de februaro post registro de la Sendependa Asocio de Studentoj
- 1985: Poloj Andrzej Czok kaj Jerzy Kukuczka kiel unuaj grimpis vintre al Dhaulagiri
- 1989: Pollando: en Varsovio oni trovis la korpon de murdita militpastro, membro de Pola Enlanda Armeo kaj Libero kaj Sendependo, kunkreinto de la Federacio de Katinaj Familioj Stefan Niedzielak
- 1998: En Bosnio kaj Hercegovino estis enkondukita nova nacia valuto - konvertebla marko
- 2000: Pollando: Nacia Parko Kampinos iĝis monda biosfera rezervejo de Unesko
- 1998: Komencita de papo Johano Paŭlo la 2-a pilgrimo al Kubo rezultis per liberigo de 120 politikaj malliberuloj kaj refestigo de Kristnasko
- 2008: Lasta denaska parolantino de la ejaka lingvo Marie Smith Jones mortis en Alasko
- 2009: Papo Benedikto la 16-a nuligis ekskomunikon kontraŭ kvar episkopoj ordinigitaj de franca espiskopo Marcel Lefebvre
- 2010: Nova konstitucio de Angolo ekvalidis forigante postenon de ĉefministro - prezidento iĝis registarestro, helpata de vicprezidento
- 2011: Albanio: kontraŭregistaraj manifestacioj okazis en Tirano - 5 homoj pereis, supozeble pafitaj de armitaj policanoj
- 2017: En pli ol 400 urboj de Usono kaj 160 landoj tutmonde oni partoprenis en virin-marŝoj, la unuan tagon post kiam Donald Trump iĝis Prezidanto de Usono
- 2019: Lublin: promocio de Enciklopedio de la 100-jariĝo de KUL - enciklopedio pri la historio kaj strukturo de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 332-a tago de rusa agreso: pasinttage Rusia Armeo pripafis 8 provincojn de Ukrainio (5 civiluloj pereis), 36 foje Ĥersonan provincon (4 personoj estis vunditaj), kaj 166 foje atakis civilan infrastrukturon en 21 urboj kaj vilaĝoj de Zaporiĵa provinco (18 domoj estis detruitaj); laŭ ukraina stabo pli ol 300 rusaj vunditaj soldatoj estas kuracataj en okupata Starobilsk; en Kievo komenciĝis funebrado post la katastrofo de helikoptero en apuda Brovari, kie pereis 14 personoj kune kun ĉefo de ministerio pri internaj aferoj; en rusa Angarsko bruliĝas fervojaj cisternoj destinitaj al armeo, la fajro ampleksis areon de 400 m²
- Mondreago: pli ol 60 severe vunditaj ukrainaj soldatoj estas kuracataj en Nederlando; helikopteroj Sea King, transdonitaj de Britio, atingis Ukrainion; en Ramstein okazis renkontiĝo de defend-ministroj de preskaŭ 50 ŝtatoj militiste apogantaj Ukrainion: interalie oni decidis, ke ukrainaj soldatoj estos instruataj utiligi tankojn Leopard; Portugalio transdonos 14 usonajn kirasitajn transportilojn M113, ankaŭ 8 generatorojn de kurento "kun granda potencialo" — portugalaj amaskomunikiloj: Pollando estas ŝlosila forto apoganta Ukrainion kaj protektanta Okcidentan Eŭropon;
Naskiĝoj
- 1277: Galeazzo la 1-a Visconti, senjoro de Milano (m. 1328)
- 1338: Karlo la 5-a, reĝo de Francio (m. 1380)
- 1532: Ludwig Helmbold, germana teologo kaj poeto (m. 1598)
- 1561: Francis Bacon, angla sciencisto, politikisto, juristo kaj filozofo (m. 1626)
- 1572: John Donne, angla pastro, poeto kaj predikisto (m. 1631)
- 1673: Andreas Börner, germana orgenisto (m. 1728)
- 1730: Joseph Jakob Fürstaller, aŭstra kartografo (m. 1775)
- 1743: John Fitch, usona teknikisto kaj inventisto pri vaporŝipoj (m. 1798)
- 1763: Augustin Robespierre, franca politikisto kaj advokato (m. 1794)
- 1765: Valerius Wilhelm Neubeck, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1850)
- 1804: Moritz von Schwind, aŭstra pentristo kaj desegnisto (m. 1871)
- 1808: Bronisław Trentowski, pola filozofo, pedagogo, mesianisto, enkondukinto de la nocio kibernetiko, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1869)
- 1823: Imre Madách, hungara verkisto (m. 1864)
- 1829: Oskaro la 2-a, reĝo de Svedio-Norvegio (m. 1907)
- 1838: Konstanty Kalinowski, belorusa ĵurnalisto kaj juristo, partoprenanto de la Januara ribelo, nacia heroo de Belorusio, Litovio kaj Pollando, ekzekutita (m. 1864)
- 1841: Amálie Mánesová, ĉeĥa pentristino-pejzaĝistino kaj artpedagogino (m. 1883)
- 1843: Jenő Szentkláray, hungara pastro, historiisto, akademiano (m. 1925)
- 1854: Eusapia Palladino, itala mediumo kunlaboranta kun pola parapsikologo Julian Ochorowicz (m. 1918)
- 1857: Firmin Durieux, franca instruisto, esperantisto, kunfondinto de la Internacia Asocio de Instruistoj (m. nekonata)
- 1858: Robert Poseck, germana ĉefarkitekto kaj entreprenisto (m. 1939)
- 1863: Júlia Hrabovszky, hungara verkistino kaj tradukistino (m. 1945)
- 1867: Ludwig Thoma, germana verkisto (m. 1921)
- 1867: Maxime Weygand, franca generalo, konsilisto de polaj militistoj dum la pola-bolŝevika milito (m. 1965)
- 1874: Wincenty Witos, ĉefministro de Pollando (m. 1945)
- 1885: Umberto Nobile, itala aviadisto transfluginta la Nordan poluson (m. 1978)
- 1897: Eŭgeno Miĥalski, ukraina soveta aktivulo de Laborista Esperanto-movado, kunlaboranto de "Sennacieca Revuo", "La Nova Epoko", "Internaciisto", Esperanto-poeto, viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1899: Luigi Minnaja, itala ŝtatoficisto, sekretario de la Esperanto-grupo en Romo (m. 1947)
- 1902: Hans Andre, aŭstra skulptisto kaj pentristo (m. 1991)
- 1905: Christian Dior, franca kudristo kaj modumisto, fondinto de Christian Dior S.A (m. 1957)
- 1905: Zoltán Gombos, hungara-usona eldonisto, redaktoro (m. 1984)
- 1905: László Juhász, hungara lingvisto, profesoro (m. 1970)
- 1906: Andrzej Kołaczkowski, pola instruisto, lingvisto, lektoro ĉe Katolika Universitato de Lublin, tradukisto de skandinava literaturo, partoprenanto de UK 1977, kunlaboranto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo (m. 1997)
- 1906: Igor Mojsejev, sovetia, rusia baleta dancisto kaj koreografo (m. 2007)
- 1907: Ferenc Drégely, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1957)
- 1911: Imre Máthé, hungara botanikisto, profesoro (m. 1993)
- 1913: János Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (m. 1948)
- 1917: Pál Sőni, rumania hungara kritikisto, literaturhistoriisto (m. 1981)
- 1918: Samu Szádeczky-Kardoss, hungara klasik-filologo (m. 2004)
- 1920: Ervin Béla Schnedarek, rumania hungara filmfakulo (m. 2008)
- 1921: Leopoldo Knoedt, brazila esperantisto kaj tradukisto, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, adaptinta Zagreban metodon al la portugala lingvo (m. 2000)
- 1923: András Benkő, rumania hungara muzikhistoriisto (m. 2001)
- 1924: Telly Savalas, usona aktoro kaj kantisto (m. 1994)
- 1928: János Kornai, hungara ekonomikisto (m. 2021)
- 1931: Julia Gschnitzer, aŭstra aktorino (m. 2023)
- 1936: Jerzy Vetulani, pola biokemiisto, psikofarmakologo, adepto de kuraccela uzo de mariĥuano (m. 2017)
- 1940: Albrecht Kronenberger, germana katolika pastro, esperantisto, kunredaktoro de ADORU - Ekumena Diserva Libro
- 1941: Plácido Domingo, hispana kantisto (tenoro)
- 1949: János Száva, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1949: Truong Tan Sang, prezidento de Vjetnamio
- 1953: Paul Allen, usona entreprenisto, kunfondinto de Microsoft
- 1955: László Ujvárossy, rumania hungara grafikisto
- 1962: Marie Trintignant, franca aktorino (m. 2003)
- 1968: Tivadar Magyari, rumania hungara sociologo
- 1976: Emma Bunton, angla voĉistino, kantaŭtoro, aktorino
- 1977: Zoltán Sárpátki, rumania hungara skulptisto, restarigisto
- 1981: Michel Teló, brazila kantisto, kantaŭtoro kaj dancisto
- 1988: Ben Turner, brita futbalisto
- 1992: Sándor Beier, hungara esperantlingva verkisto, enestanta en Esperanta antologio (n. 1913)
- 2005: IShowSpeed, usona personeco de retkulturo
Mortoj
- 259: Fructuosus, episkopo de Tarraco, martiro
- 381: Atanariko, reĝo de la tervingiaj gotoj (n. 366)
- 1059: Mikaelo la 1-a Kerulario, patriarko de Konstantinopolo (n. ĉirkaŭ 1000)
- 1118: Paskalo la 2-a, papo apoganta krucmilitojn
- 1354: Baldueno de Luksemburgo, germana kleriko, ĉefepiskopo de Treviro (n. ĉirkaŭ 1285)
- 1527: Juan de Grijalva, hispana esploristo kaj konkistadoro (n. ĉirkaŭ 1489)
- 1609: Joseph Justus Scaliger, nederlanda eldonisto, tradukisto, humanisto, historiisto, hebreisto, helenisto, filologo, erudiciulo, religia movadulo kaj kalendara reformisto (n. 1540)
- 1773: Alexis Piron, franca verkisto (n. 1689)
- 1774: Mustafa la 3-a, sultano de la Otomana Imperio, granda reformisto (n. 1717)
- 1775: Emeljan Pugaĉov, rusa kozako, gvidanto de popola ribelo, ekzekutita (n. 1742)
- 1789: Paul Henri Thiry d'Holbach, germana-franca verkisto kaj enciklopediisto (n. 1723)
- 1793: Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio, ekzekutita (n. 1754)
- 1804: Ernst Gottfried Baldinger, germana kuracisto, botanikisto kaj eldonisto (n. 1738)
- 1814: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, franca verkisto, vojaĝisto kaj naturisto (n. 1737)
- 1815: Matthias Claudius, germana verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1740)
- 1831: Achim von Arnim, germana verkisto kaj poeto (n. 1781)
- 1849: Kelemen Mikes, hungara grafo kaj politikisto, heroo de la hungara revolucio (n. 1820)
- 1851: Albert Lortzing, germana komponisto, kantisto, aktoro (n. 1801)
- 1856: Benedictus Gotthelf Teubner, germana eldonisto kaj libropresisto (n. 1784)
- 1862: Božena Němcová, ĉeĥa verkistino (n. 1820)
- 1868: Sándor Asbóth, hungara soldato en la usona interna milito (n. 1810)
- 1870: Aleksander Herzen, rusa filozofo, verkisto, eldonisto kaj disidento (n. 1812)
- 1871: Józef Hauke-Bosak, pola generalo, partoprenanto de la Januara ribelo kaj de la Francia-Prusia Milito (n. 1834)
- 1872: Franz Grillparzer, aŭstra dramverkisto, enestanta en Aŭstra antologio (n. 1791)
- 1882: Antonín Emil Titl, ĉeĥa kapelestro kaj komponisto (n. 1809)
- 1883: János Mircse, hungara liberecbatalisto, historiisto kaj kolektisto (m. 1834)
- 1896: Ágoston Karvasy, hungara juristo, ekonomikisto, profesoro (n. 1809)
- 1901: Elisha Gray, usona elektroinĝeniero, entreprenisto kaj inventisto, patro de la nuntempa sintezilo (n. 1835)
- 1907: Graziadio Isaia Ascoli, itala filologo, orientalisto (n. 1829)
- 1914: Niels Lund Chrestensen, dana ĝardenisto kaj entreprenisto (n. 1840)
- 1918: Emil Jellinek, germana pioniro de la aŭtomobilindustrio (n. 1853)
- 1919: Goĝong de Koreio, lasta reĝo kaj unua imperiestro de Koreio (n. 1852)
- 1924: Lenin, revoluciulo, gvidanto de la Oktobra Revolucio, marksista teoriisto, unu el la plej grandaj krimuloj de la dudeka jarcento (n. 1870)
- 1925: Fritz Grubert, germana verkisto (n. 1870)
- 1926: Charles Lemaire, belga oficiro kaj esplor-vojaĝisto en Meza Afriko, esperantisto kaj idisto (n. 1863)
- 1930: Jaroslav Vlček, ĉeĥa literatura historiisto (n. 1860)
- 1938: Georges Méliès, franca filmisto, iluziisto, karikaturisto (n. 1861)
- 1939: Ernő Desbordes, hungara, rumania hungara politikisto, publicisto (n. 1874)
- 1940: Einar Benediktsson, islanda poeto kaj tradukisto, kies verkoj kontribuis al sendependeco de Islando (n. 1864)
- 1941: Ioannis Metaxas, ĉefministro de Grekio (n. 1871)
- 1945: Ilma Draskóczy, rumania hungara ĵurnalistino, poetino (n. 1884)
- 1950: George Orwell, angla verkisto, aŭtoro de la libroj pri stalinismo 1984 kaj La Besto-Farmo (n. 1903)
- 1959: Cecil B. DeMille, usona filmisto (n. 1881)
- 1961: Blaise Cendrars, svisa franclingva poeto kaj vojaĝisto (n. 1887)
- 1972: Elek Bakk, hungara kuracisto (n. 1899)
- 1978: Dénes Szabó, rumania hungara kirurgo, aŭtoro de fakverkoj (n. 1901)
- 1999: Eva Seemannová, ĉeĥa aktorino kaj esperantistino, laŭreatino de la Belartaj Konkursoj de UEA, enestanta en Esperanta antologio, aktivulino de Esperanto-teatro, kunfondintino de la Verda Ĉaro de Julio Baghy, honora membrino de UEA kaj de ĈEA (n. 1920)
- 2001: Ludwig Engelhardt, germana skulptisto (n. 1924)
- 2002: Peggy Lee, usona kantistino kaj aktorino (n. 1920)
- 2003: Paul Kuusberg, estona verkisto (n. 1916)
- 2005: Ole Due, dana juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1931)
- 2006: Ibrahim Rugova, prezidento de Kosovo (n. 1944)
- 2007: Zdzisław Rurarz, pola diplomato, verkisto, fuĝinto al Usono kiel politika azilanto post enkonduko de la milita stato en Pollando (n. 1930)
- 2008: Marie Smith Jones, lasta konata parolantino de la ejaka lingvo (n. 1918)
- 2010: Sándor Fazoli, rumania hungara historiisto (n. 1925)
- 2015: Hans Bakker, nederlanda organiza konsilisto kaj esperantisto, kunorganizinto de IJK 1964, internacia sekretario de politika partio Verdo-Maldekstro, estrarano de Institucio Hodler kaj de UEA, Honora membro de UEA kaj de TEJO, gvidanto de la afrika agado de UEA (n. 1937)
- 2015: Leon Brittan, brita politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1939)
- 2019: Svami Ŝivakumara, barata adepto de ŝivismo, spirita gvidanto de eduka aŝramo en Karnatako, fondinto de 132 diverstipaj edukejoj favore al humanitara helpo, plejaĝulo (n. 1907)
- 2020: Maria Iliescu, rumana-aŭstra filologino, leksikografo (n. 1927)
- 2020: Terry Jones, kimra aktoro, komikisto, kinoreĝisoro kaj verkisto, membro de Monty Python (n. 1942)
- 2021: Jean Graton, franca desegnisto de komiksoj (n. 1923)
- 2023: Ritt Bjerregaard, dana politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 21-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|