En 1090Sankta Ladislao konstruis fortikaĵon kontraŭ kumanoj. La loko ricevis privilegiojn de la reĝo en 1329. La ribelantaj kamparanoj okupis la komunumon en 1514. Post disfalo de Hungario la regiono apartenis al princlando Transilvanio, pli precize ties aldonaĵoj. En 1546FerdinandoHabsburgo okupis la fortikaĵon. La tataroj ruinigis en 1594 la komunumon, sed la fortikaĵo sukcese kontraŭstaris. En 1657 la poloj, en 1662 la turkoj sieĝis la fortikaĵon. Tie mortis en 1667 princo de Transilvanio Ferenc Rhédey. En 1703Francisko Rákóczi la 2-a okupis la fortikaĵon kaj deklaris Transilvanion sendependa. En 1711 la aŭstroj okupis la fortikaĵon la lasta kaj simbole finiĝis la liberecbatalo. En 1766fulmo faris ruina kaj neuzebla la fortikaĵon.
Hungara poeto Ferenc Kölcsey verkis pri la fortikaĵo poemon Huszt (...fortikaĵo staris, nun ĝi estas ŝtonoholmo...).
Post 1920 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, kondiĉe, ke estos aŭtonomio (sed ne okazis). [1] En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikonKarpata Ukrainio, kies ĉefurbo estis ĉi tiu urbo. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion. En 1944 la judoj estis deportitaj. Ekde 1945Ĥust apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj estas fortikaĵo-ruino, mezepoka kalvinana burgopreĝejo, katolika kaj grek-katolika preĝejoj, ambaŭ el la 18-a j.c.