Fine de 1918 la rumanoj, tuj poste la ĉeĥoj okupis la urbon. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikonKarpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Viŝkove/Visk. La Ruĝa Armeo okupis la urbeton en 1944 kaj tuj kolektis la hungarajn kaj germanajn virojn, kiuj trudlaboris, sed plejparto pereis. Ekde 1945 Viŝkovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Viŝkove ricevis statuson urbotipa loĝloko en 1976.