Malij Rakovec (ukraine Малий Раковець, ruse Малий Раковец [malij rakovec], slovake Malý Rakovec, hungare Kisrákóc [kiŝrAkOc]) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava. Malij, malý kaj kis signifas: malgranda.
Situo
Malij Rakovec situas sur deklivoj, fine de mallonga sakovojo el Velikij Rakovec.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1325. Ĝis Traktato de Trianon Kisrákóc apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Malij Rakovec. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj