En 895 la hungaraj triboj okupis basenon de Karpatoj, ilia ŝtato formiĝis en 1000. En la 12-a jarcentomonaĥoj konstruis fortikaĵon. La unua mencio devenis el 1417 pri la komunumo. Tiutempe ĝi estis fama vinkultura loko. En la 16-a jarcento pro disfalo de Hungario la regiono poste apartenis al princlando Transilvanio ĝis 1711. Proksime de la urbo oni murdis Ede Egan, kiu estis patro de la rutenoj. En 1910 Szerednye havis 1867 da loĝantoj (881 da hungaroj, 642 da rutenoj, 193 da germanoj kaj 134 da slovakoj). Ĝis 1920 Szerednye apartenis al Ung, al distrikto de Seredne, kies distriktejo estis. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la regionon, poste tuj ili kolektis la hungarajn kaj germanajn virojn por trudlabori. Plejparte ili mortis jam dum la forvojaĝo. Ukrainio sendependiĝis en 1991 kaj heredis la Transkarpatan provincon.
Vidindaĵoj
fortikaĵo
gotika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 15. j.c., trakonstruita en la 19-a j.c.
domo de Buttler, kie unu nokton oni gardis la hungaran kronon en 1805.