Brega aŭ Marsa Brega (en araba مرسى البريقة transliterumite Marsā al Burayqah), konata ankaŭ kiel Marsa el-Brega, estas havenurbo situa en Libio ĉe la Golfo de Sirto, la plej suda punkto de la Mediteraneo. Ĝi situas en la iama distrikto Ajdabija, kiu en 2007 estis integrigita en la distrikto Al Ŭahat.
Dum la amasprotestoj de 2011, la urbo falis sub kontrolo de la libia opozicio.[1] Registaraj fortoj klopodis rekapti la urbon la 2-an de marto sed ili estis forpelitaj de la opoziciantoj.[2]