16-a de januaro
La 16-a de januaro estas la 16-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 349 tagoj restas (350 en superjaroj).
Je la 16-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -27: Romia Imperio: Romia senato atribuis al la unua imperiestro de Romia Imperio Aŭgusto Cezaro la honorajn titolojn augustus kaj Princeps
- 378: Majaoj: generalo Fumanta Rano iĝis reganto de Teotiŭakano
- 550: Armeo de ostrogotoj eniris al Romo
- 929: Emiro Abd ar-Rahman la 3-a iĝis unua kalifo de Kordovo
- 1120: Sinodo de Nablus fiksis skribitan leĝaron pri krucmilitoj en Jerusalema reĝlando
- 1412: Florenca familio de Mediĉoj iĝis oficiala bankistaro de Vatikanurbo
- 1439: Koncilio de Florenco komenciĝis
- 1547: Ivano la Terura kiel unua rusa reganto kroniĝis kiel caro
- 1556: Imperiestro de Germanio kaj reĝo de Hispanio Karlo la 5-a abdikis de la hispana trono favore al sia filo Filipo la 2-a
- 1581: Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando eksterleĝigis katolikismon
- 1707: Skotlanda parlamento ratifis la Akton de Unio - Reĝlando de Granda Britio fondiĝis
- 1734: Rusa armeo en batalo pri pola krono aneksis Toruń
- 1761: Britoj aneksis francan teritorion Pondiĉero en Barato
- 1778: Francio agnoskis sendependecon de Usono
- 1780: Dum batalado pri Ĝibraltaro brita ŝiparo venkis la hispanan en mara batalo de la Kabo de Sankta Vincento - unua pli granda venko kontraŭ kontinentaj malamikoj
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca mararmeo venkis la britan en batalo de Korunjo
- 1816: Oni enkondukis novan administracian dividon de Kongresa Pollando, bazitan sur la divido de Varsovia Duklando
- 1839: Brita armeo konkeris okupatan de turkoj Adenon en Jemeno
- 1878: Rusaj soldatoj liberigis de turkoj bulgaran urbon Plovdiv
- 1888: Unua publika prezento de La Internacio en trinkejo de Lillo
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Liriope
- 1906: Eloy Alfaro la duan fojon iĝis prezidento de Ekvadoro
- 1906: Konferenco de Algeciras komenciĝis por redoni Marokon sub protekto de 12 eŭropaj potencoj
- 1909: Ekspedicio gvidata de Ernest Shackleton kiel la unua atingis Arktan magnetpoluson
- 1916: Esoterismo: Paraiba Spiritisma Federacio estis fondita en João Pessoa
- Unua mondmilito:
- 1919: Gubernioj de Vitebsk, Mahiljoŭ kaj Smolensk estis ekskluditaj de moskvaj bolŝevikoj disde Belorusa SSR
- 1919: Ukrainio deklaris militon kontraŭ bolŝevika Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1919: Mortfalis Antoś Petrykiewicz, pola defendanto de Lvovo
- 1919: Ribelo de Grandpolujo: generalo Józef Dowbor-Muśnicki transprenis komandadon de la ribelo; ŝtatestro de Pollando Józef Piłsudski nomumis Ignacy Jan Paderewski ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj
- 1920: Ligo de Nacioj fondiĝis en Ĝenevo, kie ĝi okazigis sian unuan renkonton pri paco kaj sekureco
- 1920: Prohibicio en Usono enkondukita - senalkohola kulturo triumfas kune kun malpermeso vendi alkoholaĵojn, kio ankaŭ kontribuos al formiĝo de krimaj organizaĵoj kaj nuligo de prohibicio
- 1925: En Helsinko okazis konferenco de la ŝtatoj de Baltio dum kiu oni priparolis kaj agordis komunan politikon kontraŭ Sovetunio
- 1941: Scienc-Akademio de Litovio estas fondita
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis distrikto Nowy Targ 6 personojn; en koncentrejo Sachsenhausen pereis pola profesoro pri agrikultura inĝenierarto; generalo Kazimierz Sosnkowski disdividis la Asocion de Armita Batalado laŭ areoj: 1 - Varsovio, 2 - Bjalistoko, 3 - Lvovo, 4 - Krakovo, 5 - Poznań, oni konsideris du okupadojn, la germanan sub konspira komando de kolonelo Stefan Rowecki (areoj 1, 4, 5, 6), kaj la sovetan sub konspira komando de generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz (areoj 2, 3); Adolf Hitler prokrastis finan atakon ĝis la printempo
- 1941: Germana polico pafekzekutis en Mikołów 14 personojn alveturigitajn de malliberejo en Katowice; germanaj regopovoj postulis forigi en Varsovio 6 monumentojn, ŝovi unu en alian lokon kaj sub la monumento al Koperniko metis surskribon pri lia germana deveno; Usono: Franklin D. Roosevelt turnis sin al la Usona Kongreso pri 350 milionoj da usonaj dolaroj por konstruo de komercaj ŝipoj; La-Pazo: Ĉilio kaj Bolivio subskribis pakton pri neagreso; batalo de Atlantiko: apud la roko Rockall germana submarŝipo U-96 sinkigis britan pasaĝeran ŝipon SS "Oropesa" - 106 personoj kun skipanoj pereis, 143 saviĝis
- 1942: Etna purigado: taĉmento de Wehrmacht pafmortigis en distrikto Kaliski 55 polojn; membroj de germanaj organizaĵoj en Provinco Vartlando kune kun polico inter la 8-a ĝis la 16-a de januaro forprenis perforte de polaj loĝejoj, por bezonoj de la Orienta Fronto, varman vestaron, precipe peltojn; Operaco Reinhardt: germanoj komencis deporti judojn de Lodza geto al ekstermejo Chełmno; Varsovio: de la virina parto de germana enketa arestejo Pawiak sukcese fuĝis 3 politikaj enprizonigitoj (unusola forkuro dum la germana okupado); japana 16-a Armeo komencis atakon al Birmo
- 1943: Heinrich Himmler ordonis deporti de ĜG al koncentrejo 6 polojn, kiuj rifuzis proponatan al ili germanan naciecon, iliajn infanojn sendi al germanaj familioj en Tria Regno aŭ al publikaj edukejoj kaj malpermesis korespondadon inter ili, krome li rekomendis malkonstrui domojn de Varsovia geto post deporto de judoj ĉar Varsovio plu estas danĝera centro de la Pola Rezistomovado; Suda Pacifiko: Aliancanoj komencis sturmon al parto de Provinco Oro en Papuo-Nov-Gvineo; Irako deklaris militon al Germanio, Italio kaj Japanio
- 1944: Dwight D. Eisenhower iĝis Supera Komandanto de Aliancaj Ekspediciaj Armitaj Fortoj; de la rivero Volĥovo direkte al Lubanj (Minska regiono) komenciĝis atako de la 54-a armeo de Volĥova Fronto
- 1945: Ruĝa Armeo, postsekvata de okupaciaj NKVD-taĉmentoj, konkeris polajn urbojn Częstochowa, Radom, Radomsko, Iłża, Końskie kaj Szydłowiec; sovetaj bombaviadiloj atakis monaĥejon de franciskanoj en Niepokalanów (distrikto Sochaczewski), en kiu troviĝis germanaj soldatoj — pereis 6 monaĥoj; Etna purigado: germana polico pafmortigis en Płońsk 78 personojn de dekkelkaj lokoj kaj en Skaryszew 5 polojn kaj murdis en Struga apud Rzgów 7 polojn pro kunlaboro kun partizanoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis de malliberejo en Zakopane kelkdekon da personoj; lastaj enprizonigitoj de likvidita koncentrejo en Płaszów, apud Krakovo, estis forveturigitaj al Aŭŝvico; pola pianistino Róża Etkin-Moszkowska murdita de germanoj; pro alianca aeratako al Magdeburgo pereis 16 mil personoj (nokte de la 16-a/17-a de januaro falis 1060 tunoj da bomboj); Adolf Hitler ordonis al Okcidenta Armeo transiri al defendo kaj liberigitajn fortojn direkti al la Orienta Fronto, kaj translokiĝis al subtera bunkro en Berlino; en Francio oni ŝtatigis industrian entreprenon Renault; germanoj eksplodigis en Budapeŝto ponton Francisko Jozefo (hodiaŭ Ponto Szabadság)
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Grodzisk Mazowiecki sovetaj bombaviadiloj aeratakis homamason en bazaro — surloke pereis ĉ. 300 personoj, kaj 100-200 mortis en provizoraj malsanulejoj; taĉmento de la Landa Armeo liberigis de malliberejo en Zakopane 50 polojn (en tio siajn soldatojn)
- 1947: Vincent Auriol iĝis prezidento de Francio
- 1952: En Meksiko oni kreis subŝtaton Malsupra Kalifornio
- 1956: En Egiptio islamo laŭkonstitucie iĝis ŝtata religio
- 1959: En Pollando fondiĝis Nacia Parko Kampinos kaj la alia en Gigantmontaro
- 1961: Al Pollando revenis de Kanado reĝaj trezoroj, menditaj por Vavelo de la reĝo Sigismondo la 2-a en franca urbo Arras
- 1964: Muzikalo Hello, Dolly! inaŭgurita en Broadway
- 1966: En Toronto fondiĝis Komitato Kunordiga de Belorusoj en Kanado
- 1967: Slovakio: kreo de Nacia parko Pieniny
- 1968: Aŭtoritatoj de Pollando decidis pri suspendo de romantikista dramo Dziady de Adam Mickiewicz pro kontraŭsovetaj reagoj de la publiko dum spektakloj — unu el ĉefaj kialoj de studentaj protestoj marte 1968
- 1969: Praga printempo: ĉeĥa studento Jan Palach bruligis sin antaŭ la Nacia muzeo sur Venceslaa Placo protestante kontraŭ la invado en Ĉeĥoslovakion de la armeoj de Varsovia Traktato; post 3 tagoj li mortis pro vundoj
- 1969: Programo Salut: unua dupersona eksterveturila agado okazis sur orbito
- 1970: Kanado anoncis transiron al la internacia sistemo de unuoj
- 1973: Lasta epizodo de la televidelsendo Bonanza
- 1979: Irana revolucio: ŝaho Mohamed Reza Pahlavi fuĝis kun sia familio al Egiptio
- 1980: Premiero de la milita filmo Horo "W", reĝisorita de Janusz Morgenstern pri eksplodo de la ribelo de Varsovio en okupata de germanoj Pollando
- 1986: Interret-Inĝeniera Task-Forto fondiĝis
- 1987: Hu Yaobang estis devigita demisii kiel gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio
- 1989: Dum manifestacio okaze de la 20-a datreveno de sinmortigo de Jan Palach Václav Havel estis arestita
- 1991: En Vilno estis entombigitaj 14 viktimoj de sturmo de televidstacio okazinta la 13-an de januaro
- 1991: Ukraina Grek-Katolika Eklezio estis fondita de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1991: Golfa Milito: Blanka Domo anoncis oficiale Operacon Dezerta Ŝtormo, celanta liberigi Kuvajton de la okupado de Irako
- 1992: En Meksik-urbo oni subskribis interkonsenton por fini daŭrantan preskaŭ 20 jarojn enlandan militon en Salvadoro
- 2000: Tutbelorusa renkontiĝo de veteranoj de la nacia liberiga movado, viktimoj de la Stalin-reprezalioj, okazis en Grodno
- 2000: Ricardo Lagos iĝis prezidento de Ĉilio
- 2001: Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Laurent Kabila estis murdita
- 2002: Prezidento de Rusio Vladimir Putin komencis oficialan viziton en Pollando, dum kiu li transdonis dokumentojn el aktujo de pola generalo Władysław Sikorski el la jaroj 1902-1939
- 2002: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis sankciojn al Al-Kaida kaj talibanoj
- 2003: Kosmopramo Columbia ekflugis sian lastan tragike finitan mision
- 2006: Ellen Johnson-Sirleaf demokratie elektiĝis prezidentino de Liberio kiel unua virino en Afriko
- 2011: Estinta prezidento de Niĝero, faligita en puĉo unu jaron pli frue kaj akuzita pri defraŭdo, Mamadou Tandja estis laŭ juĝa ordono fermita en punejo
- 2013: Armita islamana terorista grupo Maskita Brigado atakis gasejojn de In Aménas en Alĝerio forkondukante kelkcent personojn, en tio multe da fremdlandanoj
- 2016: Cai Yingwen kiel unua virino venkis prezidentan baloton sur Tajvano
- 2019: Interreto de aĵoj: oni funkciigis konversacian servon guglo-asistanto en la pola lingvo – aktuale alirebla ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj
- 2020: Miĥail Miŝustin iĝis ĉefministro de Rusio
- 2021: Ĉefministro de Nederlando Mark Rutte demisiis kun la registaro pro rasisma malobservo de la regado de la leĝo rilate al plurmiloj da familioj, precipe kun fremdlandanoj, devigataj redoni bonfaron
- 2021: Lasta el listo de la montoj pli altaj ol 8000 m K2, la plej alta montopinto en Karakorumo, estis unuafoje konkerita vintre de grupo de 10 nepalaj ŝerpoj - tagon pli frue nepalanoj atingis vintran altecrekordon de pola himalaja ekspedicio gvidata de Krzysztof Wielicki, kuniniciatinto de la vintra montogrimpado de la plej altaj montoj
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Rusio neas sian raketan atakon al loĝdomo Dnipro, kie pereis 40 personoj — konsilisto de la ukraina prezidanto Oleksij Arestoviĉ publike agnoskis ke rusia misilo havis alian celon kaj falis sur la domon post esti trafita de ukraina kontraŭmisila defendo, sed post kritiko de la aŭtoritatoj nomis siajn vortojn eraro; en Belorusio komenciĝis komunaj ekzercoj de rusia kaj belorusa aviado
- Mondreago: Bundeswehr komencis translokon de 3 aerdefendaj sistemoj Patriot al Pollando; Eŭropa Komisiono anoncis ke la sekvan tagon transdonos unuajn 3 mld da euroj el 18 por Ukrainio, kaj ukraina futbalisto el Chelsea F.C. 25 mln da dolaroj al ukraina armeo; UN konfirmis morton de 7031 ukrainaj civiluloj (kun atentigo, ke la nombro de viktimoj povas esti multe pli alta); Kipro konfiskis rusiajn deponojn kun valoro de 105 mln da eŭroj
Naskiĝoj
- 1245: Edmundo Crouchback, angla princo (m. 1296)
- 1409: Renato de Anĵuo, duko de Anĵuo, grafo de Provenco, reĝo de Napolo kaj de Aragonio (m. 1480)
- 1477: Johano Skonero, germana matematikisto, kuracisto, astronomo, geografo, kartografo, latinisto, libristo kaj eldonisto (m. 1547)
- 1500: Antonio Musa Brassavola, itala kuracisto, botanikisto, profesoro (m. 1555)
- 1501: Anthony Denny, konsilinto de reĝo Henriko la 8-a de Anglio (m. 1559)
- 1749: Vittorio Alfieri, itala verkisto kaj vojaĝisto (m. 1803)
- 1767: Anders Gustaf Ekeberg, sveda kemiisto (m. 1813)
- 1789: August Neander, germana teologo (m. 1850)
- 1791: Henryk Dembiński, pola inĝeniero, vojaĝisto kaj generalo (m. 1864)
- 1811: Jan Dzierżoń, pola katolika pastro, teologo kaj sacerdoto (m. 1906)
- 1814: František Jaromír Rubeš, ĉeha poeto kaj verkisto (m. 1853)
- 1821: John C. Breckinridge, vicprezidento de Usono (m. 1875)
- 1822: Béla Orczy, hungara politikisto, ministro, reĝa juĝisto, ĉambelano (m. 1917)
- 1825: Carl Abraham Pihl, norvega fervoja inĝeniero (m. 1897)
- 1826: Romuald Traugutt, pola generalo, diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, ekzekutita (m. 1864)
- 1838: Franz Brentano, germana filozofo, psikologo kaj sociologo (m. 1917)
- 1844: Ismail Qemali, fondinto de Albanio kaj ties ĉefministro (m. 1919)
- 1847: Kálmán Mikszáth, hungara verkisto (m. 1910)
- 1849: Juhana Heikki Erkko, finna poeto kaj dramisto (m. 1906)
- 1853: Vladimir Solovjov, rusa poeto kaj pensulo (m. 1900)
- 1855: Eleanor Marx, angla socialistino, la plej juna filino de Karl Marx, sinmortiganto (m. 1898)
- 1859: Valentim Magalhães, brazila verkisto, poeto kaj ĵurnalisto (m. 1903)
- 1859: Karl Muthesius, germana pedagogo (m. 1929)
- 1859: Jón Magnússon, ĉefministro de Islando (m. 1926)
- 1860: Hans Schmid-Burgk, germana forstisto (m. 1923)
- 1874: Robert W. Service, kanada poeto kaj novelisto (m. 1958)
- 1885: Zhou Zuoren, ĉina verkisto, eseisto kaj tradukisto, esperantisto (m. 1967)
- 1891: Tadeusz Zbigniew Kasprzycki, pola divizia generalo, ministro pri armeo, studinta en Sorbono kaj Ĝenevo, kie li popularigis junularan Esperanto-movadon, fondinto kaj inspirinto de gimnaziaj Esperanto-rondoj, kiel kunfondinto de eksterleĝa Esperanto-grupo en Varsovio en 1906 kunorganizis sekvajare kongreson de Pola Esperanto-Junularo en Kazimierz Dolny, honora membro de la organiza komitato de UK 1937 (m. 1978)
- 1892: Josef Skupa, ĉeĥa pup-aktoro (m. 1957)
- 1896: Maria Ossowska, pola etikistino, teoriulo kaj sociologo de moraleco (m. 1974)
- 1901: Fulgencio Batista, prezidento de Kubo (m. 1973)
- 1905: Anna Sakse, latva sovetia verkistino kaj poetino (m. 1981)
- 1912: Franz Tumler, aŭstra verkisto (m. 1998)
- 1915: Carlos de Almeida Wutke, brazila bestkuracisto, disvastiganto de Evangelio, Esperanto kaj Spiritismo, komitatano de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz (m. 1988)
- 1916: Aleksander Ożarowski, pola farmaciisto, pioniro de la pola naturkuracado (m. 2011)
- 1918: Hermann-Josef Weidinger, aŭstra pastro kaj fakulo de sanigaj kuracherboj (m. 2004)
- 1923: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1996)
- 1924: Zsuzsi Hermann-Herceg, hungara poetino (m. 1968)
- 1926: István Kónya, rumania hungara biologo, muzeologo (m. 2003)
- 1928: János Deák, rumania hungara fotoraportisto kaj pentristo
- 1931: Johannes Rau, prezidento de Federacia Respubliko Germanio (m. 2006)
- 1932: Dian Fossey, usona etologino kaj bestosciencistino (m. 1985)
- 1933: Susan Sontag, usona verkistino, socikritikistino, aktivulino por homaj rajtoj (m. 2004)
- 1934: Konrad Marwinski, germana bibliotekisto kaj historiisto
- 1936: Janka Sipakoŭ, belorusa verkisto, tradukisto kaj poeto (m. 2011)
- 1936: Tibor Weszely, rumania hungara matematikisto, scienchistoriisto (m. 2019)
- 1941: Ewa Demarczyk, pola kantistino-interpretistino (m. 2020)
- 1942: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de la Eŭropa Parlamento (m. 2018)
- 1946: Kabir Bedi, barata aktoro
- 1951: Júlia Albert, rumania hungara aktorino
- 1953: Annamária Kabán, rumania hungara, poste hungara lingvistino (m. 2013)
- 1956: Ivan Safronov, rusia kolonelo kaj ĵurnalisto, murdita (m. 2007)
- 1959: Sade Adu, niĝeria-brita komponistino, kantaŭtoro, kantistino kaj muzikproduktistino
- 1959: Árpád Könczei, rumania hungara, poste hungara komponisto, koreografo
- 1959: Annamária Nagy, rumania hungara vitroartistino
- 1965: Csaba Szabó, rumania hungara ĵurnalisto
- 1968: Zoltán Kántor, hungara sociologo
- 1974: Kate Moss, brita fotomodelino, entreprenistino
- 1975: Helena Bohdan, pola instruistino, ĵurnalistino, aktivulino de la pola malplimulto en Belorusio
- 1976: Nguyễn Thị Phương Mai, vjetnama instruistino, Esperanto-aktivulino en Hanojo, vicprezidantino de Vjetnama Esperanto-Asocio, kunorganizantino de UK 2012 kaj de Azia-Oceania Esperanto-Kongreso en Danango, kontribuantino pri eldonado de Esperanto-libroj pri Vjetnamio, vikipediistino
- 1979: Aaliyah, usona kantistino kaj dancistino (m. 2001)
- 1980: Michelle Wild, hungara pornografia aktorino
- 1987: Andrea András, rumania hungara dizajnistino
- 1987: Piotr Żyła, pola skisaltisto
- 1989: Yvonne Zima, usona aktorino
- 1995: Takumi Minamino, japana futbalisto
Mortoj
- 309: Marcelo la 1-a, papo, sanktulo
- 1545: Georg Spalatin, germana reformaciisto (n. 1484)
- 1592: Johann Kasimir von Pfalz-Simmern, germana princo de Elekto-Palatinato (n. 1543)
- 1617: Wolf Dietrich von Raitenau, germana ĉefepiskopo en Salcburgo (n. 1559)
- 1662: Bartholomäus Elsner, germana teologo, orientalisto kaj rektoro (n. 1596)
- 1749: Oddo Scharz, aŭstra juristo kaj monaĥo (n. 1691)
- 1794: Edward Gibbon, brita historiisto kaj verkisto, aŭtoro de La historio de malkresko kaj falo de la Romia Imperio (n. 1737)
- 1806: Nicolas Leblanc, franca kemiisto (n. 1742)
- 1810: Jekaterina Daŝkova, rusia nobelino kaj memoraĵ-verkisto, vojaĝistino, direktorino de la Imperiestra Akademio de Sciencoj (n. 1743)
- 1828: Johann Samuel Ersch, germana filologo, enciklopediisto, patro de la germana bibliografio (n. 1766)
- 1840: František Tkadlík, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (n. 1786)
- 1851: Karl Müffling, germana generalo kaj geodeziisto (n. 1775)
- 1861: Georg Heinrich Lux, germana komponisto, orgenisto kaj instruisto (n. 1779)
- 1884: Pavlo Ĉubinskij, ukraina etnografo, folkloristo, poeto, aŭtoro de la himno de Ukrainio (n. 1839)
- 1886: Amilcare Ponchielli, itala komponisto kaj muzikpedagogo (n. 1834)
- 1891: Léo Delibes, franca komponisto (n. 1836)
- 1899: Josef Mocker, ĉeĥa arkitekto kaj protektanto de monumentoj (n. 1835)
- 1901: Arnold Böcklin, svisa pentristo kaj skulptisto (n. 1827)
- 1911: Rudolf Goethe, germana ĝardenisto kaj pomologo, faklernejestro (n. 1843)
- 1912: Georg Heym, germana poeto (n. 1887)
- 1919: Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidento de Brazilo (n. 1848)
- 1919: Antoś Petrykiewicz, pola defendanto de Lvovo, plej juna kavaliro distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1905)
- 1924: Niko Bubalo, kroata impost-oficisto, tradukisto de serbaj kaj kroataj kantoj en esperanton, aŭtoro de ilustrita Esperanta Gvidlibro tra Bosnio kaj Hercegovino (n. 1883)
- 1934: Alessandro Mazzolini, itala profesoro, stenografo, Esperanto-vortaristo, kontribuinta al "Ondo de Daŭgava", "Literatura Mondo", "Esperanto" kaj al Oficiala Klasika Libro de Esperanto (n. 1857)
- 1935: Benő Gombos, rumania hungara privatoficisto kaj publicisto (n. 1864)
- 1938: Ferenc Vajda, hungara historiisto, folkloristo kaj eklezia verkisto (n. 1865)
- 1943: Jane Avril, franca dancistino de kankano (n. 1868)
- 1957: Arturo Toscanini, itala violonĉelisto kaj dirigento (n. 1867)
- 1961: János Viski, hungara komponisto (n. 1906)
- 1963: Ike Quebec, usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj sondiskoproduktisto (n. 1918)
- 1967: Robert Jemison Van de Graaff, usona fizikisto kaj inventisto (n. 1901)
- 1975: József Árvay, hungara lingvisto (n. 1916)
- 1981: Lajos Jeney, rumania hungara kuracisto, pentristo (n. 1994)
- 1986: Hujucz, ĉina komunisto, redaktoro, verkisto, tradukisto, poligloto, plej influa esperantisto, kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, societo Amikoj de Esperanto, kaj Ĉina Proleta Esperantista Unio, iniciatinto de "El Popola Ĉinio" kaj de esperantlingvaj programoj de la Ĉina Radio Internacia, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, konata de sia esperantigita verko La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo (n. 1896)
- 1989: Prem Nazir, malajala filmaktoro (n. 1926)
- 1992: Artúr Kárász, hungara-usona ekonomikisto (n. 1907)
- 1993: Ilona Varró, hungara verkistino (n. 1933)
- 1998: Károly Jobbágy, hungara poeto, tradukisto, instruisto kaj profesoro (n. 1921)
- 2001: Laurent Kabila, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo, murdita (n. 1939)
- 2004: Kalevi Sorsa, ĉefministro de Finnlando (n. 1930)
- 2007: Rudolf August Oetker, germana entreprenisto, fondinto de nutraĵ-konzerno (n. 1916)
- 2012: Gustav Leonhardt, nederlanda dirigento, klavicenisto kaj orgenisto (n. 1928)
- 2013: Sándor Csép, rumania hungara redaktoro, verkisto (n. 1938)
- 2016: István Tőkés, rumania hungara reformita teologo (n. 1916)
- 2016: Béla Orbán, rumania hungara matematikisto (n. 1929)
- 2017: Eugene Cernan, usona kosmonaŭto, la lasta homo surluniĝinta dum la misio Apollo 17 (n. 1934)
- 2019: Mirjam Pressler, germana verkistino kaj tradukistino (n. 1940)
- 2021: Phil Spector, usona kantoverkisto, muzikisto kaj muzikproduktisto (n. 1939)
- 2022: Ibrahim Boubacar Keïta, prezidento de Malio (n. 1945)
- 2023: Gina Lollobrigida, itala aktorino (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 16-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|