La-Pazo[1] (hispaneLa Paz, ajmareChuqi Yapu)[2] estas la administrativa ĉefurbo de Bolivio, kiel sidejo de la registaro. La oficiala sidejo estas Sukro.
La loĝantaro en 2001 estis de ĉirkaŭ 1 miliono da homoj. Ĝi situas en la malsupra parto de planaĵo, en alteco de 3600 metroj super marnivelo. En la supra parto troviĝas la urbo de El Alto, kun kiu ĝi formas aglomeraĵon, kaj kie troviĝas la internacia flughaveno.
Ĝi estis fondita en 1548 fare de Alonso de Mendoza kun la nomo Nuestra Señora de La Paz (Nia Sinjorino de la Paco). En 1825, post la batalo de Ayacucho dum la sendependiĝa milito de Sudameriko la nomo estis ŝanĝita al La Paz de Ayacucho.
En 1898, La Paz fariĝis la fakta ĉefurbo de la nacia registaro, dum Sukro restis nur la konstitucia ĉefurbo.