Marcelo la 1-a, latineMarcellus, naskiĝis en Romo en nekonata dato dum la dua duono de la 2-a jarcento kaj mortis kiel martiro en 309. Li estis papo ekde 307 aŭ 308 ĝis sia morto, laŭ la verko Index Liberianus li papiĝis nur en 309. Preskaŭ nenion oni konis pri lia vivo, krom ke li konstruis tombejon en Via Salaria, Romo, aliflanke de la katakombo de Priscilla, kie li mem entombiĝis post la martiriĝo. Li konsideriĝas kiel sanktulo en la katolika eklezio kaj la ortodoksa kristana eklezio.
Vidu ankaŭ
Saint-Marcel, prononco laŭ sistemo IFA [sɛ̃-maʁsˈɛl], franca variaĵo de la nomigo "Sankta Marcelo", donita al pluraj sanktuloj, plej notinde al la papo Marcelo la 1-a