Zakopane estas malgranda urbo en Malgrandopolio en la suda parto de Pollando apud la pola-slovaka landlimo. Ĝi apartenas al distrikto Tatrzański. Ĝi estas la ĉefa centro de turisma trafiko kaj vivo en Tatra-montaro. Ĝi havas 30 mil loĝantojn.
Turismo
Ĝi estas multnombre vizitata ne nur de la polaj, sed ankaŭ de eksterlandaj turistoj. La freŝa aero plibonigas onian sanon kaj admirindaj pejzaĝoj ĝojigos oniajn okulojn. Oni povas viziti belajn valojn kaj montojn en Tatra Nacia Parko kaj ekvidi tie unikajn plantojn (krokusojn, anemonojn, edelvejsojn) kaj bestojn (ekz. ĉamojn kaj marmotojn, ursojn).
Zakopane posedas unikan arkitekturon, kiun aliloke oni ne trovas. En la urbo troviĝas multaj antikvecaj objektoj de regiona ligna konstruado laŭ la t.n. Zakopane-stilo: deklivaj tegmentoj kaj ornamitaj flankoj. Sur la stratoj de la urbo oni povas vidi loĝantojn en tradiciaj montaranaj vestoj kaj gustumi lokajn specjalaĵojn - "Oscypek" (ŝafafromaĝo), "Grule" (bakitaj terpomoj kun saŭco) kaj ŝafaĵon. Aŭskulteblas ankaŭ specifa, vigla popolmuziko de la regiono.
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Poprado / Slovakio (proksimume 70 km de Zakopane) kaj en Krakovo / Pollando (proksimume 110 km de la urbo). Plej facile estas veturi al Zakopane el Krakovo, el kiu eblas kapti pli malpli 60 trafikligojn tage (trajne aŭ buse).
En Zakopane mortis la fama pola poeto Julian Tuwim, kiu estis esperantisto. Pri la urbo li skribis al sia filino: Montojn omaĝu, filino, suprojn montĉenajn, / Neĝojn ensune bolantajn, Tatrajn aŭrorojn, / Nubojn serene blindumajn, bluojn serenajn, / Tagojn zakopaneajn, altojn kaj forojn! (Tradukis Andreo Rajski)
En la jaro 2005 en tiu urbo okazis Internacia Junulara Kongreso.
Homoj vojaĝantaj al Zakopane el UK en Vilno, povis veturi tra Varsovio. Estas rekta trajno de Vilniuso al Varsovio kaj ankaŭ rektaj busoj. De Varsovio al Zakopane estas kelkaj rektaj trajnoj kaj busoj.