Saint-Dié-des-Vosges [sɛ̃ dje de voʒ] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoVosges (Vogezoj), en la administra regionoGrand Est ("Granda Oriento") kaj en la historia kultura regiono Loreno. Fine de 2021 en la komunumo vivis 19 319 loĝantoj sur areo de 46,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 419 loĝantoj/km². La komunumo estas la administra centro de la samnoma arondismentoSaint-Dié-des-Vosges kaj de la ankaŭ samnomaj kantonojSaint-Dié-des-Vosges-1 kaj -2.