Friedrichshafen estas urbo ĉe la norda bordo de Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee, en la sudo de la federacia landoBaden-Virtembergo de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Bodensee (Bodenseekreis) kaj ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 62 932 loĝantojn sur areo de 69,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 907 loĝantoj/km².
En Friedrichshafen okazis la unua internacia kongreso de Volapuko en 1884.
Konciza historia skizo
Dum la mezepoko en la loko de la urbo ekzistis la Libera regna urboBuchhorn, kiu prosperis pro komerco trans la Bodenlago, sed ankaŭ havis tre ŝanĝiĝeman historion kaj ofte detruiĝis de malamikaj armeoj. Dum la jaro 1811 per kuniĝo kun la monaĥejo Hofen kreiĝis la moderna urbo Friedrichshafen.