PEJ estis fondita la 21-an de septembro1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas neregule en iu urbo de Pollando.
Celoj
PEJ okupiĝas ĉefe pri:
popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
Estraro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estraro de PEJ.
Elektita dum la PEJ-kunveno en Katovico okazinta la 7-an de majo 2022[1]: