PrintempoPrintempo estas ĝenerale modera sezono inter la vintro kaj la somero. Astronomie, ĝi komenciĝas ĉe la printempa ekvinokso proksimume (la 21-a de marto en la norda hemisfero kaj la 23-a de septembro en la suda hemisfero). Ĝi finiĝas ĉe la somera solstico proksimume (la 21-a de junio norde kaj la 21-a de decembro sude). Ofte, precipe en poezio, oni asociigas printempon kun amo, renaskiĝo kaj nova komenco. En la naturoEn la printempaj monatoj la kliniĝo de la Tera akso al la suno pliiĝas kaj la tempodaŭro de la tagoj plilongiĝas. La varmiĝo de la vetero dum ĉi tiu periodo igas la neĝon degeli kaj la malvarmo moderigi, kaj en la procezo multaj specioj de plantoj komencas burĝoni kaj flori ankaŭ. Tial, kiel menciite, ankaŭ la nomo de la sezono. En lokoj kie ne neĝas kaj malofte malvarmas, temperaturoj en la aero kaj surgrunde plirapide altiĝas kaj printempo venas pli frue en la jaro, foje ĉirkaŭ februaro en la norda hemisfero. En multaj mamulaj specioj, la reprodukta kaj pariĝa sezono estas tajlorita tiel ke la mediaj kondiĉoj estu plej bonaj por gravedeco aŭ akuŝo, kun sufiĉe da akvo kaj manĝaĵo kaj komforta temperaturo. Ĉi tiuj kondiĉoj kutime aperas printempe. La procezo de adaptado de la reproduktosezono al la sezonoj estas mediaciita per ŝanĝoj en melatonina sekrecio en la pineala glando kiel rezulto de la ŝanĝo en la longo de taglumaj horoj. Tiuj ŝanĝoj en melatonina sekrecio induktas ŝanĝojn de la sekrecio en gonadotropin-liberiga hormono en la hipotalamo. En Kulturo
TabeloKomenciĝo de la printempo laŭ Mez-Eŭropa Tempo (UTC+1)
Vidu ankaŭ
ProverboEkzistas pluraj proverboj pri printempo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
Referencoj
Information related to Printempo |