24-a de januaro
La 24-a de januaro estas la 24-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 341 tagoj restas (342 en superjaroj).
Je la 24-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 41: Kasio Ĥereo kaj malkontenta Pretora gvardio murdis romian imperiestron Kaligulo, lian edzinon kaj filinon, anstataŭigante lin per lia onklo Klaŭdio
- 914: Fatimida kaliflando komencis sian unuan invadon al Egiptio kontraŭ Abasida Kaliflando - montriĝis malsukcesa
- 1076: Investitura kontroverso komencita - komenciĝis sinodo dum kiu episkopoj de Worms laŭ postulo de germana-romia imperiestro Henriko la 4-a malobeis al papo Gregorio la 7-a - responde la papo malbenis la imperiestron
- 1118: Gelaso la 2-a iĝis papo
- 1336: Petro la 4-a iĝis reĝo de Aragonio
- 1355: Reĝo de Hungario Ludoviko la 1-a atribuis privilegion de Budao, kiu garantiis al nobelaro de Malgrandpolujo ĉiujn ĝisnunajn rajtojn lige al konfirmo de liaj rajtoj al la pola krono
- 1438: Koncilio de Florenco suspendis papon Eŭgeno la 4-a
- 1458: Matiaso la 1-a iĝis kroata-hungara reĝo kiel 14-jarulo
- 1507: Sigismondo la 1-a kroniĝis kiel pola reĝo en la krakova katedralo de Vavelo
- 1574: Unua pola elekta reĝo Henriko la 3-a transpaŝis la polan landlimon apud Międzyrzecz, kie salutis lin episkopo de Kujavio
- 1588: En batalo de Byczyna pola armeo sub komando de Jan Zamoyski apogante reĝon Sigismondo la 3-a Vasa venkis armeon de pretendanto al pola trono, aŭstra arkiduko Maksimiliano la 2-a Habsburgo
- 1607: Mannheim en Baden-Virtembergo iĝis urbo
- 1634: Tridekjara milito: imperiestro Ferdinando la 2-a subskribis sekretan dokumenton pri forigo de Albrecht von Wallenstein de la posteno de armea ĉefkomandanto
- 1656: Svislando: dum la enlanda milito katolika armeo venkis la protestantan en la batalo de Villmergen
- 1660: Pollando: Jasień ricevis urborajton
- 1679: Karlo la 2-a malfondis Parlamenton de la Unuiĝinta Reĝlando
- 1742: Karolo la 7-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1772: Franca navigisto Marc-Joseph Marion du Fresne malkovris Krozet-Insulojn en suda Hinda Oceano
- 1789: En Francio oni kunvokis la unuajn ekde 1614 Ĝeneralajn Statojn
- 1793: Prusa armeo sub komando de feldmarŝalo komencis okupadon terenoj atribuitaj al Reĝlando Prusio kadre de la dua dispartigo de Pollando
- 1797: Rusia Imperio: Paŭlo la 1-a publikigis dekreton malpermesanta francan veston
- 1798: Svisa Kantono Vaŭdo akiris sendependecon
- 1843: Pollando: Lvova Politekniko fondiĝis
- 1848: Kalifornia deliro pri oro komenciĝis - en Sakramento oni malkovris pecon da oro
- 1857: Barato: fondo de universitato en Kolkato
- Rumanio:
- 1874: En Pratulin (distrikto Bialski) 13 konfesantoj de Ukraina Grek-Katolika Eklezio estis pafmortigitaj de rusaj soldatoj (kune kun kozakoj) altrudantaj Rusan Ortodoksan Eklezion - beatigitaj
- 1908: Robert Baden-Powell fondis junularan movadon - skoltismon, unua taĉmento estiĝis
- Unua mondmilito:
- 1919: Bolŝevikoj komencis genocidon de kozakoj desur Don kaj Kubano
- 1919: Proklamo de Estona Deklaro pri Sendependeco
- 1920: Dua Pola Respubliko: pola armeo eniris al Sępólno Krajeńskie
- 1921: Brita generalo iĝis unua alta komisaro de la Ligo de Nacioj en Libera Urbo Dancigo
- 1924: Tri tagojn post morto de Lenino Petrogrado alinomiĝis al Leningrado
- 1925: Pollando: Konsilio de Ministroj decidis pri konstruo de la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio
- 1927: Leĝo pri farmaciistoj kaj apotekoj estis adoptita de la Granda Nacia Asembleo de Turkio
- 1931: En Moskvo fondiĝis cigana teatro "Romen"
- 1932: Hispana registaro voĉdonis pri malfondo de la Societo de Jesuo kaj konfisko de ties bieno
- 1935: Usono: en Newark aperis biero en trinkaĵskatolo
- 1939: Nacia Muzeo de Arto de Respubliko Belorusio estis fondita
- 1940: Premiero de la usona fimo La vinberoj de kolero de John Ford
- 1941: Ŝtatigo de la Nacia Reto de Fervojoj Hispanaj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando : en Tczew SS kaj kvazaŭarmea Selbstschutz pafekzekutis 13 ostaĝojn, venĝe pro ŝajna bruligo de aŭtomobila riparejo flanke de Pola Rezistomovado; en Poznań oni decidis pri kreskigo de germanoj en Provinco Vartlando ĝis 4,5 mln kaj malgrandigo pere de deportado de la nombro de poloj je 3,4 mln; en Ĝenerala Gubernio aperis devigo registri judajn havaĵojn; marŝalo de Tria Regno Hermann Göring transdonis al Reinhard Heydrich taskon "solvi judan problemon helpe de evakuo aŭ deviga elmigro"; en koncentrejo Sachsenhausen pereis pola profesoro Władysław Takliński, spertulo pri teoria mekaniko kaj elteneblo de materialoj; Vaŝingtono: dum sesio de Usona Kongreso kongresano Samuel Dickstein legis 11 depeŝojn de Juda Telegrafa Agentejo pri reprezalioj de judoj fare de okupaciaj regopovoj en Pollando
- 1941: En Poznań Speciala Tribunalo kondamnis al morto 17 oficirojn kaj soldatojn de la bataliono de Nacia Defendo sub "akuzo pri reprezalioj dum la unuaj tagoj de la milito de la loĝantaj apud Poznań germanoj" — Gestapo imitis tiel metodojn de soveta GPU (post-Ĉeka), la ekzekutontoj dum la proceso multobligis nombron de la "murditoj" el 25 ĝis 60; Pola ekzila registaro kaj Ĉeĥoslovaka ekzila registaro subskribis interkonsenton pri konfederacio; Rumanio: komenco de koncentriĝo de la germana 8-a Aviada Korpuso; Vatikana Radio disaŭdigis pri agado de la papo Pio la 12-a diversmaniere helpanta al Pollando
- 1942: Germanaj regopovoj ordonis pafi sen averto al poloj kaj civitanoj de Sovetunio forkurantaj de trajnoj transportataj ilin al trudlaboro en Tria Regno; Militkrimo: en Poznań germanoj senkapigis 12 polojn; prezidanto de la Poznań-areo deklaris, ke oni ne antaŭvidas kreon de lernejoj kun la pola lingvo kiel instrua; Sovetunio: unua ribelo en Gulago okazis en Respubliko Komi; ĉinaj bombaviadiloj atakis Hanojon; militdeklaro de Siamo al Britio kaj Usono; Urugvajo kaj Peruo rompis diplomatiajn rilatojn kun la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1943: SS transportis 2 029 judojn de ĉeĥoslovaka Terezín al sia koncentrejo Auŝvico, al kiu Gestapo ĉi tage direktis de Lodzo 325 membrojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Pola Armita Organizaĵo; guberniestro de Varsovia distrikto informis, ke en la germana kvartalo loĝas 23 mil personoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo elreligis ŝarĝotrajnon apud Jędrzejów; en Kazablanko finiĝis konferenco, kie Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt decidis pri invado al Sicilio kaj Nord-Afriko, prokrasto de kreo de la franca fronto, kaj ke la milito daŭru ĝis senkondiĉa kapitulaco de la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1944: Germana polico publike pafmortigis en Varsovio 50 polojn, en tio aktivulon de Pola Partio Socialista, ĉefredaktoron de du revuoj; Gestapo pafmortigis en Węgrów 10 virojn; Minska regiono: Stołpce-Brigado batalis kun speciala taĉmento el NKVD-Brigado - pereis 7 sovetaj partizanoj; soveta komisiono de profesoro Nikolaj Burdenko false raportis, post elterigo de 925 taŭge preparitaj korpoj, ke pri la murdo de polaj oficiroj en Katin kulpas hitleranoj; Orienta Fronto: liberigo de Puŝkino kaj Pavlovsk; Adolf Hitler renkontiĝis kun Vidkun Quisling; Usono deklaris, ke ĝi ne agnoskas postpuĉan registaron de Bolivio; Bulgario: brit-usonaj aviadiloj bombis urbojn Skopjo kaj Vraca kun vilaĝoj Kunino (provinco Pleven) kaj Beglej, mortigante entute 124 homojn
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: NKVD nokte de la 23-a/24-a de januaro komencis aresti membrojn de Pola Enlanda Armeo; Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn: Brodnica, dekstraflankan parton de Bydgoszcz, Chrzanów, Ełk, Gliwice, Kolno, Oleśnica, dekstraflankan parton de Opole, Pleszew, Strzelce Opolskie, Wąbrzeźno kaj Węgorzewo; Amasmurdoj: SS-anoj pafmortigis apud Łomnica 24 polojn evakuitajn de malliberejo en Poznań, kaj en Orzepowice (nun kvartalo de Rybnik) 13 malliberulojn transportatajn de koncentrejo Aŭŝvico; Gestapo de Świecie pafmortigis en Tleń 19 polojn; nokte de la 24-a/25-a germanaj sapeistoj eksplodigis ĉefan komandejon de Adolf Hitler en Lupa kuŝejo; Heinrich Himmler estis nomumita komandanto de nova armeo Weichsel (Vistulo); Ĉinio: Kuomintango kaj Ĉina Komunista Partio reinterparolis (post rompo la 16-an de decembro 1944); "Aachener Nachrichten", unua germana ĵurnalo aperinta en Aachen, super kiu Nazia Germanio ne plu influas
- 1948: 21 naziaj-germanaj militkrimuloj estis pendumitaj en krakova malliberejo Montelupich - kondamnitaj al mortpuno de la Plej Supera Nacia Tribunalo en la unua proceso pri Aŭŝvico (inter ili estis ĉefkomandanto Arthur Liebehenschel (1943-1944), Arthur Greiser, Rudolf Hess, en tio 2 virinoj)
- 1948: Unua elektronika kalkulilo estis konstruita
- 1949: Transjordanio aneksis Cisjordanion - Haŝemida Reĝlando de Jordanio formiĝis
- 1950: Himno de Barato, komponita de Rabindranath Tagore, oficialiĝis
- 1966: 117 personoj pereis kiam fluganta de Bombay al Nov-Jorko barata Boeing 707 koliziis kun Mont Blanc
- 1972: En ĝangalo sur Gvamo oni trovis japanan soldaton kaŝiĝantan depost okupo de la insulo fare de usona armeo en 1944
- 1977: Hispana transiro al demokratio: Mortigado de Atocha en Madrido
- 1978: Sovetia satelito Kosmo 954 movigata per nuklea energio forbrulis dum reeniro al atmosfero disĵetante radioaktivajn rubojn super Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado
- 1979: Koka-kolao eniris la ĉinan merkaton
- 1980: Usona Kongreso akceptis rezolucion pri bojkoto de Olimpiaj ludoj en Moskvo pro invado de Sovetunio al Afganio
- 1983: 32 membroj de terorisma organizo "Ruĝaj Brigadoj" estas arestitaj en Italio pro suspekto de krimoj, inkluzive murdon de eksa itala ĉefministro Aldo Moro
- 1984: Usona firmao Apple enkondukis unuan personan komputilon el la serio Makintoŝo - montrita de Steve Jobs al 3 mil personoj, ĝi utiligis grafikan uzantinterfacon kaj komputilan muson, anstataŭ ĝisnuna komandlinia interfaco
- 1986: La plej granda alproksimiĝo de usona kosmosondilo Voyager 2 al Urano (81 500 km)
- 1991: Skandinavaj landoj sendis komunan leteron al Miĥail Gorbaĉov postulante ĉesigon de terorismaj agoj en baltaj respublikoj
- 1991: En Skopjo estis eldonita unua numero de la sendependa makedona semajna gazeto "Pulso"
- 1992: Ĉinio kaj Israelo ligis diplomatiajn rilatojn
- 1994: Terorisma organizaĵo "La 17-a dmmmxknude novembro" murdis en la centro de Ateno antaŭan guberniestron de Nacia Banko kaj vundis lian ŝoforon
- 1999: Ses membroj de Internacia Olimpika Komitato estis forpelitaj pro kazo de subaĉeto pri la Vintra Olimpiko 2002
- 2001: Pola politika partio Civitana Platformo fondiĝis
- 2004: Reprezentantoj de la antikva balta kredo memorfestis komencon de antikva litova novjaro - feston de la vekiĝo de la naturo vintromeze
- 2005: Julija Timoŝenko iĝis la unuan fojon ĉefministro de Ukrainio
- 2006: Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah iĝis emiro de Kuvajto
- 2008: Prezidanto de Pollando Lech Kaczyński, lige al aviada katastrofo en Mirosławiec, anoncis tritagan nacian funebron
- 2011: Pola portalo Yahoo! ekfunkciis
- 2011: Ĝihadistoj de Kaŭkaza Emirlando bombatencis sur Internacia flughaveno Domodedovo apud Moskvo pere de sinmortiganto - pereis 38 personoj (kun la atencinto) kaj 170 vundiĝis
- 2015: Hibrida milito en orienta Ukrainio: 30 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis rezulte de pripafo de Mariupolo per rusaj misiloj Grad
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2024: En Pollando okazis en pli ol 250 lokoj tutlanda protesto de agrikulturistoj kontraŭ importo de ukrainaj agrikulturaĵoj, altrudataj de EU kaj kontraŭ Verda Nova Ordo — pli frue la similaj estis i.a. en Germanio, Francio, Rumanio, Grekio kaj Litovio
Naskiĝoj
- 3 a.K.: Galbo, imperiestro de Romio (m. 68)
- 76: Hadriano, romia imperiestro (m. 138)
- 1444: Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (m. 1476)
- 1466: Jan Šlechta ze Všehrd, ĉeĥa humanisto, filozofo kaj diplomato (m. 1525)
- 1472: Guidobaldo da Montefeltro, itala kondotiero, duko de Urbino (m. 1508)
- 1501: Jakob Milich, germana matematikisto kaj kuracisto (m. 1559)
- 1534: Setthathirat, reĝo de Laoso, gvidanto de laŭoj (m. 1572)
- 1670: William Congreve, angla dramisto kaj poeto (m. 1729)
- 1679: Christian Wolff, germana filozofo (m. 1754)
- 1705: Farinelli, itala kastrita kantisto, opera kantoartisto (m. 1782)
- 1712: Frederiko la 2-a, reĝo de Prusio (m. 1786)
- 1732: Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, franca dramisto, horloĝisto, harpisto, komponisto, diplomato (m. 1799)
- 1746: Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio,murdita (m. 1792)
- 1749: Charles James Fox, brita nobelo kaj politikisto pledanta por abolo de sklaveco (m. 1806)
- 1752: Muzio Clementi, itala komponisto (m. 1832)
- 1761: Johann Christian Reinhart, germana pentristo kaj akvafortisto (m. 1847)
- 1776: E. T. A. Hoffmann, germana verkisto (m. 1822)
- 1787: Christian Ludwig Brehm, germana pastoro kaj ornitologo (m. 1864)
- 1798: Karl von Holtei, germana poeto, verkisto, aktoro kaj teatro-direktisto (m. 1880)
- 1833: Bernhard Erdmannsdörffer, germana historiisto (m. 1901)
- 1837: Alois Vojtěch Šmilovský, ĉeĥa verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1883)
- 1843: Gyula Horváth, hungara politikisto, publicisto (m. 1897)
- 1848: Vasilij Surikov, rusa pentristo (m. 1916)
- 1848: Alfred Moschkau, germana historiisto kaj filatelisto
- 1862: Edith Wharton, usona verkistino (m. 1937)
- 1864: Andrzej Niemojewski, pola verkisto, tradukisto, liberpensulo, religiosciencisto (m. 1921)
- 1864: Marguerite Durand, franca feminisma ĵurnalistino (m. 1936)
- 1867: Ernst Zahn, svisa-germana verkisto, enestanta en Esperanta Biblioteko Internacia (m. 1952)
- 1878: João Pessoa, brazila subŝtatestro de Paraibo, murdita (m. 1930)
- 1883: Károly Bakóczi, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1956)
- 1888: Lázár Bálint, hungara/rumania hungara skulptisto (m. 1939)
- 1888: Vicki Baum, aŭstra verkistino kaj harpistino (m. 1960)
- 1888: Katalin Fugulyán, rumania hungara kuracistino (m. 1969)
- 1888: Ernst Heinkel, germana aviadila inĝeniero (m. 1958)
- 1895: Eugen Roth, germana verkisto kaj poeto (m. 1976)
- 1898: Karl Hermann Frank, ĉeĥoslovaka politikisto, ano de Sudetgermana partio, aktiva nazio, ekzekutita (m. 1946)
- 1906: Béla Barsy, hungara aktoro (m. 1968)
- 1907: Maurice Couve de Murville, franca politikisto (m. 1999)
- 1913: Tamás Bródy, hungara dirigento, komponisto (m. 1990)
- 1914: Hana Vítová, ĉeĥa aktorino (m. 1987)
- 1918: Gottfried von Einem, aŭstra komponisto (m. 1996)
- 1921: Tony Halik, pola ĵurnalisto, verkisto, fotisto, poligloto kaj vojaĝisto (m. 1998)
- 1928: Michel Serrault, franca aktoro (m. 2007)
- 1929: János Maszelka, rumania hungara pentristo (m. 2003)
- 1929: Ivan Ivanji, serba verkisto kaj diplomato (m. 2024)
- 1931: Helmut Schinagl, aŭstra katolika popola verkisto (m. 1998)
- 1931: Werner Mägdefrau, germana historiisto
- 1935: József Haller, rumania hungara grafikisto, scenejdekoraciisto (m. 2017)
- 1937: Ferenc Baranyi, hungara poeto, verkisto, tradukisto
- 1940: Joachim Gauck, germana luterana pastoro, estro de la arkivo de Stasi, prezidento de Germanio
- 1941: Neil Diamond, usona kantisto-komponisto kaj muzikisto
- 1952: Michael Becker, aŭstra etnologo kaj muzeestro
- 1953: Mun Ĝe-In, prezidento de Sud-Koreio
- 1959: Csaba Böjte, hungara franciskano, establinto de orfhejmoj
- 1960: Nastassja Kinski, germana aktorino kaj modelulino
- 1966: Emese Sipos, rumania hungara farmakologino
- 1977: Michelle Hunziker, svisa kantistino, televida moderigisto kaj fotomodelo
- 1983: Oszkár Meszesi, rumania hungara aktoro
- 1986: Zénó Faragó, rumania-hungara aktoro
Mortoj
- 41: Kaligulo, romia imperiestro, murdita (n. 12)
- 661: Ali ibn Abi Talib, araba kalifo (n. ĉirkaŭ 600)
- 772: Stefano la 3-a, papo (n. ĉirkaŭ 720)
- 817: Stefano la 4-a, papo (n. nekonata)
- 821: Arno, benediktana abato kaj (ĉef)episkopo de Salcburgo
- 1002: Oto la 3-a, germana-romia imperiestro (n. 980)
- 1125: Davido la 4-a, reĝo de Kartvelio (n. ĉirkaŭ 1073)
- 1349: Luchino Visconti, itala kondotiero, senjoro de Milano kaj de Pavio (n. 1287)
- 1559: Vilhelmo la 4-a (Henneberg-Schleusingen), germana grafo
- 1822: Ali Pasha, paŝao de Ioanino, sendependa reganto de Epiro (n. 1740)
- 1851: Gaspare Spontini, itala komponisto kaj dirigento (n. 1774)
- 1852: Ján Kollár, slovaka poeto, arkeologo, lingvisto, ideologo de tutslavismo, enestanta en Slovaka Antologio (n. 1793)
- 1879: Heinrich Geißler, germana mekanikisto, fizikisto kaj inventisto (n.1814)
- 1883: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (n. 1812)
- 1910: Albert von Bamberg, germana klasika filologo kaj gimnaziestro (n. 1844)
- 1919: Ismail Qemali, unua ĉefministro de Albanio, sendependeca aktivulo (n. 1844)
- 1920: Amedeo Modigliani, itala pentristo kaj skulptisto (n. 1884)
- 1924: Maria-Adelheid, granddukino de Luksemburgo (n. 1894)
- 1925: Karel Pelant, ĉeĥa ĵurnalisto, verkisto, pionira esperantisto, liberpensulo kritikanta katolikan eklezion kaj etburĝan vivmanieron, vojaĝisto kaj tradukisto (n. 1874)
- 1926: Daniel Eyquem, franca juĝisto kaj prokuroro, prezidanto de Espéranto-France, aŭtoro de komedieto La hundo parolanta (n. 1852)
- 1939: Maximilian Oskar Bircher-Benner, svisa kuracisto kaj pioniro pri nutrado (n. 1867)
- 1947: Felix Timmermans, flandra verkisto kaj pentristo (n. 1886)
- 1948: Therese Brandl, germana funkciulino (SS-Aufseherin) en koncentrejoj Ravensbrück, Aŭŝvico kaj Dachau (n. 1909)
- 1956: Oskar Karlweis, aŭstra aktoro kaj kantisto (n. 1894)
- 1965: Winston Churchill, ĉefministro de Britio, laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo (n. 1874)
- 1966: Sándor Incze, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1889)
- 1976: Georg Klotz, sudtirola gerilano kaj forĝisto (n. 1919)
- 1979: Franciszek Machalski, pola iranisto (n. 1904)
- 1981: Géza Nagy, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto (n. 1914)
- 1986: Tamás Deák, rumania hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1928)
- 1997: Zsigmond Bazsó, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (n. 1938)
- 2000: Jerzy Łanowski, pola klasika filologo, profesoro, tradukisto (n. 1919)
- 2004: Gyula Kristó, hungara historiisto (n. 1939)
- 2007: René Llech-Walter, franca-kataluna esperantisto, kultur-aganto en Nord-Katalunio, dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (n. 1906)
- 2010: Elek Csetri, rumania hungara historiisto (n. 1924)
- 2012: Vadim Glowna, germana aktoro, reĝisoro, scenaristo, muzikisto (n. 1941)
- 2016: Marvin Minsky, usona filozofo (n. 1927)
- 2021: Arik Brauer, aŭstra pentristo, grafikisto, scenejfaristo, kantisto kaj poeto (n. 1929)
- 2021: António Cardoso e Cunha, portugala politikisto, membro de Komisiono Delors (n. 1933)
- 2022: Olavo de Carvalho, brazila verkisto kaj filozofo (n. 1947)
- 2023: Balkrishna Doshi, barata arĥitekto, gajninto de Pritzker-premio (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 24-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|