Vilhelmo la 4-a (Henneberg-Schleusingen)

Vilhelmo la 4-a (germane: Wilhelm IV. von Henneberg; naskiĝinta la 10-an de februaro 1478, mortinta la 24-an de januaro 1559) estis reganta grafo de Hennebergio. La ekregado-jaro ne konstateblas (iam inter 1482 kaj 1485) ĉar ne certas la mortojaro de ties pli maljuna frato Volfgango[1]. Patro lia estis grafo Vilhelmo la 3-a (Henneberg-Schleusingen). Li geedziĝis kun Anastasia von Brandenburg.

Vivo

Kuratore regadis ĝis 1495 lia patrino Margarete. Religipolitike ambaŭ ne diferencis. En 1498 li ekigis imponan pilgrimadon al Grimmenthal kaj konstruigis en 1502 en la rezideja urbo Schleusingen monaĥejon de la franciskanoj. Krome Vilhelmo klopodis plialtigi morojn kaj kleron de aliaj hennebergiaj klostroj. La malmultaj landaj enspezoj ne kovris la kortegajn necesojn. Helpo de la malvenkonta Ruprecht von der Pfalz (Freising) dum la Milito pri sukcedo de Landshut (1504/05) rajtigis heslandanojn marodi en Hennebergio.

Personan endanĝerigon kaŭzis la Kamparana Milito kiu malhelpis laŭkontraktan sukuro-devon al la episkopo de Würzburg: tion aliaj konsideris perfido. Nun marodoj, ŝtelrompoj ĉe multaj burgoj (Henneberg, Osterburg, Landsberg, Hutsberg) kaj monaĥejoj sekigis kvazaŭ ĉiujn financajn fontojn. Post sanga repuŝo de ribelo kun helpo de Filipo la 1-a (Hesio) kaj la saksia elektoprinco finfine povis starti reorganizadoj administra kaj justica. La nova hennebergia konstitucio de 1539 estis brila verko de kanceliero Johann Gemel. Tio post kelkaj jaroj povis plialtigi staton kaj statuson de la lando kiun regadis modeststile vivanta suvereno Vilhelmo.

Post leviĝo de la regna proskribo ankaŭ imperiestro Maksimiliano la 1-a esprimis kontentiĝon pri la landa evoluo. Sekve Vihelmo ricevis de li la protekto-regadon super Schweinfurt. Nek ties posteulo Karlo la 5-a ŝanĝis la pozitivan sintenon antaŭ la modernigita grafujo. Sed ja restis financaj problemoj kaj sekve en 1540 oni vendis Elgersburg al la saksoj kaj en 1542 estis ŝanĝita la riĉa Administradujo Mainberg kontraŭ la Administradujo Meiningen (inklude de la urbo Meiningen mem). Poste parte abdikis Vilhelmo favore al la filo Georgo Ernesto; abdika kompletiĝo estis en la 1555-a jaro. Eĉ post retiriĝo politika ne ĉesis ĝenerala estimo por li.

En 1543/44 li enkondukis la Reformacion: lojaleco al ideoj de Marteno Lutero eĉ la malvenko de la trupoj de la protestantisma Ŝmalkalda Ligo apud Mühlberg (Elbo) en 1547 ne ŝanceligis. Tamen Vilhelmo singardemis konfesipolitike, ĉar tri liaj filoj ricevadis enspezojn el nesekularaj prebendoj. Dum la dieto de Augsburg en 1530 reprezentis lin filo Volfgango.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Christine Demel k.a.: Leinach. Geschichte – Sagen – Gegenwart. Gemeinde Leinach, Leinach 1999, p. 109–114, konkrete p. 112