La areo ĉirkaŭ Efezo estis jam loĝata dum la neolitiko (ĉ. 6000 a.K.) laŭ arkeologiaj elfosaĵoj de teloj en Anatolio.
Laŭ hititaj fontoj, la ĉefurbo de la regno Arzawa en okcidenta kaj suda Anatolio estis Apasa, kiu ŝajne estas sama kiel la greka urbonomo Efezo. En la 2-a jarcento a.K., Efezo estis unu el la ĉefaj kaj plej riĉaj havenoj de la Mediteraneo kaj havis 300 mil loĝantojn.
Helena enmigrado
La helena urbo Efezo estis fondita en la 10-a jarcento a.K. kaj fariĝis unu el al ĉefaj urboj de Ionio. La loĝantaro venis plejparte el Ateno.
Ekzistas du mitoj pri la fondado de la urbo. Laŭ la unua kaj pli frua, la mita fondinto de Efezo estis la princo Androklo (antikve-grekeΑνδροκλες) de Ateno, kiu setlis en Ionio laŭ la instrukcio de la Delfa orakolo. Kontraŭe, postaj helenaj historiistoj (Herodoto, Strabono ktp) asertas ke la urbon fondis Efos (antikve-grekeΕφος), reĝino de la Amazonoj, kies nomon portas la urbo.
Dum la Peloponeza Milito, Efezo komence aliancis sin kun Ateno, sed poste (dum la t.e. Ionia Milito) alianciĝis kun Sparto anstataŭe. Ĉar ankaŭ Persio subtenis Sparton, Efezo, kune kun la aliaj urboj de Ionio, fariĝis parto de la Persa imperio.
La Seleŭkidoj rekonkeris la urbon en 196 a.K. Tamen, la Seleŭkidoj militis kontraŭ, kaj estis venkitaj de, Romio; tial, postmilite, en 188 a.K., Efezo aliĝis al la regno Pergamo, aliancano de Romio.
Romio
En 133 a.K., la lasta reĝo de Pergamo mortis sen filo, kaj lia regno fariĝis parto de la Romia Respubliko.
Dum la 1-a jarcento a.K. kaj la 1-a jarcento p.K., Efezo estis la centro de komerco por sklavoj en Mediteraneo.
En 381 la imperiestro fermis la Templon, kiu, starinta vake, fariĝis ŝtonminejo. En 431, la urbo estis la loko de la Koncilio de Efezo, kiu deklaris, ke Sankta Maria estas la Dipatrino. Dum la kristanigo de Eŭropo, la kulto de la virga Sankta Maria anstataŭis la kulton de la virga Artemiso. Kristanismo formortigis unu el la du ĉefindustrioj de la urbo: la kulton de Artemiso.
La urbo malgraviĝis, pro la siltopleniĝo de haveno per la rivero. (Hodiaŭ, la ekshaveno kuŝas 5 kilometrojn for de la marbordo.) La perdo de la haveno malaperigis la komercon tra la Egea Maro. Pro la jarcentoj da ŝlimo el la Cayster, en la tempo de la bizanca imperio, granda, malaria marĉo kreskis inter Efezo kaj la maro. La konkuro de Konstantinopolo ekde la 4-a jarcento verŝajne ne helpis. Efezo estis mortigita de ŝlimo, malario, kaj kristanismo.
La selĝukoj konkeris Efezon en 1090, kiam ĝi estis nur malgranda vilaĝo. La Bizanca Imperio rekonkeris ĝin en 1097.
Turkoj konkeris Efezon en la 24-a de Oktobro, 1304, kaj ree apartenis al la selĝukoj. En 1390, ĝi fariĝis parto de la Otomana imperio.
La eksurbo estis plene malsetliĝinta ekde la 15-a jarcento.
Priskribo
Kie tiu granda urbo unufoje staris, nun staras Ayasuluk, malgranda turka vilaĝo. Multaj ruinaĵoj el la klasika urbo ankoraŭ staras.