Tito estas plurfoje menciata en la veraj epistoloj de Paŭlo. El tiuj epistoloj kun relative granda certeco rekonstrueblas, ke Tito estis kristano de ne-juda deveno, kiu povis subteni Paŭlon en iuj diplomatie aparte malfacilaj situacioj. Ekzemple li akompanis Paŭlon al la apostola koncilio en Jerusalemo (komparu la teksteron epistolo al la galatoj 2,1-10). Krome li interpaciĝis kaj konsilis, kiam ardis kverelo inter Paŭlo kaj la kristana komunumo de la greka urbo Korinto (komparu interalie la teksterojn 1-a epistolo al la korintanoj 16,10, 2-a epistolo al la korintanoj 2 kaj 7). Fine Paŭlo taskigis al Tito kunporti la monkolektaĵojn de pluraj kristanaj komunumoj (komparu interalie la teksteron 2-a epistolo al la korintanoj 8).
Kvankam Tito estas laŭdata de Paŭlo kiel tre fidinda misia kunlaboranto, mankas mencio de Tito en la novtestamenta libro Agoj de la Apostoloj. Kreiĝis pluraj hipotezoj por klarigi tion, sed neniu el tiuj hipotezoj akceptiĝis kiel konvinka.