Merkato estas stato de aĉetkapablo kaj aĉetemo pri iu komercaĵo aŭ borsa valoro. Temas pri virtuala "ejo" (neniam reala ejo, vidu bazaron), kie mendado kaj ofertado renkontiĝas, determinante la prezon, plej ofte danke al la meĥanismo de mendado kaj ofertado. La merkato estas centra koncepto por la ekonomika teorio.