31-a de januaro
La 31-a de januaro estas la 31-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 334 tagoj restas (335 en superjaroj).
Je la 31-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 314: Silvestro la 1-a iĝis papo
- 1259: Tertremo en ĉirkaŭaĵoj de Krakovo kun taksata forto 4,8 gradoj laŭ la skalo de Richter
- 1504: Francio cedis Napolon al Hispanio
- 1542: Álvar Núñez Cabeza de Vaca kiel unua eŭropano atingis akvofalon Igŭacuo
- 1581: Pollando: Radomyśl Wielki iĝis urbo laŭ magdeburga juro
- 1606: En Londono oni ekzekutis ĉefan komplotinton Guy Fawkes kaj 3 aliajn partoprenantojn de la pulva konspiro
- 1676: Antaŭ kronado de Johano la 3-a Sobieski oni entombigis en Vavelo du polajn reĝojn Johano la 2-a Kazimiro kaj Mikaelo Korybut Wiśniowiecki
- 1732: Romo: Teatro Argentina malfermiĝis
- 1747: Malfermo de unua venerea malsanulejo en Londono
- Dispartigoj de Pollando:
- 1793: Nacia Konvencio akceptis proponon, flanke de Graflando de Nico, pri reveno de Nico al Francio
- 1862: Usona astronomo Alvan Graham Clark malkovris blankan nanon Siriuso B (la stelo akompananta Siriuson - plej heleca)
- 1865: Dmitrij Mendelejev defendis doktoriĝan disertaĵon Pri kunligado de alkoholo kun akvo
- 1865: Usono: Generalo Robert E. Lee iĝis Ĉefkomandanto de Konfederaciita Armeo en la Usona Enlanda Milito; Usona Domo de Reprezentantoj akceptis la 13-an amendon al Usona Konstitucio abolantan sklavecon
- 1891: Unua respublikisma ribelo en Portugalio eksplodis
- 1892: Pola Partio Social-Demokratia estis fondita
- 1892: En Oslo okazis unua en la historio konkurso pri skisaltado
- 1895: Skota kemiisto William Ramsay kaj angla natursciencisto John William Strutt Rayleigh anoncis malkovron de argono
- 1907: Batala Organizo de Pola Partio Socialista atencis kontraŭ W. Grün, funkciulo de varsovia sekreta politika polico de la Rusia Imperio
- 1912: Unua en la mondo dizelmotora mararmea ŝipo M⁄S Selandia estis lanĉita en Kopenhago
- Unua mondmilito:
- 1919: Venko de estonoj kontraŭ bolŝevikoj en sendependiga batalo de Paju (proksime al Valga)
- 1920: Armeo de la Dua Pola Respubliko eniris al Chojnice kaj aligis ĝin al Pollando
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: angla kaj itala taĉmentoj alvenis al Supra Silezio kaj regiono de Olsztyn
- 1923: Sur deklivo de Varsovia citadelo oni plenumis mortpunon de Eligiusz Niewiadomski, mortiginto de la prezidento de Pollando Gabriel Narutowicz
- 1924: Konstitucio de Sovetunio estis aprobita
- 1925: Zog la 1-a iĝis prezidento de Albanio
- 1926: Brita kaj belga okupaciaj armeoj forlasis Kolonjon
- 1929: Lev Trockij estis ekzilita de Sovetunio
- 1933: Édouard Daladier unuan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1937: En Sovetunio pro supozata trockiismo oni pafmortigis 31 personojn
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Varsovio januare nombro de enketataj malliberuloj en Pawiak, kutime kun torturoj, superis 1 100 personojn, en tio ĉ. 100 virinojn — validas malpermeso akcepti pakaĵojn; en Bukareŝto ĉesis aperi "Informa Bulteno de Polaj Rifuĝintoj en Rumanio", kiu aperadis de la 21-a de oktobro 1939 en eldonkvanto de 100-1700 ekzempleroj
- 1941: En Tria Regno estis 798 101 personoj deportitaj de okupata Pollando al trudlaboro, en tio 185 329 virinoj (23,2%); Provinco Vartlando: en Poznań germanoj senkapigis 11 polojn; Gestapo forveturigis de malliberejo Pawiak en Varsovio 593 personojn al koncentrejo en Aŭŝvico; Pola Rezistomovado: en Distrikto Iłża Kamparanaj Batalionoj forprenis de vokto monon, 2 pistolojn kaj detruis dokumentojn pri kontingento, en Jarocin kaj Gniezno dum la tuta monato helpe de laboristoj en germanaj bienoj falsigis procentojn da graso, kio ebligis forprenon de laktejoj la 25% da butero kaj lakto por helpo al poloj
- 1942: en Germanio aperis plenuma povo, por enkondukita la 4-an de decembro 1941 germana puna juro por poloj kaj judoj, kiu permesis puni antaŭajn farojn; renkontiĝo de generalo Władysław Sikorski kun ĉefministro Winston Churchill, dediĉita al rezultoj de lia vizito en Moskvo; Adis-Abebo: subskribo fare de imperiestro Haile Selassie kaj brita generalo pri armea konvencio; Malaja Fronto: japana 25-a Armeo okupis Johor Bahru
- 1943: Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio donis en Varsovio informon pri murdo flanke de la soveta registaro de 1 600 000 poloj; unua etapo de la Ribelo de Zamość finiĝis - germanoj haltigis deportadon de la distrikto Zamojski kaj Distrikto Tomaszowski, daŭrigis ĝin nur en la distrikto Hrubieszowski kun apogo de ukrainaj naciistoj; batalo ĉe Stalingrado: feldmarŝalo Friedrich Paulus kapitulacis; Nord-Afrika kampanjo: brita 7-a Kirasita Divizio purigis de ariergardoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio la Zuŭara-regionon
- 1944: Pola Rezistomovado: taĉmento de la 5-a Brigado de Pola Enlanda Armeo komandata de Zygmunt Szendzielarz venke batalis kontraŭ germanoj en Vilna regiono, kiuj perdis 65 soldatojn kaj dekkelke de malliberigitoj, ĉe partizanoj 19 mortfalintoj kun 12 vunditoj; Gestapo pafekzekutis ĉ. 20 arestitajn loĝantojn de Jędrzejów pro eksplodo fare de partizanoj de fervoja trako en la distrikto Jędrzejów; Usono komencis rekonkeri de japanoj Marŝalan Insularon
- 1945: Unuoj de Unua Pola Armeo rekonkeris Złotów - unua urbo konkerita de polaj soldatoj ene de teritorio de "malnova Tria Regno"; Ruĝa Armeo konkeris ok polajn urbojn: Barczewo, Bisztynek, Dębno, Gorzów Wielkopolski, Kędzierzyn, Kostrzyn nad Odrą, Leszno kaj Ścinawa; dum bataloj pri Pomeria Remparo apud Okonek latvaj soldatoj de Waffen-SS vivbruligis 32 polajn militkaptitojn de infanterio; Pola ekzila registaro rompis diplomatiajn rilatojn kun la registaro de Ĉeĥoslovakio, kiu agnoskis la komunistan Provizoran Registaron de Pollando; Birma Kampanjo: plurtaga batalo pri monto 170 finita - japana 54-a Divizio retiriĝis de Raĥine
- 1946: Socialisma federacia respubliko Jugoslavio adoptis novan konstitucion, kiu starigas ses konsistigajn respublikojn: Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Serbio kaj Slovenio
- 1946: Eurico Gaspar Dutra iĝis prezidento de Brazilo
- 1947: Pollando: antaŭ juĝejo en Gdańsk finiĝis dua proceso de la skiparo de koncentrejo Stutthof - 10 akuzitojn oni kondamnis al mortpuno, 14 punis de 3 jaroj de mallibero ĝis la ĝismorta malliberigo
- 1949: Ĉinio: komunistaj trupoj konkeris Pekinon
- 1949: Usono agnoskis la ŝtaton Israelo
- 1950: Prezidento de Usono Harry S. Truman anoncis programon por disvolvi hidrogenan bombon
- 1951: Getúlio Vargas iĝis prezidento de Brazilo
- 1953: Tempesto super la Norda Maro rompis digojn kaj la akvo inundis Nederlandon - pli ol 2 mil viktimoj
- 1956: Guy Mollet iĝis ĉefministro de Francio
- 1956: Juscelino Kubitschek iĝis prezidento de Brazilo
- 1958: Unua usona artefarita satelito Explorer 1 estis lanĉita - ĝi malkovris zonojn de Van Allen
- 1959: Brazilo: urbo Campo Bom fondiĝis
- 1961: Ham la ĉimpanzo kosmoflugis - unua homedo ekstertere
- 1961: Jânio Quadros iĝis prezidento de Brazilo
- 1962: Kubo estis forigita de Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj
- 1967: En Novjorko estis subskribita protokolo pri la statuso de la rifuĝintoj
- 1968: Oceanio: Nauro fariĝis sendependa de Aŭstralio
- 1968: Sanktiga proceso de la pola monaĥino kaj mistikulino Faustyna Kowalska komenciĝis
- 1971: Projekto Apollo: usona misio Apollo 14, la tria skipa ekspedicio al la Luno, komencita
- 1972: Birendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1976: Al Eksterordinara Komisiono de Pola Sejmo estis sendita "Memorialo 101", kun protesto de la pola intelektularo kontraŭ ŝanĝoj en la konstitucio de Pola Popola Respubliko, favoraj al la gvidanta rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, firma alianco kun Sovetunio kaj malfavoraj al homrajtoj — subskribita i.a. de Jerzy Ficowski, Leszek Kołakowski, Jacek Kuroń, Adam Michnik, Zdzisław Najder, Jarosław Marek Rymkiewicz, Stefan Swieżawski kaj Jan Zieja
- 1977: Centro Georges Pompidou malfermiĝis en Parizo, inaŭgurita de la prezidento Valéry Giscard d’Estaing
- 1982: Milita stato en Pollando: monda persatelita premiero de la programo Let Poland be Poland (Pollando estu Pollando) al 50 landoj de la mondo, solidarecanta kun poloj, kiuj luktis kontraŭ la militjuro
- 1990: Moskvo: unua restoracio McDonald's malfermiĝis
- 1994: Barcelono: operejo Gran Teatre del Liceu bruliĝis
- 1995: Evakuado de la Rivera Lando: kvaronmiliono da nederlandanoj estis evakuitaj pro minaco de inundo fare de Mozo, Waal kaj IJssel
- 1996: Srilanko: ŝarĝkamiono kun eksplodaĵo trafis la pordon de centra banko en Kolombo - ne malpli ol 86 homoj estis mortigitaj, 1400 vunditaj
- 1997: Didier Ratsiraka la duan fojon iĝis prezidento de Madagaskaro
- 1998: Asembleo de Serba Respubliko, dum sia kunsido en Banjaluko, decidis transloki la sidejon de registaro de Pale al Banjaluko
- 1999: Premiero de la usona desegnofilma serio Family Guy
- 2000: Brita kuracisto Harold Shipman, la plej granda seria murdisto en la historio laŭ nombro de viktimoj, estis kondamnita
- 2007: Venezuela parlamento eldonis dekreton, kiu donas potencon al prezidento Hugo Chavez por pliaj 18 monatoj
- 2009: 23 maljunuloj pereis dum incendio de maljunulejo en rusia aŭtonomeca respubliko Komiio (en vilaĝo distanca 120 km de Siktivkar)
- 2011: En Niĝero okazis prezidenta baloto - en la dua provo gajnis Mahamadou Issoufou
- 2013: 37 personoj pereis kaj 126 vundiĝis pro gas-eksplodo en subterejo de nuboskrapulo en Meksik-urbo
- 2015: Sergio Mattarella iĝis prezidento de Italio
- 2020: Pola Aerarmeo subskribis en Dęblin interkonsenton kun Usono pri aĉeto de 32 kaŝĉasaviadiloj F-35 de la 5-a generacio
- 2020: Briteliro: unu horon antaŭ meznokto Britio forlasas Eŭropan Union
- 2021: Katolika Eklezio: papo Francisko anoncis Feston de Geavoj kaj Pliaĝuloj celebratan la 4-an ĵaŭdon de julio - proksime al la festo al avoj de Jesuo - Sankta Anna kaj Sankta Joakimo
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 342-a tago de rusa agreso: pasinttage ukrainoj adiaŭis kiel nacian heroon Danil Muraŝko, kiu en 141 atakflugoj detruis ĉ. 70 kirasitajn veturilojn, pli ol 80 veturilojn (mortigante ĉ. 600 rusiajn soldatojn) kaj ĉ. 30 brulaĵejojn (mortfalis la 27-an de januaro kiel 24-jarulo); Defend-Ministerio de Rusio direktis kirasitan trajnon al frontlinio; ukraina armeo detruis ne malpli ol 5 motorboatojn de rusa akirinformado; en Zaporiĵa provinco rusa pafaĵo damaĝis sinagogon el 1909; Ukrainio konfirmis ĝisnunan perdon de 450 tankoj, anstataŭe ricevis de NATO 450, kaj akceptos ne malpli ol 100 laŭvicajn
- Mondreago: Francio transdonos al Ukrainio laŭvicajn 12 haŭbizkanononojn CAESAR; de Suda Karolino estis forseditaj unuaj veturiloj Bradley; Internacia Federacio de Ĵurnalistoj ekskludis Rusian Asocion de Ĵurnalistoj; pola politikisto Jarosław Kaczyński pagis 50 mil zlotojn al apogfonduso de Ukrainaj Militfortoj; retejo Twitch estis punita en Rusio pro la vero pri la milito, t.e. rusa agreso kontraŭ Ukrainio; "Washington Post": en Ukrainio batalas 326 mil rusiaj soldatoj
Naskiĝoj
- -36: Antonia la Juna, filino de Marko Antonio kaj Oktavia Minor (m. 37)
- 877: Wang Geon, unua reganto de nova korea dinastio unuiĝinta Tri Reĝlandojn (m. 943)
- 1512: Henriko la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1580)
- 1517: Gioseffo Zarlino, itala komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1590)
- 1543: Tokugawa Ieyasu, ŝoguno de Japanio (m. 1616)
- 1686: Hans Edege, norvega luterana misiisto, apostolo de Gronlando (m. 1758)
- 1753: Kaspar Friedrich Lossius, germana teologo kaj pedagogo (m. 1817)
- 1769: André-Jacques Garnerin, franca aerbalonisto, paraŝutisto kaj inventisto (m. 1823)
- 1778: František Antonín Kolovrat-Libštejnský, ĉeĥa nobelo, ĉefministro de Aŭstra Imperio (m. 1861)
- 1784: Bernard Barton, angla poeto kaj pedagogo (m. 1849)
- 1785: Magdaléna Dobromila Rettigová, ĉeĥa patriotisma verkistino (m. 1845)
- 1797: Franz Schubert, aŭstra komponisto (m. 1828)
- 1799: Rodolphe Töpffer, svisa instruisto, desegnisto kaj verkisto (m. 1846)
- 1804: József Bajza, hungara poeto, kritikisto (m. 1858)
- 1820: Concepción Arenal, hispana verkistino, inspektoro de virinaj malliberejoj (m. 1893)
- 1830: James G. Blaine, usona politikisto, adepto de tutamerikismo (m. 1893)
- 1832: Gyula Salacz, hungara politikisto, urbestro de Arad (m. 1915)
- 1837: Lajos Tolnai, hungara verkisto, kunfondinto de la societo Kemény Zsigmond (m. 1902)
- 1864: István Kecskeméthy, hungara lingvisto, orientalisto, tradukisto, redaktoro (m. 1938)
- 1867: Carl Muth, germana publicisto kaj eldonisto (m. 1944)
- 1873: Pál Bodor, hungara plantkulturisto (m. 1928)
- 1877: Ede Magyar, hungara arkitekto (m. 1912)
- 1881: Irving Langmuir, usona Nobelpremiita kemiisto, fizikisto, kaj inĝeniero okupiĝanta pri kemio de surfacoj (m. 1957)
- 1884: Theodor Heuss, federacia prezidento de Germanio (m. 1963)
- 1885: József Bajza, hungara literaturhistoriisto, profesoro pri la kroata lingvo kaj literaturo de Universitato Budapeŝto (m. 1938)
- 1885: Antoni Czubryński, pola liberpensulo, filozofo, filologo, parapsikologo, kunlaboranto de Franciszek Prengel, membro de Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto, verkanta statistikajn artikolojn pri Esperanto, iniciatinto de l' ideo pri "interŝtata Esperanto-akordo" kaj pri ĝenerala plebiscito por Esperanto inter neesperantistoj (m. 1960)
- 1886: Béla Issekutz, hungara kuracisto, kuracilesploristo (m. 1979)
- 1891: Nikolao Hohlov, rusa ekonomikisto, tradukisto, esperantlingva poeto kontribuinta al La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Esperanto, enestanta en Nova Esperanta krestomatio (m. 1953)
- 1893: Karel Husárek, ĉeĥa generalo, oficiro de Ĉeĥoslovakaj legioj, tradukisto (m. 1972)
- 1894: Arthur Jubelt, germana eldonisto, historiisto kaj politikisto (m. 1947)
- 1901: Marie Luise Kaschnitz, germana verkistino, studvojaĝistino, profesorino pri poetiko (m. 1974)
- 1902: Pál Jávor, hungara aktoro (m. 1959)
- 1902: Alva Myrdal, sveda diplomatino, sociologo, Nobelpremiita pri paco (m. 1986)
- 1902: Kawasaki Naokazu, japana literatur-sciencisto, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato, enkondukinto de lekcioj pri esperantologio dum Japanaj Esperanto-Kongresoj kaj multjara membro de la Akademio de Esperanto (m. 1991)
- 1906: Jan Kefer, ĉeĥa astrologo, hermetikisto, filozofo, tradukisto kaj publicisto (m. 1941)
- 1907: Lajos Sándor Ördögh, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1979)
- 1910: Giorgio Perlasca, itala entreprenisto, adepto de itala faŝismo, partoprenanto de Hispana Enlanda Milito, ŝajnigante hispanan diplomaton en Budapeŝto savis 5016 judojn de holokaŭsto (m. 1992)
- 1911: Vanga, bulgara nacia aŭguristino, blinda klarvidantino, mistikulino (m. 1996)
- 1916: Benjámin Zörgő, rumania hungara psikologo (m. 1980)
- 1919: Jackie Robinson, usona basbalisto, unua afrikusonano ludanta en la Grandaj Ligoj de Basbalo (m. 1972)
- 1922: Otaviano Curvelo de Souza, brazila esperantisto, UEA-fakdelegito pri adventismo (m. 2001)
- 1923: Norman Mailer, usona verkisto, scenaristo, reĝisoro kaj aktoro (m. 2007)
- 1924: Dániel Szőts, rumania hungara kuracisto, publicisto (m. 2017)
- 1926: Maria Grodecka, pola verkistino, popularigantino de vegetarismo, jogo kaj ajurvedo (m. 2005)
- 1929: Rudolf Ludwig Mössbauer, germana Nobelpremiita fizikisto (m. 2011)
- 1929: Jean Simmons, brita aktorino (m. 2010)
- 1934: Joanna Rawik, pola kantistino, aktorino, publicistino
- 1935: Oe Kenzaburo, japana Nobelpremiita verkisto (m. 2023)
- 1936: Lajos Asztalos, hungara lokhistoriisto, plurlingvulo, esperantisto kaj tradukisto (m. 2018)
- 1937: Philip Glass, usona komponisto, reprezentanto de minimumismo
- 1938: Beatrikso, reĝino de Nederlando
- 1939: Éva Tolna, rumania hungara kulturorganizantino, poeto
- 1945: Augusto Casquero de la Cruz, hispana esperantisto (m. 2023)
- 1946: Mihály Matekovits, rumania hungara instruisto, matematikisto
- 1949: Ken Wilber, usona verkisto, ĉefa reprezentanto de integrala teorio
- 1950: Anikó Schwartz (Juhász), rumania hungara kemiistino
- 1959: Kelly Lynch, usona aktorino kaj fotomodelo
- 1962: Aleksej Miller, rusia ekonomikisto, prezidanto de Gazprom
- 1971: András Egri, rumania hungara pentristo
- 1971: Patricia Velásquez, venezuela aktorino kaj modelino
- 1975: Preity Zinta, barata aktorino
- 1979: Daniel Tammet, brita aŭtismulo, sinesteziulo, poligloto, aŭtoro de planlingvoj kaj esperantisto
- 1981: Justin Timberlake, usona popkantisto, aktoro kaj dancisto
- 1982: Elena Paparizou, greko-sveda kantistino
- 1990: Cro, germana repmuzikisto kaj kantisto
Mortoj
- 1418: Mircea la 1-a, vojevodo de Valaĥio (n. 1355)
- 1435: Ŝuande, imperiestro de Ĉinio (n. 1399)
- 1561: Menno Simons, nederlanda religia reformisto, anabaptisto, gvidanto de menoanoj (n. 1496)
- 1561: Bajram Ĥan, generalo de mogola armeo, regento ĉe kortego de la mogolaj imperiestroj Humajun kaj Akbar (n. 1501)
- 1580: Henriko la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1512)
- 1606: Guy Fawkes, angla komplotisto kontraŭ Jakobo la 1-a (n. 1570)
- 1632: Jost Bürgi, svisa horloĝisto kaj matematikisto (n. 1552)
- 1729: Jacob Roggeveen, nederlanda maresploristo, malkovrinto de Paskinsulo (n. 1659)
- 1736: Filippo Juvarra, itala arkitekto kaj skulptisto (n. 1678)
- 1788: Charles Edward Stuart, jakobita pretendanto al brita trono (n. 1720)
- 1828: Anna Christine Kotzebue, patrino de August von Kotzebue (n. 1736)
- 1836: František Věnceslav Jeřábek, ĉeĥa dramverkisto (n. 1836)
- 1850: Friedrich Carl Christian von Poseck, germana forstisto kaj ĉambristo (n. 1785)
- 1854: Silvio Pellico, itala romantika verkisto, enprizonigito (n. 1789)
- 1856: Khedrub Gjaco, 11-a Dalai-lamao (n. 1838)
- 1866: Friedrich Rückert, germana poeto, tradukisto, orientalisto, poligloto (n. 1788)
- 1887: Włodzimierz Krzyżanowski, pola kaj usona generalo, administranto de Alasko (n. 1824)
- 1888: Don Bosco, itala pastro, fondinto de la ordeno salesianoj, katolika sanktulo (n. 1815)
- 1896: Josef Jiří Kolár, ĉeĥa aktoro, tradukisto kaj verkisto (n. 1812)
- 1913: Richard Maria Werner, aŭstra literaturhistoriisto, akademiano (n. 1854)
- 1919: Paul Lindau, germana verkisto, ĵurnalisto kaj teatrestro (n. 1839)
- 1923: Eligiusz Niewiadomski, pola artisto, murdinto de prezidento Gabriel Narutowicz, ekzekutita (n. 1869)
- 1925: Sándor Hamvai, hungara verkisto, membro de Societo Szigligeti (n. 1861)
- 1929: Jan Karafiát, ĉeĥa evangelia pastro, aŭtoro de fabelo por infanoj (n. 1846)
- 1933: John Galsworthy, angla Nobelpremiita verkisto kaj dramisto, enestanta en Angla Antologio (n. 1867)
- 1935: Ágoston Bartalis, hungara juristo, publicisto, lokhistoriisto (n. 1866)
- 1936: Robert Kreuz, germana esperantisto, reviviginto de Sudokcidentgermana Esperanto-Ligo kaj kunlaboranto de Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, Esperanto-stenografo, redaktoro de "Esperanto Triumfonta" kaj "Esperanto", direktoro de UEA, organizanto de UK 1935, membro de Lingva Komitato, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, oratoro (n. 1894)
- 1942: Otto Kern, germana klasika filologo, arkeologo, religiosciencisto (n. 1863)
- 1944: Jean Giraudoux, franca teatra verkisto (n. 1882)
- 1956: A. A. Milne, brita verkisto, aŭtoro de libroj pri Winnie-la-Pu (n. 1882)
- 1962: Vlasta Burian, ĉeĥa teatra aktoro, reĝisoro, kantisto (n. 1891)
- 1967: Adorján Bónyi, hungara ĵurnalisto, redaktoro kaj verkisto, kunlaboranto de Peŝta Gazeto (n. 1892)
- 1972: Mahendra de Nepalo, reĝo de Nepalo invitinta Tibor Sekelj instrui esperanton (n. 1920)
- 1973: Ragnar Anton Kittil Frisch, norvega Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1895)
- 1977: László Kocziány, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1920)
- 1982: Jiří Srnka, ĉeĥa violonisto kaj komponisto de filmmuziko (n. 1907)
- 1985: Kázmér Géza Werner, hungara verkisto, teatra reĝisoro (n. 1900)
- 1985: Józef Mackiewicz, pola verkisto, raportisto pri la unua elterigo de la viktimoj de la masakro de Katin (n. 1902)
- 1994: Pierre Boulle, franca verkisto (n. 1912)
- 1994: Erwin Strittmatter, germana verkisto (n. 1912)
- 1998: Walter Karl Mudrak, aŭstra bankoficisto, sekretario de katolika Esperanto-organizaĵo MOKA, aktivulo por „senalkohola kulturo“ kaj por „sentabaka kulturo“, afergvidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista kaj de Aŭstria Esperantista Federacio, estrarano de Aŭstralia Esperanto-Asocio (n. 1904)
- 2002: Francis Gabreski, usona piloto poldevena, flug-aso (n. 1919)
- 2002: Hildegard Knef, germana aktorino, kantistino kaj verkistino (n. 1925)
- 2003: István Imreh, rumania hungara historiisto kaj sociologo (n. 1919)
- 2004: Josef Murĵan, israela esperantisto, Esperanto-vortaristo, komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo, LKK-ano de UK 2000 (n. 1920)
- 2006: Moira Shearer, skota dancistino kaj aktorino (n. 1926)
- 2007: Kirka, finna kantisto (n. 1950)
- 2014: Miklós Jancsó, hungara reĝisoro kaj scenaristo (n. 1921)
- 2014: Maximilian Schell, aŭstra aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro (n. 1930)
- 2015: Richard von Weizsäcker, urbestro de Okcidenta Berlino, prezidento de Germanio (n. 1920)
- 2020: Mary Higgins Clark, usona verkistino, aŭtorino de trileraj romanoj (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 31-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|