La rivero Iselo (nederlande IJssel [ˈɛisəl], platgermane: Iessel(t) [ˈiːsəl(t)]) estas nederlanda branĉo de la Rejno en la provincoj Gelderlando kaj Overiselo. Ĝi disbranĉiĝas ĉe Westervoort oriente de Arnhem de la Rejno kaj fluas nordorienten kaj poste norden en la direkto de la Ketelmeer respektive la IJsselmeer. La longeco de la rivero estas ĉirkaŭ 125 km.
Fotogalerio