Dalai-lamao
La dalai-lamao[1] (tibete ཏཱ་ལའི་བླ་མ་, tā la’i bla ma [ta˥˥.lɛː˥˥ la˥˥.ma˥˥], laŭlitere “prudentoceano”) estas la plej granda religiestro de la tibeta budhismo. Religia roloLa dalai-lamao apartenas al la branĉo gelugpao de tibeta budhismo. Tamen, multaj rigardas la dalai-lamaon ankaŭ kiel religian gvidanton de la tuta tibeta popolo, kvankam la aliaj tri sektoj de tibeta budhismo havas siajn proprajn gvidantojn kaj formale ne estas subigitaj al lia. Religia gvidanto li estas ankaŭ por budhanoj tibettradiciaj sed ne tibetaj, ekzemple mongoloj, burjatoj, kaj kalmukoj. HistorioLa unua dalai-lamao naskiĝis en 1391. En 16-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la gvidanton de unu el la kvar tibetaj mahajanaj sektoj de la budhismo, Sodnomĝamc, kaj donis al li la titolon Dalai-Lamao. Pro politikaj kialoj, la Dalai Lamao poste iĝis ankaŭ sekulara gvidanto de Tibeto (rolkombino origine ne permesata al budhismaj monaĥoj). La dala-lamao restis kiel monarko de Tibeto ĝis la ĉina invado en la 1950-aj jaroj. TitolojPri la titolo dalai-lamao, dalai (tibete ཏཱ་ལའི་, tā la’i; mongole ᠳᠠᠯᠠᠢ, dalai) estas mongol-devena vorto, en Esperanto "Oceano"; lamao (tibete བླ་མ་, bla ma) estas tibetlingva titolo de monaĥo. Gjalŭa Rinpoĉe, titolo, kiu signifas « Altvalora Venkinto », estas alia titolo de la dalai-lamao. Listo de la Dalai-lamaoj
ReferencojEksteraj ligiloj
|