Oni uzas arĉon por ludi violonĉelon. Aŭ oni pinĉas la kvar kordojn por ludi ĝin. La kordojn oni kutime agordas en perfektajkvintojokto pli malalta ol la aldviolono: de malalto al alto, C2, G2, D3 kaj A3.
La violonĉelo estis kreita aplikante la formon de la violono al la malnova gambovjolo (aldviolono da gamba). La plej malnovaj konservitaj specimenoj devenas el la fino de la 16-a jarcento, faritaj de la familio Amati
En la tradicia orkestra aranĝo, la violonĉeloj sidas al la dekstra mano de la direktisto , kun la kontrabasoj malantaŭ ili. Klasika muziko estas ĉefe ludata per violonĉelo, sed ankaŭ en pop- kaj rok-muziko (kiel ekzemole la ensemblo 2Cellos) oni foje trovas violonĉelon. La violonĉelo ofte ludas akompanan rolon. La violonĉelo ankaŭ estis modifita por hinda klasika muziko fare de Nancy Lesh kaj Saskia Rao-de Haas.
La fina aserto de la violonĉelo kiel unu el la ĉefaj instrumentoj en muziko okazis en la 20-a jarcento per la klopodoj de la elstara muzikisto Pablo Casals.