La muzikan talenton de Saint-Saëns jam frue progresigis liaj patrino kaj praonklino. En la aĝo de ses jaroj li verkis unuajn komponaĵojn, en la aĝo de dek unu jaroj li prezentis sian unuan publikan koncerton en la Salle Pleyel en Parizo. Kelkaj samtempuloj rigardis lin kiel nova Mozart. En la aĝo de 3 jaroj li scipovis legi, 16-jare li jam studis ĉe la universitato en Parizo.
Sian muzikan debuton kiel komponisto li havis en 1853, kiam li prezentis sian unuan simfonion kaj en 1857 sian duan, kiujn la kritikistaro pozitive akceptis.
En 1854 li alprenis orgenistopostenon ĉe la preĝejo Saint-Merry, en 1858 ĉe la preĝejo Madeleine, rezignis tamen ĉi tiun postenon en 1877, por sin dediĉi al la komponado. Ekde 1861 ĝis 1865 li instruis pianludadon ĉe la muziklernejo Louis Niedermeyer, kie ankaŭ Gabriel Fauré apartenis al siaj lernantoj.
Influite de la teatro en 1865 ekestis la operoj Le Timbre d’Argent kaj en 1868 Samson et Dalila, kiuj same kiel Etienne Marcel estis malmulte sukcesaj. En 1872 li komponis la preskaŭ nekonatan operon La flava princino. Nur en 1877 oni prezentis Samson et Dalila en Vejmaro kaj Lyon.
Multe pli sukceson li havis per siaj simfoniaj poemojLe Rouet d’Omphale (1872), Phaeton (1873), Danse macabre (1875), La Jeunesse d’Hercule (1877).
La Oratorio de Noël op. 12, en 1858 finfarita, ekde kelkaj jaroj pli kaj pli estas ŝatata kaj en la kristnaska eklezia muziko pli kaj pli ofte oni muzikas ĝin alternative al la kristnaska oratorio de Bach.
Sekvatempe li entreprenis kelkajn turneojn kaj aktivis ne nur kiel komponisto kaj pianisto, sed ankaŭ li verkis eseojn pri muzikaj temoj.
Malfrua verkaro
Kvankam li engaĝiĝis por progresema franca simfonia muziko, lia muziko restis pli konservema. Grava escepto estas lia malfrua verko Le Carnaval des Animaux(Karnavalo de la bestoj) el 1886, kiu elstaris pro sia priskriba karaktero el la siatempa muziko.
Al liaj famaj komponaĵoj apartenas ankaŭ la simfonio no 3 en c-minoro, la orgensimfonio, kiu tutmonde renomiĝis. Ankaŭ kelkaj el la pianokonĉertoj (precipe la dua, kvara kaj kvina ) eĉ hodiaŭ apartenas al liaj pli konataj verkoj, lia 1-a violonĉela konĉerto en a-minoro validas kiel devigaĵo de ĉiu soloviolonĉelisto. Lian instrumentadon foje karakterizas kuriozaj, preskaŭ eksperimentemaj sonbildoj. Ekzemple en la t.n. orgensimfonio li postulas pianopartion je kvar manoj en la fina movimento, same kiel li postulas en la fina movimento de sia pianokvinteto la utiligadon de kontrabaso.
Superrigardo de liaj verkoj
Verkoj por piano kaj orgeno
Verkoj por piano sola
6 bagateloj op. 3
Mazurko op. 21
Gavotte op. 23
Mazurkoop. 24
Alegro op. 29
6 etudoj op. 52
Menueto kaj valso op. 56
Une nuit a Lisbonne op. 63
Mazurko op. 66
Allegro appassionato op. 70
Albumo por piano op. 72
Souvenir d’Italie op. 80
Le cloches du soir op. 85
Valse canariote op. 88
Suito por piano op. 90
Dueteto op. 11
Feuillet d’album op. 81
Pas redouble op. 86
Berceuse op. 105
Caprice héroique op. 106
Marche interaliée op. 155
Verkoj por du pianoj
Beethoven-variacioj op. 35
Reĝo Harald Harfagar
Minuet et Gavotte op. 65
Polonaise por 2 pianoj op. 77
Skerco por 2 pianoj op. 87
Caprice Arabe op. 96
Sur les bords du Nil op. 125
Pianokonĉertoj
Pianokonĉerto no 1 D-maĵora op. 17 (1858)
Pianokonĉerto no 2 g-minora op. 22 (1868)
Pianokonĉerto no 3 Eb-maĵora op. 29 (1869)
Pianokonĉerto no 4 c-minora op. 44 (1875)
Pianokonĉerto no 5 F-maĵora op. 103 „egiptia konĉerto“ (1896)
Verkoj por piano kaj orkestro
Allegro appassionato op. 70
Rhapsodie d’Auvergne op. 73
Weddingcake op. 76 (nur arĉorkestro)
Afriko op. 89
Verkoj por orgeno sola
Rapsodio pri bretonaj melodioj op. 7
Préludes et Fugues op. 99
Improvizaĵoj op. 150
Verkoj por violono
Violonsonatoj
Violonsonato no 1 d-minora op. 75
Violonsonato no 2 op. 102
Violonkonĉertoj
Violonkonĉerto no 1 A-maĵora op. 20 (1859)
Violonkonĉerto no 2 C-maĵora op. 58 (1880)
Violonkonĉerto no 3 b-minora op. 61 (1880)
Verkoj por violono kaj piano
Berceuse op. 38
Triptyche op. 136
Elegie op. 143
Elegie op. 160
Verkoj por violono kaj orkestro
Introduction et Rondo capriccioso op. 28
Romanco C-Dur op. 48
Romanco op. 51
Morceau de concert op. 62
Havanaise op. 83 (1887)
Sarabando no 1 E-Dur op. 95
Caprice andalou op. 122 (1904)
Verkoj por violonĉelo
Konĉertoj por violonĉelo
Konĉertoj por violonĉelo no 1 a-minora op. 33 (1872)
Konĉertoj por violonĉelo no 2 d-minora op. 119
Danco de la mortintoj
Verkoj por violonĉelo kaj piano
Violonĉelsonato no 1 c-minora op. 32 (1872)
Violonĉelsonato no 2 F-maĵora op. 123 (1905)
Souvenirs (1895)
La cigno (fakte Karnavalo de la bestoj)
Verkoj por violonĉelo kaj orkestro
Suito por violonĉelo kaj orkestro op. 16 (1863)
Allegro appassionato op. 43 (1876)
Chant Saphique op. 91 (1887)
Verkoj por aliaj soloinstrumentoj
Verkoj por fluto kaj orkestro
Romanco Db-maĵora op. 37
Odelette op. 162
Verkoj por korno kaj piano
Romanco por korno kaj piano op. 36
Romanco por korno kaj piano op. 67
Verkoj por korno kaj orkestro
Morceau de concert op. 94
Ceteraj soloisme okuptaj verkoj
Cavatine por tenortrombono op. 114
Cypres et Lauriers por orgeno kaj orkestro
Harpokonĉerto op. 154
Prière [Gebet] por violonĉelo kaj orgeno op. 158
Sonato por hobojo kaj piano op. 166
Sonato por klarneto kaj piano op. 167
Sonato por fagoto kaj piano op. 168
Verkoj por ĉambromuzikaj ensembloj
Arĉkvartetoj
Arĉkvarteto no 1 op. 112
Arĉkvarteto no Nr. 2 op. 153
Pianotrioj, -kvartetoj, -kvintetoj
Pianotrio no 1 op. 18
Pianotrio no 2 op. 92
Pianokvarteto op. 41
Pianokvinteto op. 14
Aliaj okupoj
Tarantelo por fluto, klarneto kaj piano op. 6
Septeto Eb-maĵora por trumpeto, 2 violonoj, vjolo, violonĉelo, baso kaj piano op. 65
Caprice sur des airs danois et russes por fluto, hobojo, klarneto kaj piano op. 79
Fantazio por violono kaj harpo op. 124
Verkoj por orkestro
Simfonioj
Simfonio A-Dur (1850)
Simfonio F-Dur „Urbs romana“ (1856)
Simfonio no 1 Eb-maĵora op. 2 (1853)
Simfoniono 2 a-minora op. 55 (1859)
Simfonio no 3 c-minora op. 78 „orgensimfonio“ (1886)