Alĝero (arabeمدينة الجزائر, madInat al-ĜazAir) estas la ĉefurbo de Alĝerio situanta en la okcidenta parto de golfo ĉe la Mediteraneo, ĉe la montoj de Sahelo, plilongiĝo de la montaro Atlaso.
Laŭ la stato de 2008 en la urbo vivis 2 364 230 loĝantoj sur areo de 363 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 513 loĝantoj/km². Tial ĝi estas la plej granda urbo.
Ĝi estis fondita dum la Antikva Grekio kiel Icosium. Post kiam Alĝero iĝis vasaloŝtato de la Osmanida imperio, la urbo estis la sidejo de la sultana komisiito.
Post la okupo, aperis la franca kapitalo kaj fondis tie uzinojn, fabrikojn. Tiu industria ekfloro kreskigis la loĝantaron. Oni establis kvartalojn por la eŭropanoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ karakterizas la urbopejzaĝon (2 km longabulvardo en la havena kvartalo).
Dum la dua mondmilito, la urbo apartenis al la francaj teritorioj, kiujn ne okupis Germanio. La urbo funkciis sub registaro de Philippe Pétain (1856-1951). Aŭtune de 1942, usonaj kaj britaj trupoj okupis la landon. Alĝero estis ĝis liberiĝo de Parizo, ĉefurbo de la libera Francio. Ekde 1962, la urbo estas sidejo de la registaro de la sendependa Alĝerio.