Historie la teritorio de la oblastoj Volina, Ĵitomira kaj Rivna apartenas al la regiono Volino, kiu dum la mezepoko dum multaj jarcentoj apartenis al Litovio, poste al la rusa cara regno kaj inter la du mondmilitoj al Pollando.
En la regiono vivas proksimume 1,04 milionoj da homoj (stato de decembro 2005). En la provinco vivis ankaŭ Volinaj ĉeĥoj.
Apud la urbeto Ŝacko troviĝas la famaj Ŝackaj lagoj, inter kiu la lago Svitjazjo, kun profundo de 54 metroj, estas la plej profunda lago de Ukrainio.