4-a de decembro
La 4-a de decembro estas la 338-a tago de la jaro (la 339-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 27 tagoj restas.
Je la 4-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- -502: Antikva Egiptio: plena suna eklipso
- 771: Post morto de sia frato Karloman la 1-a Karolo la Granda ekregis en Franka Imperio
- 1110: Norvega krucmilito: krucistoj konkeris Cidonon
- 1154: Hadriano la 4-a iĝis papo
- 1515: Krono de la Regno de Pollando: incendio de Biecz
- 1533: Ivano la Terura ekregis Grandan Duklandon de Moskvo en la aĝo de 3 jaroj
- 1534: Armeo de sultano Sulejmano la 1-a konkeris tiutempe persan Bagdadon
- 1536: Armeo de reĝo Johano la 1-a okupis Košice kaj forpelis germanajn loĝantojn pro la subteno al Ferdinando la 1-a
- 1563: Koncilio de Trento finiĝis refutante ĉefajn ideojn de reformacio kaj komencigante internan reformon de Katolika Eklezio
- 1586: Elizabeto la 1-a konfirmis mortkondamnon kontraŭ Maria Stuart
- 1639: Unua sukcesa antaŭvidita kaj observita pasado de Venuso fare de angla astronomo Jeremiah Horrocks
- 1672: Danio: apotekistoj ricevis laŭleĝe ekskluzivan rajton distribui medikamentojn
- 1674: Jacques Marquette fondis unuan eŭropan setlejon sur loko de la nuntempa Ĉikago
- 1676: Skania Milito: venko de sveda armeo en batalo de Lund
- 1759: Sepjara milito: venko de aŭstra armeo kontraŭ la prusa en batalo de Meißen
- 1798: Milito de la Dua Koalicio: venko de pola-franca divizio super armeo de la Reĝlando de Napolo en la batalo de Civita Castellana
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo konkeris Madridon - samtage la Hispana Inkvizicio estis forigita de okupitaj teritorioj
- 1829: En parto de Brita Hindio oni malpermesis devigi vidvinojn al sinbruligo kun iliaj mortintaj edzoj
- 1832: En Parizo aperis Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado de Adam Mickiewicz
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Sprowa (distrikto Jędrzejowski)
- 1872: József Szlávy iĝis ĉefministro de Hungario; sur Atlantika Oceano oni malkovris fantoman ŝipon Mary Celeste, forlasitan de la ŝipanaro
- 1893: Zimbabvo: patrolo de 34 soldatoj de Brita Sudafrika Kompanio en embusko estis ekstermita de pli ol 3 000 ndebeloj
- 1897: Grekio estis devigita pagi 4 000 000 da turkaj pundoj pro milita reparacio al Otomana Imperio
- 1899: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Paciencio
- 1904: En Sofio, kun la subteno de Ivan D. Ŝiŝmanov, ministro kaj esperantisto, malfermiĝis unua muzika lernejo en Bulgario
- 1908: En Sofio malfermiĝis unua kinejo en Bulgario, kiel la dua en Eŭropo
- 1910: Alim Ĥan iĝis lasta emiro de Buĥaro
- 1915: Germanio: kapostacio en Leipzig ekfunkciis
- 1917: Finna Senato eldonis al Parlamento de Finnlando deklaron pri sendependeco
- 1918: Usona prezidanto Woodrow Wilson ekveturis al Eŭropo por ĉeesti Pacan Konferencon
- 1920: Ruĝa Armeo konkeris Erevanon - falo de Armena Demokratia Respubliko; en Ankaro unuafoje strikis instruistoj, kiuj ne povis ricevi salajrojn
- 1926: Inaŭguro de la nova konstruaĵo Bauhaus translokigita al Dessau-Roßlau; Roman Dmowski fondis en Poznano unuigan Partion de Granda Pollando
- 1930: Vatikano aprobis naturan reguladon de fekundigo
- 1934: En Japanio oni establis 5 naciajn parkojn
- 1938: Karpata Rutenio: en Ĥust kunvenis kvazaŭarmea organizaĵo establita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1939: soveta okupado de Pollando: sovetaj okupantoj enkondukis novan administran disdividon de aneksitaj polaj teritorioj; Hans Frank estis nomumita komisaro de Tria Regno en Ĝenerala Gubernio
- 1940: Albana Fronto: grekoj konkeris Pogradec, apud la lago de Ohrid; krizo en la itala politika gvidantaro
- 1941: Pola generalo W. Sikorski subskribis kun Josif Stalin deklaracion de amikeco kaj reciproka helpo pri batalo kontraŭ Nazia Germanio - krome Stalin deklaris, ke Orienta Prusio devas aparteni al Pollando, kies landlimo estos apud Odro
- 1942: Subtera Konsilantaro por Helpo al Judoj Żegota fondiĝis en Varsovio; Orienta Fronto: sovetiaj trupoj de Dona kaj Stalingrada Frontoj komencis atakon al ĉirkaŭigita grupiĝo de generalo Friedrich Paulus
- 1943: ĉirkaŭ 1800 personoj pereis dum bombado de Leipzig fare de la Brita aerarmeo; Josip Broz Tito proklamis provizoran demokratian registaron de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio en ekzilo
- 1944: Balkana Fronto: en Srem sovetaj trupoj liberigis Sremska Mitrovica, en Kroatio Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo Knin (Šibenik-Knin); Kampanjo de Italio: kanada 1-a Armea Korpuso liberigis Ravenon, kaj Dua Pola Korpuso Montecchion; Okcidenta Fronto: en Alzaco usona 7-a Armeo konkeris Sélestat, en Rejnlando usona 9-a Armeo konkeris Müllendorf; Adolf Hitler akceptis gvidanton de Hungario Ferenc Szálasi; rezulte de nokta bombado fare de la Brita aerarmeo de Hajlbrono pereis ĉirkaŭ 6500 personoj
- 1945: Usona Senato ratifis membrecon de Usono en Unuiĝintaj Nacioj
- 1947: En Nurenbergo finiĝis proceso de 16 germanaj juristoj, militkrimuloj de Nazia Germanio; Sesa Granda Nacia Asembleo adoptis la konstitucion de la komunisma Popola Respubliko Bulgario; post rezolucio disdividanta Mandatan Palestinon 82 judoj pereis kaj 76 vundiĝis en tritaga pogromo en Adeno, 106 el 170 domoj estis tute detruitaj - poste plimulto de jemenaj judoj estis deportita dum israela operaco
- 1948: Libera Universitato Berlino fondiĝis; En Sovetunio oni patentigis komputilon; en Ĉinio la pasaĝera ŝipo Kiang surnavigis minon el la dua mondmilito kaj sinkis mortigante 2750 pasaĝerojn kaj ŝipanojn
- 1949: Teritorio de kontinenta Ĉinio komplete transiris sub kontrolon de la armeo de Mao Zedong
- 1952: Aera poluado: post kiam kombinaĵo de fumo kaj nebulo kaŭzis multajn mortojn en Londono, la vorto fumnebulo estis uzita unuafoje
- 1954: Usono: unua rapidmanĝejo Burger King ekfunkciis en Miamo
- 1955: En Teŝinio apud Ostrava fondiĝis urbo Havířov
- 1956: Pola Popola Respubliko: sur Regajnitaj Teritorioj Katolika Eklezio nomumis episkopojn
- 1958: Dahomeo (nuna Benino) forlasis francan kolonian imperion en Afriko kiel aŭtonoma respubliko, kaj kun Ebur-Bordo ricevis aŭtonomion kadre de Franca Komunumo
- 1963: Papo Paŭlo la 6-a anoncis apostolan konstitucion Sacrosanctum Concilium, kiu interalie ebligis celebri meson en naciaj lingvoj
- 1964: Brita rokgrupo The Beatles eldonis albumon Beatles for Sale
- 1971: Barata mararmeo atakis la pakistanan apud Karaĉio sinkigante sen viktimoj tri ŝipojn - Barato invadis Orientan Bengalon kaŭzante pli postan apartigon de Bangladeŝo disde Pakistano
- 1974: 191 personoj pereis sur Srilanko en katastrofo de nederlanda aviadilo Douglas DC-8, portanta indoneziajn pilgrimantojn al Mekko
- 1975: Surinamo estis akceptita al Unuiĝintaj Nacioj
- 1976: Jean-Bédel Bokassa proklamis Centr-Afrikan Respublikon monarkio kaj ŝanĝis nomon de la lando al Centr-Afrika Imperio
- 1977: 100 personoj pereis en Malajzio en katastrofo de forkaptita Boeing 737; Jean-Bédel Bokassa, prezidento de Centr-Afrika Respubliko, kroniĝis kiel imperiestro de Centr-Afrika Imperio
- 1980: Disfalo de angla muzikgrupo Led Zeppelin
- 1981: Sud-Afriko atribuis sendependecon al bantustano Ciskejo
- 1982: Kadre de reformoj de Deng Xiaoping Ĉina Popola Respubliko akiris novan konstitucion
- 1983: Pollando: unua subtera Radio Solidareco en Świdnik disaŭdigis fonie de publika televido
- 1985: En Krakovo estis batita de funkciuloj de Sekureca Servo pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski, sacerdoto ligita kun Solidareco
- 1987: La 3-a reaktoro de la Nuklea centralo de Ĉernobilo ekfunkciis
- 1989: en Moskvo gvidantoj de Bulgario, Hungario, GDR, Pollando kaj Sovetunio kondamnis invadon en Ĉeĥoslovakion en 1968 kiel kontraŭan al la internacia juro; oni permesis al ĉeĥoslovakaj civitanoj vojaĝi eksterlanden, kun nur valida pasporto
- 1991: Usona flugkompanio Pan American World Airways bankrotis
- 1994: Unuaj lokaj elektoj en sendependa Slovenio
- 1995: Ministroj pri eksteraj aferoj de Eŭropa Unio ĉesigis sankciojn kontraŭ Jugoslavio, truditajn en 1992 pro partopreno de jugoslava registaro en la Bosnia Milito
- 2002: Plena suna eklipso videbla en Suda Afriko, Hinda Oceano kaj Aŭstralio
- 2005: Nursultan Nazarbajev iĝis la trian fojon prezidento de Kazaĥio
- 2007: Prezidento de Hungario László Sólyom nomumis Boldizsár Nagy ombudsmano kaj proponis reelekton de Attila Péterfalvi kiel komisaro pri datum-protekto
- 2008: Lasta numero de la gazeto "Naŝa Niva" en la belorusa klasika ortografio estis eldonita
- 2009: Ne malpli ol 39 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ moskeo en pakistana Rawalpindi
- 2010: En Hispanio pro striko de kontrolistoj pri aertrafiko oni enkondukis krizostaton
- 2011: En Kroatio, Rusio kaj Slovenio okazis parlamentaj balotoj
- 2012: Milo Đukanović la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Montenegro
- 2014: Norda Kaŭkazio: dum terorisma atako de islamistoj en Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) 26 personoj pereis (14 policanoj, 11 teroristoj de la Kaŭkaza Emirlando kaj civilulo), 36 policanoj estis vunditaj
- 2015: Ĉado: 30 personoj pereis kaj 90 vundiĝis en bomba atenco de 3 virinoj-sinmortigantinoj en bazarejo sur unu el insuloj de Ĉada Lago
- 2016: Ŝavkat Mirzijojev gajnis prezidentan baloton en Uzbekio
- 2021: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj: en Varsovio okazis unua kunsido de gvidantoj de 13 konservativaj kaj dekstraj partioj
Naskiĝoj
- 34: Aulus Persius Flaccus, romia satiristo kaj poeto (m. 62)
- 1470: Willibald Pirckheimer, germana humanisto, juristo, tradukisto, eldonisto, helenisto (m. 1530)
- 1647: Daniel Eberlin, germana kapelmajstro kaj komponisto (m. ĉirkaŭ 1715)
- 1711: Bárbara de Braganza, portugala princino, reĝino de Hispanio (m. 1758)
- 1735: Josephus Nicolaus Laurenti, aŭstra naturalisto (m. 1805)
- 1741: János Gyöngyössi, hungara reformita pastro kaj poeto (m. 1818)
- 1767: John Adams, brita maristo kaj ribelanto (m. 1829)
- 1806: Julia Pardoe, angla verkistino (m. 1862)
- 1821: Ernst Wilhelm Leberecht Tempel, germana astronomo kaj litografisto (m. 1889)
- 1825: Ernst Heinrich Kohl, germana inĝeniero kaj fervojmajstro (m. 1901)
- 1835: Samuel Butler, angla romanisto, pentristo, muzikisto kaj vojaĝisto (m. 1902)
- 1841: Anna Tuschinski, germana-pola instruistino, pioniro de Esperanto el 1907, ano de la UK 1908 en Dresdeno, organizantino de la 8-a Germana Esperanto-Kongreso en 1912 en Dancigo kaj Zoppot (nun Sopot), Danciga E-Kongreso en 1922, kaj en Libera Urbo Dancigo de UK 1927 (m. 1939)
- 1844: Fritz Baedeker, germana eldonisto (m. 1935)
- 1861: Hannes Hafstein, islanda poeto kaj ĉefministro (m. 1822)
- 1865: Edith Cavell, brita flegistino kaj spionino (m. 1915)
- 1866: Hanns von Gumppenberg, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1928)
- 1875: Rainer Maria Rilke, aŭstra poeto (m. 1926)
- 1883: László Tompa, hungara poeto (m. 1964)
- 1889: Béla Józsa, hungara publicisto, redaktoro, poeto (m. 1943)
- 1890: Franz Rehrl, aŭstra politikisto, viktimo de aŭstrofaŝismo (m. 1947)
- 1892: Francisco Franco, diktatoro de Hispanio (m. 1975)
- 1896: Albert Kuntz, germana kupristo kaj politikisto (m. 1945)
- 1895: Károly Rátkai, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1964)
- 1895: Feng Youlan, ĉina filozofo kaj historiisto (m. 1990)
- 1905: Emílio Garrastazú Médici, brazila generalo, prezidento dum militreĝimo (m. 1987)
- 1915: Eddie Heywood, usona ĵazpianisto kaj komponisto de svingo (m. 1989)
- 1922: Gérard Philipe, franca aktoro (m. 1959)
- 1927: William Labov, usona lingvisto (m. 2024)
- 1930: Jim Hall, usona ĵaza gitaristo kaj komponisto (m. 2013)
- 1932: Roh Tae-wu, prezidento de Sud-Koreio (m. 2021)
- 1933: Horst Buchholz, germana aktoro (m. 2003)
- 1940: Kyuma Fumio, japana politikisto, membro de Liberal-Demokrata Partio
- 1946: Edit Lugosi, rumania hungara, hungara tekstilartisto
- 1949: Jeff Bridges, usona aktoro, kantisto kaj kinproduktoro
- 1950: Miguel Gutierrez Aduriz, hispana inĝeniero kaj Esperanto-verkisto, -vortaristo kaj -eldonisto de Sferoj, tradukisto, redaktoro de "Boletín", membro de literatura Ibera Skolo, membro de la AdE, sekretario de la komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA
- 1950: Géza Szávai, hungara verkisto, eseisto, kritikisto
- 1950: Zsuzsa Rakovszky, hungara poetino, verkistino kaj tradukistino
- 1953: Jean-Pierre Darroussin, franca reĝisoro, komediisto kaj aktoro
- 1953: Mariam Raĝavi, irana opozicia politikistino, prezidantino de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado, edziniĝinta al Masud Raĝavi, kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
- 1953: Csaba Ternyák, hungara ĉefepiskopo kaj profesoro, sekretario de la kongregacio por la klerikaro
- 1957: Eric S. Raymond, usona kodumulo, libertarianisto, proponanto de Libera Programara Movado
- 1962: Aleksandr Litvinenko, subkolonelo de KGB, murdita (m. 2006)
- 1964: Marisa Tomei, usona aktorino
- 1969: Jay-Z, usona repisto kaj entreprenisto
- 1978: Éva Tófalvi, rumania hungara skipafistino
- 1996: Sheryl Sheinafia, indonezia kantistino, kantaŭtoro kaj aktorino
Mortoj
- 749: Johano de Damasko, siria monaĥo kaj pastro, doktoro de la Eklezio
- 771: Karloman la 1-a, reĝo de frankoj (n. ĉirkaŭ 751)
- 880: Seiwa, imperiestro de Japanio (n. 850)
- 1131: Omar Ĥajam, persa astronomo, matematikisto, poeto kaj filozofo (n. 1048)
- 1137: Lotaro la 3-a, germana-romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1214: Vilhelmo la 1-a, reĝo de Skotlando (n. 1142 aŭ 1143)
- 1334: Johano la 22-a, papo (n. 1249)
- 1460: Guarino da Verona, itala poeto kaj humanisto (n. 1374)
- 1503: Sten Sture la Maljuna, ŝtatestro kaj reganto de Svedio (n. 1440)
- 1516: Ludwig Ebmer, episkopo de Chiemsee (n. nekonata)
- 1533: Bazilo la 3-a, granda princo de Rusio (n. 1479)
- 1564: Wilhelm Frölich, svisa soldulestro, nobeligita (n. ĉirkaŭ 1505)
- 1574: Georg Joachim Rheticus, germana matematikisto, astronomo, kuracisto, teologo, kartografo, konstruisto de muzikinstrumentoj (n. 1514)
- 1607: Petrus Jonæ Helsingus, sveda episkopo, profesoro pri teologio (n. 1538)
- 1642: Armand Jean du Plessis de Richelieu, franca kleriko (n. 1585)
- 1679: Thomas Hobbes, angla filozofo (n. 1588)
- 1680: Thomas Bartholin, dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo (n. 1616)
- 1728: Ferenc Szilágyi, hungara klasikfilologo (n. 1762)
- 1795: Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen), germana nobelo (n. 1730)
- 1797: Christian Friedrich Schnauß, germana politikisto (n. 1722)
- 1798: Luigi Galvani, itala kuracisto kaj biofizikisto (n. 1737)
- 1822: Ägidius Jais, germana teologo (n. 1750)
- 1850: William Sturgeon, angla fizikisto kaj inventisto (n. 1783)
- 1865: Adolph Kolping, germana romkatolika pastro kaj fondinto de pormetiista organizo (n. 1813)
- 1893: John Tyndall, irlanda naturfilozofo, fizikisto kaj grimpisto (n. 1820)
- 1900: Wilhelm Leibl, germana pentristo (n. 1844)
- 1904: Maurycy Orgelbrand, pola librovendisto kaj eldonisto (n. 1826)
- 1919: Géza Entz, hungara biologo, zoologo, profesoro (n. 1842)
- 1925: József Ferenczy, hungara pentristo (n. 1866)
- 1926: Ivana Kobilca, slovena pentristino (n. 1861)
- 1932: Gustav Meyrink, aŭstra verkisto, okultisto kaj mistikulo (n. 1868)
- 1932: Edmund Wojtyła, pola kuracisto, frato de Johano Paŭlo la 2-a (n. 1906)
- 1933: Felikso Zamenhof, pola-juda apotekisto, frato de Ludoviko Zamenhof, pioniro de Esperanto kontribuinta al disvastigado de la Unua Libro, kunlaboranto de "La Esperantisto", enestanta en Fundamenta Krestomatio (n. 1868)
- 1933: Stefan George, germana poeto, tradukisto, estetikisto kaj filozofo (n. 1868)
- 1934: Adrien de Gerlache, belga esploristo de Antarkto (n. 1866)
- 1935: Charles Robert Richet, franca Nobelpremiita psikologo, kunmalkovrinto de anafilaksio, esperantisto (n. 1850)
- 1938: Józef Teodorowicz, pola ĉefepiskopo de Katolika Armena Eklezio, teologo, predikisto, politikisto kaj parlamentano (n. 1864)
- 1944: Alberto Vojtěch Frič, ĉeĥa etnografo, vojaĝisto, botanikisto kaj verkisto (n. 1882)
- 1944: László Mikecs, hungara historiisto (n. 1917)
- 1945: Thomas Hunt Morgan, usona biologo kaj genetikisto Nobelpremiita (n. 1866)
- 1955: József Galamb, hungara-usona inĝeniero kaj inventisto pri aŭtomobiloj (n. 1881)
- 1963: Stanley Clisby Arthur, usona ĵurnalisto (n. 1881)
- 1964: Zoltán Felvinczi Takács, hungara pentristo, arthistoriisto (n. 1880)
- 1967: Balázs Kós, rumania hungara agronomo, redaktoro (n. 1912)
- 1975: Hannah Arendt, germana filozofino juddevena okupiĝanta pri teorio de politiko, aŭtorino de La Originoj de Totalismo (n. 1906)
- 1976: Benjamin Britten, brita operkomponisto, dirigento, pianisto (n. 1913)
- 1978: Tadeusz Kasprzycki, pola oficiro, ministro pri militaj aferoj, sekretario de junulara grupo de esperantistoj en Varsovio, membro de honora komitato de UK 1937 (n. 1891)
- 1983: József Molnár, hungara grafikisto kaj afiŝprojektanto (n. 1907)
- 1993: Frank Zappa, usona gitaristo, kantisto, komponisto de rok-muziko kaj ĵazo, aktoro, reĝisoro (n. 1940)
- 1994: Julio Ramón Ribeyro, perua verkisto (n. 1929)
- 2000: Henck Arron, ĉefministro de Surinamo (n. 1936)
- 2007: Norval Morrisseau, indiana artisto el Kanado, mistikulo (n. 1932)
- 2008: Forrest J Ackerman, usona sciencfikcia verkisto kaj esperantisto, fakdelegito de UEA pri scienc-fikcio, ĉeestinta la unuan Mondan Sciencfikcian Kongreson, ano de sciencfikcia-fervorularo (n. 1916)
- 2009: Vjaĉeslav Tiĥonov, soveta kaj rusia aktoro (n. 1928)
- 2014: Kazimierz Świtoń, pola sindikatisto, katolika opozicianto, kunkreinto de la Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio, parlamentano (n. 1931)
- 2015: Yossi Sarid, israela ĵurnalisto, felietonisto kaj politikisto (n. 1940)
- 2017: Christine Keeler, brita teleputino (n. 1942)
- 2017: Ali Abdula Saleh, prezidento de Norda Jemeno, unua prezidento de Jemeno (n. 1942)
- 2017: Manuel Marín, hispana politikisto kaj juristo, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1949)
- 2022: Karl Merkatz, aŭstra aktoro (n. 1930)
- 2022: Dominique Lapierre, franca verkisto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 4-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|