9-a de decembro
La 9-a de decembro estas la 343-a tago de la jaro (la 344-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 22 tagoj restas.
Je la 9-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 536: Bizanca generalo Belizaro, nome de Justiniano la 1-a, okupis sen batalo forlasitan de gotoj Romon
- 656: Araba kalifo Ali ibn Abi Talib venkis ribelantojn en t.n. kamela batalo apud Basra
- 730: En batalo de Ardabilo ĥazaroj neniigis armeon de Umajida Kaliflando mortigante ilian ĉefkomandanton
- 1165: Vilhelmo la 1-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1212: Majenco: Frederiko la 2-a iĝis reĝo de Germanio
- 1410: En Nieszawa oni subskribis, post la batalo de Grunwald, armisticon kun la Ordeno de germanaj kavaliroj, enkonduka al pactraktato en Toruń, kiu finis la grandan militon (1409-1411)
- 1425: Malaltaj Landoj: papo Marteno la 5-a fondis Katolikan universitaton de Loveno
- 1437: Post hastema foriro el Bohemio, reĝo Sigismondo mortis en Znojmo survoje al Hungario
- 1531: Meksiko: unua apero de Nia Damo de Gvadalupo
- 1582: Francio akceptis gregorian kalendaron
- 1687: Jozefo la 1-a en la aĝo de 9 jaroj kroniĝis kiel reĝo de Hungario, kiu tiel fariĝis feŭdo de Habsburgoj
- 1688: Glora Revolucio: venko de la armeo de Vilhelmo la 3-a en batalo de Reading (Wiltshire)
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: post malvenko en batalo britaj aŭtoritatoj estis devigitaj evakuiĝi el la kolonio de Virginio
- 1824: Batalo de Ayacucho - decida batalo, kadre de militoj por sendependeco de Latin-Ameriko, post kiu finiĝis kolonia regado de la Hispana Imperio
- 1825: Konstantin Pavloviĉ iĝis imperiestro de la Rusia imperio
- 1836: En Peterburgo okazis premiero de opero Vivo por la caro kun muziko de Miĥail Glinka kaj libreto de Nestor Kukolnik kaj Vasilij Ĵukovskij
- 1856: Brita armeo en milito kontraŭ kaĝaroj konkeris Buŝehron
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Dembowska
- 1892: Angla futbalklubo Newcastle United F.C. fondita en Newcastle-upon-Tyne
- 1903: Franca Parlamento unuanime malakceptis virinan balotrajton
- 1905: Dresdeno: premiero de la opero Salomeo de Richard Strauss
- 1905: En Francio estis voĉdonita leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton, stariganta apartigon de eklezio kaj ŝtato
- 1910: Pastra dekonaĵo estis abolita en Svedio
- Unua Mondmilito
- 1918: Nacia koalicio estis fondita en Finnlando
- 1919: Dua Pola Respubliko: registaro de Ignacy Jan Paderewski demisiis
- 1919: Alexandru Vaida-Voevod iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1921: Brazilo agnoskis de jure sendependecon de litova ŝtato
- 1922: Gabriel Narutowicz iĝis unua prezidento de Pollando
- 1924: Hungario kaj Nederlando subskribis industrian traktaton
- 1926: Kim Koo iĝis prezidanto de elmigrinta Provizora Registaro de Koreio
- Dua Pola Respubliko:
- 1931: Dua Hispana Respubliko proklamita: Hispana parlamento voĉdonis Konstitucion de la Hispana Respubliko
- 1937: Dua japana-ĉina milito: batalo pri Nankino komenciĝis - post falo de la urbo la 13-an de decembro japanoj efektivigis amasbuĉon de Nankino
- Dua Mondmilito
- 1946: Unua el 12 Nurenbergaj procesoj kontraŭ pli ol 20 germanaj-naziaj krimuloj komenciĝis (t.n. kuracista)
- 1948: Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj akceptis Konvencion pri prevento kaj punado de la krimo genocido
- 1952: Granda londona smogo mortigis ĉirkaŭ 12 mil personojn
- 1953: Makartiismo: usona General Electric anoncis maldungon de komunistoj
- 1956: En Lodzo oni reaktivigis la Asocion de Pola Skoltismo
- 1958: Usona kontraŭkomunista politika premgrupo Societo John Birch fondiĝis
- 1961: Israelo: Adolf Eichmann prijuĝita kulpa de militkrimoj dum la dua mondmilito
- 1961: Tanganjikio sendependiĝis
- 1962: Arizono: Nacia Parko de Ŝtoniĝinta Arbaro fondiĝis
- 1966: Barbado aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1967: Nicolae Ceaușescu iĝis gvidanto de Rumana Socialisma Respubliko
- 1967: Turkio: studentoj de altlernejoj okazigis en Ankaro manifestacion kontraŭ NATO
- 1968: Usona inventisto Douglas Engelbart prezentis dum profesia konferenco en San-Francisko hipertekston kaj komputilan muson, inventitan en sia laboratorio
- 1969: Usona ministro pri eksterlandaj aferoj William P. Rogers proponis planon pri armistico en la konsuma milito
- 1971: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aniĝis al UN
- 1979: Monda Organizaĵo pri Sano atestis tutmondan elradikigon de variolo, igante ĝin unusola homa infekta malsano tute elradikigita
- 1981: Monumento al klasikulo de la belorusa literaturo Maksim Bahdanoviĉ estis inaŭgurita en Minsko
- 1984: Konfederacion de Sendependa Pollando forlasis kvar membroj, interalie Romuald Szeremietiew - la kaŭzo estis manko de interkonsento kun gvidantoj de la partio pri konspira agado
- 1986: En Parizo malfermiĝis Musée d'Orsay
- 1987: En Cisjordanio kaj Gaza Sektoro komenciĝis unua intifado de palestinanoj
- 1988: Testoflugo de la sveda ĉasaviadilo Saab JAS 39 Gripen
- 1991: Pollando: en Toruń komencis disaŭdigi Radio Maryja
- 1992: Brita ĉefministro John Major anoncis en Ĉambro de komunumuloj separon de Diana Spencer disde Karlo, princo de Kimrujo
- 2003: 6 personoj pereis kaj 13 vundiĝis en sinmortiga atenco fare de du ĉeĉenaj teroristoj en Moskvo
- 2004: La Supera Kortumo de Kanado decidis, ke samseksa geedzeco estas konstitucia
- 2005: Lasta trafiko de la Londona etaĝa buso
- 2006: Christer Fuglesang iĝis unua svedo en la kosmo flugante per Kosmopramo Discovery
- 2007: Vizitanta Irakon brita ĉefministro Gordon Brown anoncis transdonon de Basra-provinco en suda Irako al irakaj sekurecaj taĉmentoj
- 2008: En Litovio ekfunkciis registaro de Andrius Kubilius
- 2008: Guberniestro de Ilinojo Rod Blagojevich estis arestita sub riproĉo de korupto
- 2011: En Bruselo estis subskribita traktato pri aliĝo de Kroatio al Eŭropa Unio
- 2012: Sub influo de sociaj protestoj en Egiptujo prezidento Mohamed Mursi nuligis dekretojn, kiuj plivastigis lian regopon
- 2016: Sudkorea parlamento suspendis prezidantecon de Bak Geun-Hje
- 2017: Aŭstralio iĝis la 26-a lando, kiu validigis samseksan edzecon
- 2019: Monda Kontraŭdopada Agentejo ekskludis Rusion por laŭvicaj kvar jaroj partopreni Someran Olimpikon en Tokio kaj Vintran Olimpikon en Pekino
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Bulgario unuafoje sendos armean helpon al Ukrainio, nur malpezajn armilojn kun municio; Pentagono anoncis transdonon de kromaj 275 milionojn da dolaroj por helpo favore al sekureco de Ukrainio; Belorusio konsentis transporti ukrainan grenon al Litovio, de kie ĝi estos dissendata
Naskiĝoj
- 1508: Gemma Frisius, nederlanda matematikisto, kartografo, filozofo kaj instrumento-fabrikanto (m. 1555)
- 1571: Willem Blaeu, nederlanda kartografo kaj eldonisto (m. 1638)
- 1579: Martín de Porres, perua dominikano, mistikulo, sanktulo (m. 1639)
- 1594: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (m. 1632)
- 1608: John Milton, angla poeto (m. 1674)
- 1695: Franz Anton Danreiter, aŭstra pejzaĝarkitekto kaj desegnisto (dato de la baptiĝo) (m. 1760)
- 1717: Johann Joachim Winckelmann, germana arkeologo kaj verkisto, fondinto de la historio de arto kaj scienca arkeologio (m. 1768)
- 1742: Carl Wilhelm Scheele, sveda-germana apotekisto kaj kemiisto, malkovrinto de oksigeno, kloro, molibdeno, volframo, glicerino kaj de pluraj acidoj (m. 1786)
- 1748: Claude Louis Berthollet, franca kuracisto kaj kemiisto, kunkreinto de kemia nomenklaturo (m. 1822)
- 1751: Maria Luiza de Parma, reĝino de Hispanio (m. 1819)
- 1772: Bálint Kiss, hungara kalvinana pastro, historiisto (m. 1853)
- 1773: Armand Augustin Louis de Caulaincourt, franca markizo, generalo kaj diplomato (m. 1827)
- 1809: Hermann Sauppe, germana filologo klasika, pedagogo kaj epigrafisto (m. 1893)
- 1821: Ferenc Balássy, hungara historiisto, katolika pastro (m. 1896)
- 1831: Maurice de Hirsch, germana entreprenisto kaj mecenato (m. 1896)
- 1837: Émile Waldteufel, franca komponisto (m. 1915)
- 1842: Petro Kropotkin, rusa sciencisto kaj anarkiisto, teoriisto de anarki-komunismo (m. 1921)
- 1847: Sándor Lipthay, hungara inĝeniero, profesoro (m. 1905)
- 1860: Otto W. Zeidlitz, sveda pastro, kunfondinto de Esperanto-klubo en Uppsala, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (m. 1943)
- 1861: Hélène Smith, franca mediumino, popularigantino de Aŭtomata Skribado, profesorino de psikologio ĉe la Universitato de Ĝenevo (m. 1929)
- 1863: Boris Hrinĉenko, ukraina verkisto, etnografo, kleriga aganto, tradukisto (m. 1910)
- 1864: Ernest Deligny, franca bibliotekisto, volapukisto kaj esperantisto, partoprenanto de 18 Universalaj Kongresoj, enestanta en Laŭroj (m. 1950)
- 1868: Fritz Haber, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1934)
- 1872: Antal Kóczé, hungara ciganmuzikestro (m. 1926)
- 1876: Sam Jansson, sveda liceestro, vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, prezidanto de Sveda Esperanto-Instituto, nacia direktoro de ISOSEK kaj gvidanto de radioprogramo pri Esperanto (m. nekonata)
- 1882: Joaquín Turina, hispana komponisto, dirigento de la Rusaj Baletoj (m. 1949)
- 1882: Jenő Dálnoki Veress, hungara pastro kaj fakverkisto (m. 1968)
- 1883: Aleksandros Papagos, greka marŝalo, ĉefministro (m. 1955)
- 1889: Hannes Kolehmainen, finna longdistanca kuristo (m. 1966)
- 1891: Maksim Bahdanoviĉ, belorusa poeto kaj kunkreinto de la belorusa lingvo (m. 1917)
- 1892: Jozefo Alfus, pola librotenisto kaj esperantisto, kasisto dum UK 1931, kontribuanta al "Pola Esperantisto" kaj "Heroldo de Esperanto" (m. 1969)
- 1895: Pasionaria, hispana politikistino, gvidantino de la Komunista Partio de Hispanio (m. 1989)
- 1901: Jean Mermoz, franca aviadisto (m. 1936)
- 1901: Ödön von Horváth, aŭstra verkisto (m. 1938)
- 1909: Erzsébet Bajkó, hungara verkistino, kunlaborantino de gazetoj (m. 2008)
- 1910: Henry Lee Giclas, usona astronomo (m. 2007)
- 1911: Jan Filip, ĉeĥa sacerdoto, doktoro de teologio, profesoro, verkisto, Esperanto-vortaristo, konata de Kantareto – ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj (m. 1971)
- 1914: Herbert Hunger, aŭstra papirusologo, klasika filologo kaj bizancisto (m. 2000)
- 1916: Kirk Douglas, usona aktoro (m. 2020)
- 1917: György Antal, hungara muzikpedagogo (m. 2007)
- 1920: Carlo Azeglio Ciampi, prezidento de Italio (m. 2016)
- 1921: Ede Bartos, hungara aktoro
- 1925: Ernest Gellner, brita filozofo, sociologo kaj socia antropologo (m. 1995)
- 1926: Jan Křesadlo, ĉeĥa poeto, verkisto, psikologo, poligloto, lingvisto, artisto, tradukisto, komponisto (m. 1995)
- 1929: Hans-Joachim Näther, germana disidento, ekzekutita en GDR en la periodo de stalinismo (m. 1950)
- 1931: Vilmos Varga, rumania hungara aktoro kaj deklamisto (2016)
- 1932: Donald Byrd, usona trumpetisto de moderna ĵazo (m. 2013)
- 1934: Judi Dench, angla aktorino, kvakero
- 1944: Vaso Papandreu, greka politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2024)
- 1946: Sonia Gandhi, barata politikistino, parlamentanino, prezidantino de Barata Nacia Kongreso
- 1953: John Malkovich, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro
- 1954: Jean-Claude Juncker, ĉefministro de Luksemburgio, prezidanto de Komisiono Juncker (2014–2019)
- 1956: Jean-Pierre Thiollet, franca eseisto kaj ĵurnalisto
- 1963: Zurab Ĵvania, ĉefministro de Kartvelio, biologo, kungvidanto de la revolucio de la rozoj (m. 2005)
- 1963: Masako, imperiestrino de Japanio
- 1965: Hèctor Alòs i Font, kataluna komputisto, prezidinta Katalunan Esperanto-Junularon, redaktoro de ĝia gazeto "Kata Luno" kaj kunredaktoro de "Freqüències", sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio kaj redaktoro de "Kataluna Esperantisto", estrarano de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kunaŭtoro de Ek al Leg'! kaj de esperanto-kataluna vortaro
- 1968: Rozália Lőrinczi, rumania hungara pupaktorino
- 1968: Zsolt Sándor, rumania hungara matematikisto, ekonomikisto kaj universitata instruisto
- 1969: Attila Balázs, hungara aktoro
- 1970: Djalma Feitosa Dias, brazila futbalisto, membro de la brazila nacia teamo de futbalo
- 1980: Simon Helberg, usona aktoro
- 1993: Hazel Brugger, svisa-germana-usona kabaredistino kaj kolumnistino
Mortoj
- 1165: Malkolmo la 4-a, reĝo de Skotlando, lasta kiu uzis la skotan nomon (posteuloj portis anglan aŭ latinan) (n. 1141)
- 1437: Sigismondo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1368)
- 1565: Pio la 4-a, papo (n. 1499)
- 1625: Ubbo Emmius, germana historiisto, geografo kaj rektoro (n. 1547)
- 1631: János Rimay, hungara nobelo, poeto, verkisto, politikisto (n. ĉirkaŭ 1570)
- 1631: Liborius Wagner, katolika pastro kaj beatigita martiro (n. 1593)
- 1641: Antoon van Dyck, flandra pentristo (n. 1599)
- 1669: Klemento la 9-a, papo (n. 1600)
- 1706: Petro la 2-a, regento kaj reĝo de Portugalio (n. 1648)
- 1782: Farkas Cserey, hungara kortega konsilanto, referanto (n. 1719)
- 1798: Johann Reinhold Forster, germana naturalisto, okupiĝanta pri ornitologio en Nordameriko (n. 1729)
- 1806: Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana duko
- 1854: Almeida Garrett, portugala verkisto kaj politikisto, enkondukinta romantikismon en Portugalio (n. 1799)
- 1867: Johann Nikolaus von Dreyse, germana inĝeniero kaj inventisto (n. 1787)
- 1868: János Balassa, hungara kuracisto, kirurgo, akuŝisto, profesoro (n. 1814)
- 1871: Josef Mánes, ĉeĥa pentristo (n. 1820)
- 1897: Josef Svátek, ĉeĥa historiisto kaj verkisto (n. 1835)
- 1913: Carl Domanig, aŭstra verkistoj kaj numismatikisto (n. 1851)
- 1916: Natsume Sôseki, japana verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1867)
- 1917: Alexander Winckler, germana entreprenisto kaj politikisto (n. 1839)
- 1931: Mór Szatmári, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1856)
- 1933: Sreten Adžić, serba pedagogo, instruisto, verkisto kaj esperantisto (n. 1856)
- 1936: Juan de la Cierva, hispana inĝeniero, inventisto kaj piloto (n. 1895)
- 1937: Gustaf Dalén, sveda Nobelpremiita fizikisto kaj inventisto okupiĝanta pri etino (n. 1869)
- 1941: Dmitrij Mereĵkovskij, rusa verkisto, poeto, tradukisto, literatura kritikisto kaj filozofo, kunkreinto de la rusa simbolismo, unu el ideologoj de la Konstitucia Demokratia Partio (n. 1866)
- 1945: Lajos György, hungara franciskano, historiisto (n. 1870)
- 1953: István Balló, hungara instruisto, historiisto okupiĝanta pri sikuloj (n. 1871)
- 1965: Branch Rickey, usona basbalisto, funkciulo de la Grandaj Ligoj de Basbalo (n. 1881)
- 1967: Charles Léon Hammes, luksemburga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1898)
- 1977: Clarice Lispector, brazila verkistino, ĵurnalistino kaj tradukistino (n. 1920)
- 1987: François Gall, rumania hungara-franca pentristo (n. 1912)
- 1991: Berenice Abbott, usona fotistino, portretistino de artistoj (n. 1898)
- 2000: Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto, spertulo pri atoma radiado kaj filatelisto (n. 1927)
- 2002: Zdena Matyková, ĉeĥa esperantistino, laboranta en pedagogia sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, tradukistino de porinfanaj libroj, kontribuinta al Pola Radio (n. 1913)
- 2004: Andrea Absolonová, ĉeĥa sportistino kaj aktorino de pornografiaj filmoj (n. 1976)
- 2005: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto (n. 1936)
- 2010: James Moody, usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj bandestro (n. 1925)
- 2012: Béla Abody Nagy, rumania hungara pentristo (n. 1918)
- 2012: Patrick Moore, angla astronomo, verkisto kaj komentisto (n. 1923)
- 2012: Jenni Rivera, usona kantistino (n. 1969)
- 2014: Szidónia Krizsovánszky, rumania hungara aktorino (1944)
- 2018: Riccardo Giacconi, usona Nobelpremiita astrofizikisto (n. 1931)
- 2018: William Blum, usona verkisto, ĵurnalisto, pacisto, socialisto kaj historiisto (n. 1933)
- 2019: Imre Varga, hungara skulptisto (n. 1923)
- 2021: Lina Wertmüller, itala reĝisorino kaj scenaristino (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 9-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|