Titolo estis Romia Imperiestro aŭ pli malfrue Imperiestro de la Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Imperiestro. Originale ekde la kronado de Karolo la Granda por esti imperiestro, kronado de la papo en Romo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon de Oto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado de historiistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la 12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".
Interregno (latine "Interregnum") 1250-1273 pluraj reĝoj proklamitaj (foje du samtempe), sed neniu imperiestro kronita ĝis 1273, kiam la interregno finiĝis per la kronigo de Rudolfo la 1-a; inter la interregnaj reĝoj estis:
grafo Vilhelmo la 2-a de Holando kaj Zelando, elektita kiel Romia reĝo en 1247 kaj, ankoraŭ ne kronita kiel imperiestro, en 1256 mortigita de okcident-Frisoj
Noto: La filino de Karolo la 6-a, Maria Terezia, estis "imperiestrino" de la Sankta Romia Imperio, sed nur en la signifo "imperiestra edzino", ne en la signifo "ina imperiestro".