János Balassa frekventis universitatojn en Pest kaj Vieno, kie li ricevis diplomon en 1839. En la sama urbo li komencis kuracadi, krome li studvojaĝis al diversaj landoj. Inter 1843-1868 li instruis en universitato de urbo Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li ricevis ŝtatan administran taskon, krome li direktis hospitalon pri la batalantoj. Tial li estis kondamnita je prizono, li denove rajtis instrui en 1851. Li pionire profitis la eteron en la kirurgio.
Verkaro (elekto)
Gyakorlati sebészet (Praktika kirurgio), (1844)
A hassérvekről (1853)
Képző műtétek (1867)
B. J. összegyűjtött kisebb művei (Kolektita verkaro), (1875)
Memorigiloj
inter 1906-1943 estis disdonita memormedalo pri Balassa
malsanulejo de Szekszárd portas la nomon Balassa János