Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 39 374 loĝantoj sur areo de 14,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 744 loĝantoj/km². Ĝi situas 45 km sudokcidente de la pola ĉefurbo Varsovio, ĉe grava trafikpunkto.
La urbo gravis en la 19-a jarcento-20-a jarcento pro la tiea teksaĵ-industrio (ekde 1829). Tiu fabriko estis la plej granda kaj moderna linfabriko de la tiama Eŭropo. La nomo Żyrardów estas ligita al nomo de la teknika afergvidanto Philippe de Girard (en pola akcento). Li estis ankaŭ elpensinto de linfaden-prilabora maŝino.