Vasilij Andrejeviĉ ĴUKOVSKIJ (ruse Василий Андреевич Жуковский; n. en 1783 — m. en 1852) estis rusa poeto, ĝenerale rigardita kiel la plej grava de la 1810-aj jaroj. Oni ofte atribuas al li la enkondukon de la romantikisma movado en la ruslingvan literaturon.
La plej granda parto de liaj verkoj konsistas el liberaj tradukaĵoj de tre variaj poetoj, inkluzive de Abol-Gasem Ferdoŭuio kaj Friedrich Schiller. Pluraj el tiuj tradukoj montriĝis pli sukcesaj kaj bone ellaboritaj ol la originalaj tekstoj.