Willem Janszoon Blaeu (naskiĝinta en 1571 je Alkmaar aŭ Uitgeest, Nederlando; mortinta en 1638 je Amsterdamo; ankaŭ Guilielmus Janssonius Caesius, Guiljelmus Blaeuw, Willem Jansz, Willems Jans Zoon, Guilielmus aŭ G. Blaeu) estis nederlanda kartografo kaj eldonisto.
Vivo
Blaeu naskiĝis en 1571 eble en Uitgeest ĉe Alkmaar. De 1594 ĝis 1596 li lernis astronomion kaj kartografion ĉe Tycho Brahe. En 1600 li malkovris la ŝanĝiĝeman stelon P Cygni. Proksimume 1603 li ekloĝis en Amsterdamo, kie li komencis produkto, terglobojn. Jam baldaŭ li ankaŭ produktis terajn kaj oceanajn mapojn, inter ili en 1605 tutmondan mapon.
En la jaro 1629 li sukcesis akiri multajn galvanaĵojn el la postlasaĵoj de Jodocus Hondius. Tiuj ĉi servis al li por la eldono de propra maparo. El la komence 60 mapoj 37 devenis el la postlasaĵo de Hondius. Sur ĉiuj galvanaĵoj la nomo Blaeu anstataŭas tiun de Hondius.
Lia filo Joan Blaeu (1596–1673) daŭrigis la produktadon. Post la neniigo de la metiejo dum la Amsterdama Brulego de 1672 kaj la morto de Joan Blaeu en la sekva jaro la eldonejo fondinta de Willem Blaeu estis finfine malfondata en 1698.
Willem Janszoon Blaeu ne estas konfuzenda kun la nederlanda maristo kaj kolonia guberniestro Willem Janszoon, kiu vivis en la sama epoko.
Verkoj
Novus Atlas, Das ist Weltbeschreibung / mit schönen newen außführlichen Land-Taffeln in Kupffer gestochen und an den Tag gegeben durch Guil. und Iohannem Blaeu. Blaeu, Amsterdami 1641/42
2-a volumo
Ter- kaj ĉielgloboj
Dokumentita por la jaro 1602 estas po unu tera kaj ĉiela globo, unu futon diametre per la aŭkcio, kiun realigis ekde la 2-a de februaro 1829 la aŭkciisto kaj librokomercisto Johann Lorenz Schmidmer (1779–1831) en Nurenbergo el la librokolekto de Rektoro Georg Balthasar Hoffmann, mortinta en 1828 je Nurenbergo.[2]
Literaturo
Edward Luther Stevenson: Willem Janszoon Blaeu, 1571–1638; a sketch of his life and work, with an especial reference to his large world map of 1605, Novjorko 1914. Plena teksto en la reto
P. J. H. Baudet: Leven en werken van Willem Jansz. Blaeu. Utreĥto 1871.
Johannes Keuning und Marijke Donkersloot-de Vrij (eld.): Willem Jansz. Blaeu: a biography and history of his work as cartographer and publisher. Amsterdamo 1973, ISBN 90-221-1253-5